Banten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sultanlando de Banten)
Ĉi tiu artikolo pridiskutas la Indonezia urbon Banten. Por la provinco, vidu: Provinco Banteno.
Banten (Indonezio)
Banten (Indonezio)
DMS

Banten - historie ankaŭ nomata Bantam - estas historie grava loĝloko de Indonezio. Ĝi situas sur la insulo Javo, kaj donis sian nomon al la nuna ŝtata provinco Banteno, kies administra centro tamen estas la urbo Tanjung Pinang - prononco [Tanĝung Pinang]. La urbo lokiĝas proksime de la okcidenta fino de la insulo Javo, proksime al la Sunda Markolo tra kiu pasas multa ŝipa trafiko inter Javo sude kaj Sumatro norde respektive inter Orienta Azio oriente kaj Barato okcidente. Loko de sekura haveno ĉe la buŝo de samnoma rivero Banten, kiu estis ŝipveturebla akvovojo al la insula interno, la urbo sekve estis strategie grava loko kaj iam grava komerca urbo. Ekde la jaro 1527 la urbo estis la ĉefurbo de la potenca sultanlando de Banteno, en la epoko de nederlanda kolonia dominado de la regiono ekonomie iom post iom malpligraviĝis kompare al la urbo Batavio, la nuna Ĝakarto, kaj post transpreno de la kolonia potenco fare de la Brita Imperio en 1813 plu malpligraviĝis. Nun la historia loĝloko, 11 kilometrojn norde de la nuna urbo Serang, precipe estas turisma centro.

proksimuma etendiĝo de la historia sultanlando de Banteno en 1570 (pli norde Sumatro, pli sude Javo, en la nordorienta angulo Borneo; priskribo jen indonezilingva, en la vikimedia komunejo ankaŭ versio anglalingva)
la historia urbo kaj haveno Banten respektive Bantam, jen bildigita en 1724