Sumera religio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Reprezentado de Iŝtar/Inanna en la Brita Muzeo.

La sumera religio estas termino por la mitologio, panteono, kosmologio kaj ritoj de la sumera civilizo. La sumera religio eĥis en la mitologio mezopotamia, postvivante en la mitologioj kaj religioj de la huritoj, akadanoj, babilonanoj, asirianoj kaj aliaj kulturaj grupoj. Tiel, la sumeraj gedioj, akadaj kaj babilonaj estis la samaj, krom la supera dio de ĉi lastaj kiu estis Marduk.

Adorado en la sumera kulturo[redakti | redakti fonton]

Himno de templo en sumera kojnoforma skribo en argilo, dediĉita al la lugalo de Larsa, Iddin-Dagan, ĉ. 1950 a.K.

Kojnoformaj skriboj[redakti | redakti fonton]

La sumeraj mitoj, komence estis transdonitaj per parola tradicio ĝis la inventado de la skribo. La primitiva sumera kojnoforma skribo estis precipe uzata kiel ilo por administraĵoj, kaj ne estis ĝis la frua dinastia periodo (inter la 30a kaj 24a jarcentoj a.K.), kiam la religiaj skriboj iĝis oftaj, precipe en por laŭdaj himnoj de la templo, kiel kiel sorcaĵo nomata nam-ŝub kiu kun komplkesaj ritoj povis atingi ke, ekzemple, persono saniĝu.

Temploj[redakti | redakti fonton]

En la sumeraj urbo-ŝtatoj, la templaj kompleksoj estis komence malgrandaj, kun artefarita altigita strukturo, unu-salona. En la frua dinastia periodo, la sumeraj temploj estis starigitaj el pluraj terasoj kaj multaj salonoj. Fine de la sumera civilizo, la ziguratoj konvertiĝis en la plej ŝatata templo-strukturo por la religiaj centroj de Mezopotamio.

La temploj funkciis kiel kultura, religia kaj politika sidejo ĝis la jaroj (proksimume) 2500 a.K., kiam, per la estiĝo de la militistaj reĝo konataj kiel lugaloj Lu-gal ("homo " + "granda"), la politika kaj militista gvidanteco troviĝis en aliaj sidejoj, kutime en palacoj.

Sacerdoteco[redakti | redakti fonton]

La urbo-ŝtatoj estis sub la regado de teokratia registaro prizorgata de sendependaj grupoj de En, aŭ altaj sacerdotoj. La sacerdotoj estis la respondeculoj pri la daŭrigado de la kulturaj kaj religiaj tradicioj de ilia urbo-ŝtato, kaj estis konsiderataj perantoj inter la homoj kaj la kosmaj kaj teraj fortoj. La sacerdotoj vivis plentempe en la templaj kompleksoj kaj administris la ŝtat-aferojn, inkluzive de la irigaciaj sistemoj necesaj por la supervivado de ilia civilizo.

Dioj[redakti | redakti fonton]

La sumeranoj komence praktikis multdiisman religion kun antropomorfaj diaĵoj kiuj reprezentis la kosmajn kaj terajn fortojn de ilia mondo. Dum la duono de la 3-a jarmilo a.K., la sumeraj gedioj iĝis pli antropocentraj kaj estis gedioj de la naturo transfomitaj en diojn de la urbo. Gedioj kiaj Enki kaj Inanna estis vidataj kvazaŭ An, dio de la ĉielo aŭ Enlil, upera dio de la sumera diaro estus doninta al ili la rangon, potencon kaj scion.

Tiu ĉi kosmologia ŝanĝo estis kaŭzita de la kreskanta influo de la najbara religio akada, aŭ kiel rezulto de la kreskantaj militoj inter la sumeraj urbo-ŝtatoj. En iliaj religiaj tekstoj, la sumera koncepto pri me unu el la neŝanĝiĝeblaj antaŭordonitaj dekretoj de la gedioj aŭ nepersona forto kiu fundamentigis la sociajn instituciojn, la religiajn praktikojn, la kondutojn, kutimojn kaj homajn kondiĉojn kiuj ebligas la civilizon.

Panteono[redakti | redakti fonton]

La sumeraj religiaj tekstoj reflektis la sistemigon de la religia elito, per la triopo de la grandaj dioj, An, Enlil kaj Enki, per la diigo de la fundamentaj principoj, la cielo, la atmosfero kaj la tero, kaj dua triopo formata de Sin, Inanna kaj Utu (luno, fekundeco kaj suno).

La plejmulto el la sumeraj diaĵoj apartenis al la klasifiko nomata Anunna ("la An-posteuloj"), dum sep diaĵoj, inkluzive de Enlil kaj Inanna, apartenis al grupo de "juĝoj de la submondo", konataj kiel la Anunakoj ("la posteuloj de An kaj Ki "). Dum la tria dinastio de Ur, oni diris ke la sumera panteono konsistis el sesdek fojojn sesdek (3600) diaĵoj,[1] inter ili elstaras:

  • An (aŭ Anu), dio de la ĉielo;
  • Enki en la templo de Erido, dio de la bonvoleco, prizorganto de la profundaj akvoj subturaj kaj sinjoro de la tero;
  • Enlil, dio de la vento.
  • Nammu, la diino-patrino;
  • Inanna, la diino de amo kaj milito (egala al la diino Iŝtar de la akadianoj);
  • Utu en Sippar, suna dio;
  • Nanna, dio luna en Ur;
  • Nergalo, suna dio;

Kosmogonio[redakti | redakti fonton]

La sumeranoj imagis la mondon kiel fermita volbo ĉirkaŭata de praa sala akvo. Sub la tera tavolo, kiu kreis la bazon de la volbo, ekzistis submondo kaj oceano el dolĉa akvo nomata Apsu. La diaĵo de la firmamento de la volbo nomiĝis An, kaj la tero, Ki.

Komence, la sumeraj kredoj pensis ke la mondo subtera estis etendaĵo de la diino Ki, sed pli poste evoluigis la koncepton Irkalla (aŭ Kigal).La praa sala akvo nomiĝis Nammu, kiu poste estis konata kiel Tiamat ekde la tria dinastio de Ur.

Historio de la kreado[redakti | redakti fonton]

Laŭ la sumera mitologio de la kreado, la gedioj origine kreis la homojn por ke ili estu iliaj servantoj, ĉar ili bezonis esti nutrataj kaj vestataj. La kultado estis elpensita kiel maniero servi la gediojn, sed la gedioj liberigis ilin kiam ili estis multaj por manipuli ilin.

El la praa kuniĝo inter An kaj Ki naskiĝis Enlil, kiu konvertiĝis en la supera dio de la sumera panteono. Post kiam la aliaj gedioj forpelis Enlil-on el Dilmun (la "hejmo de la gedioj") pro perforteco al la diino de la aero Ninlil, kiu havis idon: Nannar, diino de la luno. Nanna kaj Ningal havis idon, Inanna, dio de milito kaj fekundeco, kaj al Utu, dio de la suno.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Karen Rhea Nemet-Nejat, (1998). Daily Life in Ancient Mesopotamia, p. 182.