Saltu al enhavo

Sulfura kakatuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sulfura kakatuo
Neflugkapabla birdo ĉe Guangzhou Zoo
Neflugkapabla birdo ĉe Guangzhou Zoo
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Familio: Cacatuidae, Kakatuedoj
Subfamilio: Cacatuinae
Genro: Cacatua
Vieillot, 1817
Specio: Sulfura kakatuo, C. sulphurea
(Gmelin, JF, 1788)
Cacatua sulphurea
Konserva statuso
CR
Indiĝenaj (blue) kaj enmetitaj (ruĝe) Teritorioj de C. sulphurea l
Indiĝenaj (blue) kaj enmetitaj (ruĝe) Teritorioj de C. sulphurea l
Indiĝenaj (blue) kaj enmetitaj (ruĝe) Teritorioj de C. sulphurea l
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sulfura kakatuo (laŭ la latina scienca nomo Cacatua sulphurea, kaj ankaŭ Malgranda sulfurkresta kakatuo) estas mezgranda, proksimume 34 cm longa, ĉefe blanka kakatuo kun movebla flava aŭ oranĝeca kresto, bluecblanka nuda okulringo, grizaj piedoj, kaj nigra beko. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Sulfura kakatuo (maldekstre) kaj Sulfurkresta kakatuo en parko de Hongkongo.

La Sulfura kakatuo troviĝas en arbaraj kaj kultivataj areoj de Orienta Timoro kaj insuloj de Sulaveso kaj de Malgrandaj Sundoj en Indonezio. Ĝi estas facile konfuzata kun la pli granda[1][2] kaj pli ofta Sulfurkresta kakatuo, kiu havas pli orientan distribuadon kaj povas esti distingebla pro la manko de palflava koloro en siaj vangoj (kvankam kelkaj sulfuraj disvolvas flavecajn areojn). Krome, la kresto de la Sulfurkresta kakatuo estas pli brila, pli proksima al oranĝa koloro.[3] La Citronkresta kakatuo, kiu iam estis konsiderata subspecio de la flavkresta kakatuo, estas simila, sed ĝia kresto estas oranĝa kaj ĝi estas endemia de Sumbo.[4]

La dieto de la Sulfura kakatuo konsistas ĉefe el semoj, burĝonoj, fruktoj, nuksoj kaj herboj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

En la 18-a jarcento, oni importis sulfurajn kakatuojn en Eŭropo kiel maskotoj kaj tiuj birdoj estis priskribitaj de diversaj natursciencistoj. En 1738 la angla natursciencisto Eleazar Albin inkludis priskribon kaj bildon de la "Cockatoo or White crested parrot" (kakatuo aŭ blanka krestopapago) en sia A Natural History of Birds (Natura Historio de Birdoj) baze sur birdo elmontrita en trinkejo "The Tiger" en la kvartalo Tower Hill en Londono.[5] En 1760 la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson inkludis "Le Kakatoes à hupe jaune" (flavkresta kakatuo) en sia Onithologie baze sur vivanta birdo kiun li estis vidinta en Parizo.[6] Tiam en 1764, George Edwards inkludis la "Lesser white cockatoo with a yellow crest" (Malgranda blanka kakatuo kun flava kresto) en sia Gleanings of natural history el maskoto tenita en hejmo en Essex,[7] kaj en 1779 la franca polimato Grafo de Buffon inkludis la birdon en sia Histoire Naturelle des Oiseaux.[8][9]

Kiam la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin reviziis kaj pligrandigis la verkon de Carl Linnaeus nome Systema Naturae en 1788 li inkludis la flavkrestan kakatuon baze sur la rakontoj de pli fruaj natursciencistoj. Li metis ĝin kun la papagoj en la genron Psittacus kaj stampis la duvortan nomon Psittacus sulphureus.[10] La tipa loko estas la insulo Sulaveso, Indonezio.[11] La Sulfura kakatuo estas nun unu el la 11 specioj metitaj en la genron Cacatua kiu estis enkondukita en 1817 fare de Louis Pierre Vieillot.[12]

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Internacia Ornitologia Kongreso, oni agnoskis kvin subspeciojn:[12]

