Sun Microsystems

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sun Microsystems
Jura formo publika kompanio
Fondita 24-an de februaro 1982
Sidejo Santa Clara (Kalifornio)
Estr(ar)o Andreas Bechtolsheim,
Vinod Khosla,
Scott McNealy,
Jonathan I. Schwartz
Dungitoj 34 600 (2007)
Agokampo komputila teĥniko (ISIC 2620; serviloj, laborstacioj, datumdeponiloj), ellaborado de programaro (ISIC 6201)
Malfondita 27-an de januaro 2010 (iĝis parto de Oracle)
TTT www.oracle.com/sun/
v  d  r
Information icon.svg

Sun Microsystems estis usona kompanio, produktinto de programaro kaj aparataro. Estis fondita en 1982, dum la periodo inter aprilo de 2009 kaj januaro de 2010 estis forglutita fare de la korporacio Oracle. Sidejo de kompanio situis en Santa Clara (en Silicon Valley).

La vorto SUN estas akronimo de la nomo de Stanford University Network, komputila reto de la Universitato Stanford, sed uzata estis literumo Sun (angle sun — suno). La markemblemo de Sun estas ambigramo, sur kiu la vorto Sun legeblas en kvar diversaj direktoj; ĝin kreis profesoro de la Universitato Stanford, Vaughan Pratt. Reklama slogano de la kompanio estas «La reto estas la komputilo» (angle The Network is the Computer).

La kompanio estis unu el la plej grandampleksaj produktantoj de serviloj kaj laborstacioj bazitaj sur memprojektitaj RISC-procesiloj SPARC, serviloj de la standarta x86-arĥitekturo bazitaj sur la mikroprocesiloj Opteron (AMD) kaj Xeon (Intel); estas fama kiel ellaborinto de la teĥnologioj NFS kaj Java, kaj ankaŭ estis subtenanto de malfermkoda programaro, en tiu nombro OpenSolaris, OpenOffice.org kaj MySQL. Produktataj de la kompanio estis ankaŭ datumdeponaj sistemoj kaj programaro (operaciumo Solaris kaj ellaboriloj). Produktejoj de la kompanio situis en Hillsboro kaj Linlithgow.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua prototipo, iĝinta poste la unua laborstacio de Sun, estis ellaborita de Andreas Bechtolsheim, tiam postdiploma studento de la Universitato Stanford en Palo Alto. Li muntis «Uniksan sistemon kun mikroprocesilo 68000» el rezervaj partoj por Stanford University Network.

En februaro de 1982 Andreas Bechtolsheim kaj Vinod Khosla fondis la kompanion Sun Microsystems. Ĝiaj unuaj laborstacioj funkciis kun la operaciumo Version 7 Unix, portita fare de la kompanio UniSoft por funkciado sur la procesiloj 68000.

Furoro de interretaj firmaoj kaj ĝiaj postsekvoj[redakti | redakti fonton]

Aera foto de la sidejo de Sun en Santa Clara

Dum la furoro de interretaj firmaoj en la fino de 1990-aj jaroj Sun spertis substancan kreskon de enspezoj, profitoj, akcia kurzo kaj elspezoj. Tiu kresko estis parte igita de vera kresko de demando je retaj servoj, sed parte estis artefarita, provokita de alfluo de riska kapitalo en projektojn, kiuj uzis ilaron de Sun por kreo de altproduktivaj sistemoj espere je giganta alfluo de trafiko, kiu finfine neniam komenciĝis[1]. Reage Sun komencis aktive vastiĝadi: dungi novajn laborantojn, vastigi infrastrukturon kaj kreskigi oficejan spacon.

En 2001 la veziko krevis, kaj por Sun venis tempo de malkresko. Vendoj malkreskis, ĉar retkomerco ne plenumis atendojn pri kresko. Entreprenoj fermiĝadis, kaj iliaj aktivoj estis vendataj en aŭkcioj. Multegaj altproduktivaj serviloj de Sun estis aĉeteblaj preskaŭ senpage. Same kiel Apple, Sun metis al vendoj de aparataro tro grandajn esperojn[2].

