Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Situo de la ekoregiono.
Situo de la tropikaj humidaj arbaroj en la mondo.

La sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Sumatro en Sudorienta Azio [1]. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono "sumatraj malaltaĵaj kaj montaraj arbaroj" kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo "Sunda Lando".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu ekoregiono prezentas la malaltaĵajn humidajn arbarojn de Sumatro, inkluzive de la etaj insuloj Simeulue, Niaso, kaj plimulto de Bangka.

Laŭ la klimata klasifiko de Köppen, Sumatro troviĝas en la tropika humida klimatzono. La malaltaĵaj pluvarbaroj okcidente de Barisan-Montaro ricevas pli da precipitaĵo (jare ĉirkaŭ 6 000 mm) ol la malaltaĵa pluvarbaro oriente (ĉirkaŭ 2 500 mm). Barisan-Montaro blokas multe da pluvfalo. Tamen, la plimulto de Sumatro trapasas malpli ol tri sinsekvaj monatoj de seka vetero (monate malpli ol 100 mm da precipitaĵo).

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Senarbarigo en Riauo.

Grandaj apogilradikaj arboj dominataj de dipterokarpacoj karakterizas la sumatrajn malaltaĵajn pluvarbarojn. Lignecaj grimpoplantoj kaj epifitoj ankaŭ estas abundaj. La sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj subtenas 111 da dipterokarpacaj specioj, inkluzive de 6 endemiaj. La elstarantaj arboj, kiuj povas atingi 70 metrojn, ankaŭ estas dipterokarpacoj (Dipterocarpus spp., Parashorea spp., Shorea spp., Dryobalanops spp.) kaj, malpli grave, fabacoj (Koompasia spp., Sindora spp., kaj Dialium spp.). La dipterokarpacoj dominas ankaŭ la kanopean tavolon. Aliaj kanopeaj kaj subarbaraĵaj arbofamilioj kiuj estas komunaj, inkludas la burseracojn, sapotacojn, eŭforbiacojn, rubiacojn, anonacojn, laŭracojn, kaj miristikacojn. La grundvegetaĵaro kutime estas malabunda, precipe arbetoj kaj arbidoj de kanopeaj specioj, la herbejoj estantaj nekutimaj. Fikusoj ankaŭ estas komunaj en la malaltaĵaj pluvarbaroj. Estas pli ol 100 da fikuso-specioj en Sumatro, kaj ĉiu specio kutime estas polenata eskluzive de unu sola fikusa-vespa specio (Agaonidae). Fikusoj povas produkti dufoje jare ekde po 500 al miljono da fruktoj, kaj estas grava nutraĵresurso por multaj arbarbestoj. Dipterokarpacoj ankaŭ uzas fruktoproduktaĵon por eskapi semopredadon per satigado de la semomanĝantoj kaj konservado de sufiĉe da semoj por la ĝermado.

Senarbarigo apud Nacia Parko Bukit Tigapuluh.

Iam Sumatro gastigis unuspeciajn arbarerojn de la putriĝ- kaj insekt-rezistema eŭsideroksilarbaroj. La eŭsideroksilo apartenas al la laŭracoj kaj estas disvastiĝita tra suda Sumatro, Kalimantano, kaj Filipinoj. Tiuj arbaroj estis dominataj de Eusideroxylon zwageri sed eble ankaŭ enhavis speciojn de Shorea, Koompasia, aŭ Intsia kiel kanopeaj arboj. Unu el la plej karakterizaj plantogenroj en la regiono estas la raflezio. Kvin el la dek ses specioj de la parazita Rafflesia troviĝas en Sumatro, precipe en la malaltaĵa arbaro, kvankam ili estis observataj tiom altaltitude kiom 1 800 m en Lembuh, Aceh. La arnolda raflezio (Rafflesia arnoldii) troviĝas en tiu ekoregiono kaj produktas la plej grandan floron en la mondo. La sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj ankaŭ gastigas unu el la pli grandaj floroj, la giganta amorfofalo (Amorphophallus titanum), apartenanta al la arumacoj. La floro ofte kreskas pinte de du metrojn longa tigo kaj aperas ĉiudujare. Tiuj plantoj ofte havas makulatajn tigojn, kaj fetoran odoron, kiu altiras etajn senpikilajn abelojn kiuj agas polenante.

