Sundiata Keita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sunĝata Kejta)
Sundiata Keita
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1189 (1189-11-30)
en Niani village
Morto 30-an de novembro 1254 (1254-11-30) (65-jaraĝa)
en Sankarani (rivero)
Mortis per drono vd
Religio islamo vd
Lingvoj Mandea lingvaro vd
Ŝtataneco Malio vd
Familio
Dinastio Keita dynasty vd
Patro Naré Maghann Konaté vd
Patrino Sogolon Conde vd
Infanoj Uli I of Mali vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Terakota figuro de arkopafisto el Malio (13a-15a jarcentoj), kun sagujo surdorse. La arko kaj sagujo estis la simboloj de povo en Imperia Malio.[1]

Sundiata KEITA, Sundjata KEYITA, Mari Djata ISundiata (Niani, 1190 - 1255) estis la fondinto de la Imperio de Malio. Lian vivon oni konas per la epopeo rakontita de generacio en generacio. En 1230 Sundiata, frato de la forpelita reganto de Kangaba venkis la susuan estron. (La nomo Malio tiam disvastiĝis anstataŭ Kangaba.) Sundiata iĝis ekzemplo por liaj sekvantoj pro lia sukcesa konkera politiko. Liaj armeoj konkeris sude la orriĉan Bondut kaj Bambuk, nordokcidente subigis la djarra-ojn norde ĝis Débo-lago apud la Niger-rivero.

Abu Bakr, konata ankaŭ kiel Abubakari la 1-aManding Bori, estis la kvina Mansa (imperiestro) de la Malia Imperio, kiu regis de 1275 ĝis 1285. Li naskiĝis kiel Manding Bori de patrino Namandjé, tria edzino de Naré Maghan kon Fatta. Antaŭ iĝi Mansa, Manding Bori servis kiel kankoro sigi (nome veziro kaj dua estro) por Sundiata Keïta. Kiam Sundjata mortiĝis dum misteraj cirkonstancoj en 1255 lia plej aĝa kaj nura filo heredanto estis tro juna por iĝi Mansa, kaj Manding Bori estis proklamita regento. Antaŭ tiu ascendo, lia nevo enpoviĝis kiel Mansa Ŭali. Oni konas malmulte pri Manding Bori dum la regado de Ŭali, Ŭait kaj Ĥalifo. Post la murdo de Ĥalifo, Manding Bor estis finfine igita Mansa de Malio laŭ la nomo Abu Bakr.

Sundiata Keita en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko kaj poste prezentas la venontan ĉiĉeronon nome Sunĝata Kejta:

Citaĵo
 
Tiam malantaŭ nubo vidiĝas bildo brilanta
kun aŭreolo flava, en robo bunte kolora.
Akenatono lin prezentas: -Jen nova figuro
al ni nun proksimiĝas, alia nejdo nomota
Sunĝata Kejta, glora imperiestro de Manding,
amanto de la artoj, de l'poezia beleco,
pri kies historio kantos mondfame griotoj
helpe de kora-j kordoj kaj mildesona balafo.[2] 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Conrad, David C. (2005), Empires of Medieval West Africa, p. 44.
  2. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 123.