Multaj monatoj da malsuksesoj kaj senĉesa falado de enspezoj kaŭzis multenombajn maldungojn[3][4][5], anstataŭoj en estraro kaj provoj malaltigi kostojn. En 2002 kurzo de la akcioj de Sun falis al la nivelo, kiu estis en 1998, antaŭ la furoro de interretaj firmaoj.

Meze de la jaro 2004 la kompanio ĉesigis produktadon en la uzino en Newark (Kalifornio) kaj koncentris la tutan produktadon en Hillsboro (Oregono), por koncizigi kostojn.

Multaj kompanioj (kiel, ekzemple, Google) elektis strategion de projektado de siaj aplikaĵoj surbaze de granda kvanto de nodoj de x86-kongruaj serviloj, funkciantaj sub GNU/Linux, anstataŭ uzi multekostajn servilojn de Sun Microsystems. Inter avantaĝoj estis menciataj malalta kosto kaj ege pli granda fleksebleco, rezultanta el uzo de malfermkoda programaro.

2004—2009[redakti | redakti fonton]

En 2004 Sun ĉesigis ellaboradon de du mikroprocesiloj, kies ĉefa specialaĵo devis esti instrukci-nivela paralelismo (angle: Instruction-level parallelism) (paralela komputado), kaj koncentris fortostreĉojn por ellabori mikroprocesilon optimumigitan por multithreading kaj paralela pritraktado, tian kiel UltraSPARC T1 (konata ankaŭ kiel Niagara). La sekva procesilo de Sun kun la teĥnologio CMT (Chip MultiThreading) estis UltraSPARC T2+ (ok kernoj, ok fadenoj je kerno). Krome Sun anoncis kunlaboradon kun Fujitsu pri mikroprocesiloj por serviloj Sun de meza kaj alta prezkategorioj. Tiuj serviloj estis anoncitaj la 17-an de aprilo 2007 sub la nomo M-Series kaj estas parto de la serio SPARC Enterprise. La lasta modelo en tiu produkta linio sub la varmarko Sun estas la sistemo Sun SPARC Enterprise M3000.

Dum la lastaj ekzistojaroj de la kompanio ellaborado en ĝi estis internaciskala: lanĉitaj estis ellaborejoj en Bengaluro, Pekino, Hamburgo, Prago, Sankt-Peterburgo kaj Grenoblo.

En 2009 la kompanio maldungis 1300 homojn el planitaj 6000. Komence de tiu jaro aperis informo pri vendo de Sun Microsystems al Hewlett-Packard, poste aperis informo pri vendo al IBM kontraŭ 8 miliardoj da dolaroj[6].

La 20-an de aprilo 2009 oni anoncis interkonsenton pri aĉeto de Sun fare de la kompanio Oracle[7] po $9.5 je akcio, entute 7,4 miliardoj. La trakto estis finfarita la 27-an de januaro 2010[8].

Financaj indicoj[redakti | redakti fonton]

Enspezo de la kompanio dum la financa jaro 2009 (finiĝis la 30-an de junio 2009) estis 11,45 miliardoj da dolaroj (malpliiĝis je 17,5%). En 2008 pura profito estis 403 milionoj, en 2009 pura malprofito estis 2,23 miliardoj[9].

En 2007 vendosumo de la kompanio estis 13,9 miliardoj da dolaroj, antaŭimposta profito estis 309 milionoj, neta profito estis 473 milionoj.

Produktaĵoj[redakti | redakti fonton]

Dum la unua jardeko de sia historio Sun estis precipe provizanto de laborstacioj, sukcese konkurante en tiu merkato kun aliaj produktantoj. Dum siaj lastaj jaroj la kompanio havis kompleksan suntenon al komputaj sistemoj, inter kiuj estis serviloj Sun Fire, operaciumoj Solaris, datumdeponiloj StorageTek, servoj Sun Spectrum (4Ss: Servers, Software, Storage, Services).