Aliaj plantoj komunaj en tiuj arbaroj estas epifitoj. Komunaj epifitaj familioj trovataj en Sumatro ampleksas la orkidacojn, la gesneriacojn, la melastomacojn, la apocinacojn, kaj la rubiacojn. La rubiacoj inkludas la mirmekofitojn Myrmecodia kaj Hydnophytum. Tiuj plantoj gastigas formikokoloniojn en siaj tigoj, kaj la formikoj protektas la plantfoliojn kontraŭ raŭpoj kaj aliaj artropodaj plantomanĝantoj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La sumatra faŭno povas esti dividata en du regionojn, unu norde de Toba-Lago kaj la alia sude. Toba-Lago estis formata antaŭ 75 000 da jaroj kiel parto de vulkana erupcio kiu havis neniigantan efikon por Sumatro. Dek sep birdospecioj troviĝas nur norde de Toba-Lago, kaj dek estas limigataj al sudo. La blankmana gibono (Hylobates lar) troviĝas nur norde de Toba-Lago, kaj la lerta gibono (Hylobates agilis) vivas nur en la sudo. La okcidentsunda tarsio (Tarsius bancanus), Presbytis melalophos (cerkopitekedoj), kaj la endanĝerigata malaja tapiro (Tapirus indicus) troviĝas sude de Toba-Lago. La malaja tapiro estas la plej granda el la kvar vivantaj tapirspecioj kaj la sola orientalisa reprezentanto. La sumatra populacio de la malaja tapiro estas apud formorto, kun ne pli ol kvindek bestoj sovaĝeje postrestantaj. La malaja tapiro estas nur unu el la multaj endanĝerigataj mamuloj kiuj vivas en la sumatraj pluvarbaroj. La sumatra rinocero (Dicerorhinus sumatrensis) iam estis ĉeestanta tra multo de Sudorienta Azio. Nuntempe la tuta nombro sumiĝas je ĉirkaŭ 300 al 500 da individuoj dissemataj en plurajn populaciojn en Sumatro, Borneo, kaj Duoninsula Malajzio. La azia elefanto (Elephas maximus) troviĝas en pluraj etaj populacioj tra Sumatro. Nur kvin populacioj havas pli ol 200 da individuoj, kaj kaŭze de la rapida habitatodetruo, la postvivo de multaj el tiuj populacioj estas necerta, malgraŭ la fakto ke la specio povas vivi en sekundaraj arbaroj. La sumatra tigro (Panthera tigris) estas la plej granda indonezia tersupraĵa predanto kaj ĝi estas krize endanĝerigata. La sumatra tigro vivas en malaltaĵa kaj montara pluvarbaroj kaj en dolĉakvo-marĉarbaroj tra Sumatro. Postrestas proksimume 500 da tigroj en Sumatro, kun 100 en Nacia Parko Gunung Leuser en norda Sumatro. Tamen la tigro estas intense ĉasata por la feloj kaj por la komercado de popolmedicino.

Estas nur unu endemia mamulo en tiu ekoregiono, unu el la kiropteroj: Mormopterus doriae. Tamen, tiuj arbaroj enhavas multajn primatajn speciojn, kiajn plurajn Colobinae-speciojn, la ordinaran lorison (Nycticebus coucang), la longvostan makakon (Macaca fascicularis), la porkovostan makakon (M. nemestrina), kaj Hylobates syndactylus, la regione plej grandan gibonon trovatan nur en la malaltaĵaj arbaroj de Sumatro kaj Malaja Duoninsulo. Aliaj specioj estas la lutra cinogalo (Cynogale bennettii), la montara kuono (Cuon alpinus), la malaja urso (Ursus malayanus), kaj la sunda neofeliso (Neofelis diardi).