  • C. s. sulphurea (nomiga subspecio) (Gmelin, JF, 1788) – Sulaveso kaj apudaj insuloj (Muna kaj Buton)
  • C. s. abbotti (Flavkresta kakatuo de Abbott aŭ simple konata kiel Kakatuo de Abbott, loke: Beka) (Oberholser, 1917) – Masakambing
  • C. s. djampeana Hartert, E, 1897 – insuloj Tanah Jampea kaj Tukangbesi
  • C. s. occidentalis Hartert, E, 1898 – Okcidentaj kaj Centraj Malgrandaj Sundoj (Lombok, Sumbavo, Komodo, Padar, Rinca, Flores, Pantar kaj Alor)
  • C. s. parvula (Timora flavkresta kakatuo) (Bonaparte, 1850) – Centraj Malgrandaj Sundoj (Rote, Semau, kaj Timoro)

Antaŭe, nur 4 el ĉi tiuj estis agnoskitaj, sed djampeana kaj occidentalis estis agnoskitaj en 2022 surbaze de filogenetika studo de 2014. La subspecio paulandrewi, supozeble endemia al la Tukangbesi-insuloj kaj ankaŭ agnoskita en la studo de 2014, ne estas agnoskita de la IOC.[12][13]

Ĝis 2023, la citronkresta kakatuo (Cacatua citrinocristata) estis konsiderata de IOC kiel subspecio de Sulfura kakatuo.[14]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La Sulfura kakatuo nestas en arbokavaĵoj. La ovoj estas blankaj kaj kutime po du en la ovodemetado. La kovado estas kunfarata inter ambaŭ gepatroj. La ovoj estas kovataj dum ĉirkaŭ 28 tagoj kaj la kokidoj forlasas la neston ĉirkaŭ 75 tagojn post eloviĝo.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife Species Factsheet, alirita la 10an de Februaro 2010
  2. Birds in backyards factsheets: Sulphur-crested Cockatoo
  3. Yellow-crested and sulphur-crested cockatoo on Flickr - Photo Sharing!
  4. 1 2 Alderton, David. (2003) The Ultimate Encyclopedia of Caged and Aviary Birds. London, England: Hermes House. ISBN 1-84309-164-X.
  5. Albin, Eleazar. (1738) A Natural History of Birds : Illustrated with a Hundred and One Copper Plates, Curiously Engraven from the Life 3. London: Printed for the author and sold by William Innys.
  6. Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode Contenant la Division des Oiseaux en Ordres, Sections, Genres, Especes & leurs Variétés 4 (French, Latin). Paris: Jean-Baptiste Bauche, p. 206–209, No. 9. La du steloj (**) starte de la sekcio indikas, ke Brisson bazis sian priskribon sur ekzameno de specimeno.
  7. Edwards, George. (1764) Gleanings of Natural History, Exhibiting Figures of Quadrupeds, Birds, Insects, Plants &c 3. London: Printed for the author, p. 230–231; Plate 317.
  8. Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1779) “Le Kakatoës à huppe jaune”, Histoire Naturelle des Oiseaux 6 (france). Paris: De l'Imprimerie Royale, p. 93–95.
  9. Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1765–1783) “Petit Kakatoes à hupe jaune”, Planches Enluminées D'Histoire Naturelle 1. Paris: De L'Imprimerie Royale.
  10. Gmelin, Johann Friedrich. (1788) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 1 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer, p. 330–331.
  11. (1937) Check-List of Birds of the World 3. Harvard University Press.
  12. 1 2 3 Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 13.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2023). Alirita 22a de Februaro 2023 .
  13. (2014) The subspecies of Yellow-crested Cockatoo (Cacatua sulphurea)”, Forktail 30, p. 23–27.
  14. Species Updates IOC Version 13.2. Alirita 20a de Julio 2023 .

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Lendon, Alan H.. (1973) Australian Parrots in Field and Aviary, 2‑a eldono, Sydney: Angus and Robertson. ISBN 0-207-12424-8.
  • Flegg, Jim. (2002) Birds of Australia: Photographic Field Guide. Sydney: Reed New Holland. ISBN 1-876334-78-9.
  • (1999) Cacatua galerita Sulphur-crested Cockatoo”, Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 4: Parrots to dollarbird. Melbourne: Oxford University Press, p. 163–176. ISBN 978-0-19-553071-1.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]