Aparataro[redakti | redakti fonton]

Sur procesiloj Motorola 68k[redakti | redakti fonton]

En komputiloj Sun-1, Sun-2 kaj Sun-3 estis uzataj mikroprocesiloj de la serio Motorola 680x0.

Sun-1 68000
Sun-2 68010
Sun-3 68020
Sun-3x 68030

Sur procesiloj SPARC[redakti | redakti fonton]

Laborstacio SPARCstation 1+

Ekde la produktolinio Sun-4 kaj SPARCstation en 1987, la kompanio ekuzis sian mikroprocesilon SPARC kun 32-bita arĥitekturo SPARC V7. En 1995 Sun aperigas la unuan procesilon UltraSPARC kun nova 64-bita arĥitekturo SPARC V9.

Ellaborataj estis procesiloj por produktivaj SMP-sistemoj (UltraSPARC II, UltraSPARC III) kaj por simplaj unuprocesilaj sistemoj, en tiu nombro enkonstruataj (microSPARC I, microSPARC II, UltraSPARC IIe, UltraSPARC IIi, UltraSPARC IIIi).

Mende de Sun Microsystems icoj estis produktataj fare de la kompanio Texas Instruments.

Meze de la 1990-aj jaroj la kompanio koncentras sin precipe je provizado de altskaleblaj serviloj uzantaj la principon de simetria multprocesileco. Estis produktataj 8-procesila SPARCserver 1000 kaj 20-procesila SPARCcenter 2000.

En septembro 2004 la kompanio enmerkatigas sistemojn bazitajn sur UltraSPARC IV, la unua multkerna SPARC-procesilo. Jaron poste ĝin sekvis sistemoj sur UltraSPARC IV+ kaj en 2007 sur ĝiaj variaĵoj kun pliigitaj taktaj frekvencoj. Surbaze de tiuj procesiloj estas konstruitaj skaleblaj kaj altproduktivaj Cc-NUMA-serviloj ellaboritaj de Sun Microsystems, tiaj kiel Sun Fire E25k.

En novembro 2005 estis anoncita UltraSPARC T1, la unua en la industria branĉo procesilo, kapabla plenumi sur 8 kernoj samtempe ĝis 32 kalkulajn fadenojn (mikroarĥitekturo CoolThreads). En 2007 ĝin sekvis UltraSPARC T2, en kiu kvanto de fadenoj je kerno pliiĝis de 4 al 8 (entute 64 fadenoj). Enkadre de la projekto OpenSPARC Sun disponigis laŭ la licenco GNU GPL originajn specifojn kaj la tutan konstrukcian dokumentaron por la procesiloj T1 kaj T2.

En 2006 Sun produktas siajn klingo-servilojn sub varmarko Sun Blade, kiu antaŭe estis uzata por produktolinio de laborstacioj.

En aprilo 2007 Sun anoncas servilojn SPARC Enterprise, ellaboritajn kune kun la korporacio Fujitsu kaj bazitajn sur la procesiloj SPARC64 VI kaj postaj (serviloj de M-serio). Serviloj, kiuj estis vendataj sub varmarko Sun Fire, estis poste revarmarkitaj al SPARC Enterprise de T-serio.

Mikroprocesilo UltraSPARC T2+, ekproduktita en 2007, estas la unua procesilo sur la mikroarĥitekturo CoolThreads, kapabla funkcii en plurprocesilaj konfiguroj. Tio esistis tendencojn je transakcento al horizontala skalado anstataŭ vertikala, tio estas uzo de plia kvanto de mikroprocesiloj kun malpliaj taktaj frekvencoj. En datumcentroj tio provizas malaltigitajn varmiĝon kaj energikonsumon. UltraSPARC T2+ ebligis al Sun produktadi standartajn servilojn por munto al rako kun tre multaj (ĝis 256) aparataraj kalkulfadenoj (Sun SPARC Enterprise T5440), kio estis rekordo en la industria branĉo.

