Sulfura dioksido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sulfurdioksido, SO2, estas la anhidrido de la sulfura acido H2SO3. Sulfurdioksido estas senkolora, akre odoranta kaj acide gustanta, venena gaso. Ĝi ekestas precipe per la bruligo de sulfurentenanta fosila brulaĵoj kiel karbonaftoproduktoj, kiuj entenas ĝis 4 procentojn da sulfuro. Sulfurdioksido kontribuas je konsiderinda parto al la aerpoluado, ĝi estas la kaŭzo de acida pluvo, dum kiu la sulfurdioksido kun la akvo kombiniĝas al sulfura acido (H2SO3). Por malebligi tion ekzistas diversaj procedoj de fumgassensulfurigo.

Produktado

  • per bruligo de sulfuro aŭ sulfuroksido
  • per rostado de sulfuraj ercoj, ekzemple de pirito:

(Fero(II)-sulfido kaj oksigeno reakcias al fero (III)-oksido kaj sulfurdioksido.)

Ecoj

Mezomeria limformulo de la sulfurdioksido estas jena:

Sulfur dioxide Sulfur dioxide

Likva sulfurdioksido solvas multnombrajn substancojn kaj pro tio establiĝis kiel valora solvilo.

Uzo

En la nutraĵindustrio sulfurdioksido sub la nomo E 220 estas uzata kiel konservigilo kaj kontraŭoksidiĝilo, precipe por sekfruktoj, terpommenuoj, fruktosukoj, marmelado kaj vino.

Ĝi servas ankaŭ por la produktado de sulfurklorido SO2Cl2 kaj tionilklorido SOCl2.

Krome sulfurdioksido estas grava edukto por produkti sulfurtrioksidon, por poste produkti koncentritan sulfuracidon, ekzemple per la kontaktprocedo.

Sulfurdioksido ankaŭ servas por la produktado de multaj kemiaĵoj, medikamentoj kaj farbsubstancoj, kaj por blankigi paperon kaj tekstilaĵojn.

Certecindikoj

Koncentriĝo de sulfurdioksido, kiu superas la MLK-valoron (maksimuma laborej-koncentriĝo), povas al la homo kaŭzi kapdolorojn, naŭzon kaj senton de duonsveno. Je pli alta koncentriĝo la gaso forte damaĝas la bronkojn kaj pulmon aŭ eĉ la nuklean acidon, la portantojn de la heredaj ecoj.