Saltu al enhavo

Sulua korkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sulua korkolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Gallicolumba
Specio: Sulua korkolombo G. menagei
Gallicolumba menagei
(Bourns & Worcester, 1894)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sulua korkolombo (Gallicolumba menagei) konata ankaŭ kiel Tavitavia grundokolombo, estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Ĝi estas unu el la specioj de la genro Gallicolumba, kiu enhavas ankaŭ la korkolombojn, karakterizaj per ruĝega makulo en brusto.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas endemio de la insulo Tavi-Tavio kaj ties ĉirkaŭaj insuletoj de la filipina Sulua insularo. Tiu specio estis konata el du specimenoj kolektitaj en 1891, kaj ne estis registrita certe ekde tiam. Ĝi vivas en unuarangaj kaj duarangaj arbaroj kiuj havas fermitan kanopeon. La Sulua korkolombo estas mezgranda kolombo kun mallonga vosto. Brilmetale verdecaj plumoj etendiĝas de la frunto kaj krono malsupren al la dorso kaj flankoj de la brusto, kie ili ĉirkaŭas grandan, palan oranĝan brustomakuleton kun difuzaj randoj kiu donas al la specio la nomon "sanganta-koro". La malsupraj flugiloj kaj dorso estas kun diversaj brunaj nuancoj, kaj la gorĝo kaj brusto estas plejparte blankaj. La ventro estas cindrogriza.

Kiel aliaj korkolomboj, la Sulua korkolombo estas ĉefe sidema birdo, kiu manĝas sur la arbara grundo kaj flugas nur por mallongaj distancoj. Malmulto estas konata pri ĝia konduto pro la malabundeco de vidaĵoj. Serĉoj en Tavi-Tavio en 1971 kaj 1991 ne malkovris iujn ajn signojn de la daŭra ekzisto de la specio. La plej granda parto de la vivejo de la birdo estis arbohakita en Tavi-Tavio ĉirkaŭ 1994. Tamen, etnobiologia esploro en 1995 rivelis, ke tiu korkolombo estis ofta ĝis la 1970-aj jaroj kaj daŭre pluvivas sur malgrandaj insuletoj proksime de Tavi-Tavio. Dum alia esploro en 2009 oni ne sukcesis trovi la specion, ekzistas iom da espero ke ĝi daŭre povas ekzisti. Tial, ĝi estas nuntempe listigita kiel draste endanĝerigita fare de la IUCN. Ĉiu pluviva populacio estus tre malgranda, verŝajne de malpli ol 50 individuoj, kaj estus minacata pro habitatodetruo kaj nekontrolita ĉasado.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Sulua korkolombo estis origine priskribita en 1894 kiel Phlogoenas menagei fare de Frank Swift Bourns kaj Dean Conant Worcester.[1] La holotipo, masklo, estis kolektita de ili de la malgranda insulo Tataan de la marbordo de Tavi-Tavio en oktobro 1891.[2] La specia nomo, menagei, honoras Louis F. Menage, terposedanto de Minesoto kiu financis la ekspedicion.[3] Ĝi estas membro de la korkolomba superspecio, kiu inkludas samgenrajn Luzonan, Mindanaan, Mindoran, kaj Negrosan korkolombojn; tiuj birdoj estas tiel similaj ke kelkaj aŭtoroj konsideris ilin kiel ununura specio.[1] Kelkaj fakuloj metas la Suluan korkolombon, la aliajn korkolombojn, kaj la cinaman grundokolombon en sian propran subgenron aŭ genron, Gallicolumba. La Sulua korkolombo havas neniun konatan subspecion.[1] Ĝi ankaŭ estas nomita la Tavitavia grundokolombo kaj la Tavitavia Puñalada (ponardaĵo).[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Baptista 1997, p. 180
  2. Mallari 2001, p. 1570
  3. (1894) “Preliminary Notes on the Birds and Mammals Collected by the Menage Scientific Expedition to the Philippine Islands”, The Minnesota Academy of Natural Sciences at Minneapolis, Minn. Occasional Papers 1 (1), p. 10–11. 
  4. Gibbs 2001, p. 400

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Baptista, Luis F.; Trail, P. W.; Horblit, H. M. (1997). "Family Columbidae (Pigeons and Doves)". En del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew; Sargatal, Jordi (eld.). Handbook of the Birds of the World. Vol. 4. Sandgrouse to Cuckoos. Barcelona: Lynx Editions.
  • Gibbs, David; Barnes, Eustace; Cox, John (2001). Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World. Sussex: Pica Press. ISBN 1-873403-60-7.
  • Kennedy, Robert S.; Gonzales, Pedro C.; Dickinson, Edward C.; Miranda, Hector; Fisher, Timothy H. (2000). A Guide to the Birds of the Philippines. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-854669-6.
  • Mallari, Neil Aldrin; Tabaranza Jr, B. R. (2001). "Sulu Bleeding-heart: Gallicolumba menagei" (PDF). En Collar, Nigel J. (eld.). Threatened Birds of Asia: the BirdLife International Red Data Book. Cambridge: BirdLife International. ISBN 0-946888-44-2.