Plua evoluo de sistemoj Sun surbaze de la arĥitekturo SPARC (novaj serviloj SPARC de la serieo T, procesiloj SPARC T3 kaj SPARC T4) okazas post 2010 ene de aparatara subdivido de la korporacio Oracle.

Sur procesiloj x86-64[redakti | redakti fonton]

En 2004, farinte universalan kontrakton kun AMD, Sun komencis produktadi servilajn sistemojn de х86-arĥitekturo bazitajn sur procesiloj Opteron kun la operaciumo Solaris 9. La projekto estis nomita Sun x64. Dum la jaroj 2004—2010 (antaŭ la forgluto de la kompanio fare de la korporacio Oracle), aldone al standartaj serviloj, estis produktitaj unikaj je tiu momento x86-maŝinoj: hibrida servilo Sun Fire x4500 (datumdeponilo je 48 terabajtoj sur SATA-diskoj kaj administra duprocesila nodo estiel kontrolilo ene de unu sistemo) kaj Sun Fire x4600 (okprocesila servilo, optimumigita por datumbazoj kaj virtualigo).

Printempe de la jaro 2007 la korporacio Sun informis, ke planas produktadi x86-servilojn ankaŭ kun procesiloj Intel. En septembro 2007 aperis sistemoj Sun Fire x4150 (2 procesilaj nestoj) kaj Sun Fire x4450 (4 procesilaj nestoj) sur kvarkernaj procesiloj Xeon. En oktobro 2007 Sun Microsystems kaj Microsoft informis pri subskribado de kontrakto pri kunlaboro, kaj monaton poste ĉiuj sistemoj de Sun kun х86-arĥitekturo eksubtenis operaciumojn de la familio Microsoft Windows.

Datumdeponiloj Sun StorageTek[redakti | redakti fonton]

La 2-an de junio 2005 Sun anoncis, ke akiras la kompanion Storage Technology Corporation per 4,1 miliardoj da dolaroj, trakto estis finfarita en aŭgusto.

Programaro[redakti | redakti fonton]

Operaciumoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj operaciumoj de la kompanio Sun estis bazitaj sur Unikso.

La unua versio de la operaciumo SunOS estis bazita sur BSD. Samtempe Sun kaj AT&T estis ellaborantaj novan kodbazon UNIX System V, kiu estis nomita Release 4 (SVR4). En septembro 1991, post publikigo de SunOS 4, la kompanio anoncis, ke transigas sian operaciumon al la nova kodbazo UNIX System V Release 4, kaj eldono de la nova operaciumo ricevos la nomon Solaris 2. Versioj de SunOS 4.1.x iĝis retrospekte nomataj Solaris 1.x.

Post apero de Solaris 2.6 en 1997 Sun forĵetis el titolo la prefikson «2.», kaj la sekva versio havis nomon Solaris 7. Ĝi estis la unua 64-bita eldono celita al la novaj procesiloj UltraSPARC kun la arĥitekturo SPARC V9. Dum la postaj kvar jaroj aperis Solaris 8 (2000) kaj Solaris 9 (2002).

En 2005 aperas Solaris 10, bazita sur esence renovigita kaj relaborita kodbazo kaj inkludanta multajn inovaciojn. Publikigo de eldonoj de Solaris 10 daŭris sekvajn 8 jarojn, kaj la lasta ĝisdatiga eldono publikigita de Sun Microsystems estas Update 8 (10/09). La postaj eldonoj estis publikigataj jam fare de la korporacio Oracle sub ŝanĝita licenco; la lasta ĝisdatiga eldono estas Update 11 (01/13)[10].

Oracle daŭrigis evoluon de la operaciumo, publikiginte la version Solaris 11 en novembro 2011.

Sun inkludis Linukson en siajn strategiajn planojn unuafoje en 2002, post kelkaj jaroj de intensa konkurado kun linuksaj serviloj kaj perdo de parto en merkato de servilaj platformoj. Serviloj Sun sur la platformo x64 estis subtenantaj operaciumojn Red Hat Enterprise Linux, SUSE Linux Enterprise Server kaj Microsoft Windows (ekde 2007); la kompanioj Canonical Ltd., Wind River Systems kaj MontaVista estis memstare subtenantaj siajn linuksajn distribuaĵojn sur ilaro de Sun.