La avifaŭno konsistas el pli ol 450 da specioj, inkluzive de kvar preskaŭ-endemiaj specioj kaj unu endemia specio, la simeuluea orelstrigo (Otus umbra). La sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj gastigas dekon da buceredoj, el kiuj la granda bunta bucero (Buceros bicornis), malĉeestanta en la aliaj indoneziaj insuloj. Tiuj pluvarbaroj ankaŭ gastigas la argusfazanon (Argusianus argus). La maskla argusfazano faras malfermajn lokojn en la arbaro por plenumi sian pariĝdancon.

Endemiaj kaj preskaŭ endemiaj birdospecioj
Familio Esperanta nomo Scienca nomo
Strigedoj Simeuluea orelstrigo Otus umbra (endemia)
Irenedoj Gracia kloropseo Chloropsis venusta
Piknonotedoj Sumatra piknonoto Pycnonotus leucogrammicus
Piknonotedoj Makulkola piknonoto Pycnonotus tympanistrigus
Piknonotedoj Niŭenheŭs-piknonoto Pycnonotus nieuwenhuisii

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La konservada statuso de tiu ekoregiono estas kriza. Antaŭ 1985 nur ĉirkaŭ triono de la ekoregionaj praarbaroj postrestis. La plimulto de tiu vivejo perdiĝis kaŭze de agrikultura plivastigo kaj arbarekspluatado. Tamen, dum la lastaj dek kvin jaroj, pli ol 60 procentoj estis neniigataj. La postrestantaj areoj de la sendifekta vivejo primare troviĝas en centra Sumatro. Estas pluraj protektataj areoj en tiu ekoregiono, kiuj inkludas ĉirkaŭ 9 procentojn de la ekoregiona areo. Tamen, sintrudo, vasta neleĝa lignorikolto kaj fajroj en tiuj protektataj areoj estas multegaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle WWF ecoregion : Sumatran lowland rainforests

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
IM0101 Andamaj pluvarbaroj Barato
IM0102 Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj Indonezio, Malajzio
IM0103 Borneaj montaraj pluvarbaroj Brunejo, Indonezio, Malajzio
IM0104 Borneaj torfeaj marĉarbaroj Indonezio
IM0105 Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo Barato
IM0106 Kardamom-Montaraj pluvarbaroj Kamboĝo, Tajujo, Vjetnamujo
IM0111 Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj Barato
IM0115 Himalajaj subtropikaj foliarbaroj Barato, Butano, Nepalo, Pakistano
IM0118 Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj Ĉinujo
IM0120 Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj Bangladeŝo, Barato
IM0122 Luzonaj montaraj pluvarbaroj Filipinoj
IM0123 Luzonaj pluvarbaroj Filipinoj
IM0124 Malabar-marbordaj humidaj arbaroj Barato
IM0126 Meghalajaj subtropikaj arbaroj Barato
IM0127 Mentaŭajaj pluvarbaroj Indonezio
IM0128 Mindanaaj montaraj pluvarbaroj Filipinoj
IM0130 Mindoraj pluvarbaroj Filipinoj
IM0131 Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj Barato, Bangladeŝo, Birmo
IM0134 Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj Barato
IM0137 Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj Ĉinujo, Laoso, Birmo, Tajujo, Vjetnamujo
IM0142 Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj Barato
IM0143 Palavanaj pluvarbaroj Filipinoj
IM0144 Duoninsul-malajziaj montaraj pluvarbaroj Malajzio, Tajujo
IM0145 Duoninsul-malajziaj turfejaj marĉarbaroj Malajzio, Tajujo
IM0146 Duoninsul-malajziaj pluvarbaroj Malajzio, Tajujo
IM0147 Ruĝ-riveraj dolĉakvaj marĉarbaroj Vjetnamujo
IM0150 Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj Barato
IM0151 Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj Barato
IM0154 Srilankaj malaltaĵaraj pluvarbaroj Srilanko
IM0155 Srilankaj montaraj pluvarbaroj Srilanko
IM0157 Sumatraj dolĉakvaj marĉarbaroj Indonezio
IM0158 Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj Indonezio
IM0159 Sumatraj montaraj pluvarbaroj Indonezio
IM0160 Sumatraj torfejaj marĉarbaroj Indonezio
IM0161 Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas Indonezio
IM0163 Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj Birmo, Malajzio, Tajujo
IM0172 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano Tajvano

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]