Java-platformo[redakti | redakti fonton]

Granda kontribuo de Sun en evoluon de la modernaj informaj teĥnologioj estas kreo de la Java-platformo kaj produktaĵoj kiel servilo de aplikaĵoj kun malferma fontkodo GlassFish.

Kompililoj kaj ellaboriloj[redakti | redakti fonton]

  • JDK — senpaga aro da bibliotekoj kaj simplaj instrumentoj por ellaborado de programaro en Java. En tiu nombro estas la kompililo javac.
  • NetBeans — senpaga integrita medio por ellaborado de programaro por Java-platformoj (Java ME, Java SE и Java EE) kaj en aliaj programlingvoj (C, C++, Fortran, Ruby, JavaScript, PHP kaj aliaj). Estis propagandata de Sun kiel baza ilo por ellaborado de programaro en Java kaj aliaj programlingvoj.
  • Sun Studio — medio por ellaborado en programlingvoj C, C++ kaj Fortran, inkludanta kompililojn kaj instrumentojn por komponado, erartrovado kaj profilado de aplikaĵoj. Ĝi estas senpaga, disponebla por Solaris, OpenSolaris kaj GNU/Linux. Ekde la versio 11 estas bazita sur uzo de NetBeans.
  • Sun Java Wireless Toolkit — senpaga instrumentaro por ellaborado de programoj por poŝtelefonoj (platformo: Java ME, CLDC/MIDP).

Dosiersistemo NFS[redakti | redakti fonton]

Network File System estas protokolo por elreta aliro al dosiersistemoj, bazita sur la RPC.

Dosiersistemo ZFS[redakti | redakti fonton]

ZFS (Zettabyte File System) estas inovacia teĥnologio de datumdeponado por Solaris, hibrido de konceptoj pri dosiersistemo kaj diskadministrilo. Estis publikigita en junio 2006 kune kun la eldono Solaris 10 Update 2 (6/06). Estas portita al FreeBSD, antaŭ oktobro 2009 estis farata laboro por porti al Mac OS X.

Open Firmware[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Open Firmware.

Ofica programaro StarOffice[redakti | redakti fonton]

En 1999 Sun aĉetis la germanan kompanion StarDivision, kiu estis okupiĝanta pri ellaborado de StarOffice — ofica programaro, inkludinta tekstoprilaborilon, tabelkalkulilon, grafikredaktilon, programon por preparo de prezentadoj kaj darumbazadministrilon. Plua ellaborado estis dividita je du branĉoj. Post forigo de fermlicencaj eroj la fontkodo de StarOffice estis publikigita, surbaze de ili estiĝis OpenOffice.org.

Sun Microsystems, partoprenante en OpenOffice.org, daŭrigis ankaŭ produktadon de StarOffice. Ekde la versio 6 StarOffice kaj OpenOffice.org havis saman kodbazon, sed StarOffice enhavis fermkodajn erojn, forigitajn el OpenOffice.org, kaj estis pagata programaro.

Post forgluto de Sun fare de Oracle ŝlosilaj ellaborantoj de OpenOffice.org kreis ĝian derivaĵon LibreOffice, kiu nun estas defaŭlta ofica programaro en multaj llnuksaj distribuaĵoj. Poste Oracle transdonis la projekton OpenOffice.org al la Apaĉa Programaĵa Fondaĵo.

Fortress[redakti | redakti fonton]

Fortress estas eksperimenta programlingvo por altproduktivaj kalkuladoj. Ĝi estis ellaborata ekde 2002, en 2012 la projekto estis fermita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lee Gomes (2009-03-19). Sun Microsystems' Rise And Fall (angle). Forbes. Arkivita el la originalo je 2013-08-24. Alirita 2013-08-23.
  2. Eric Nee (2001-05-28). Life After Dot-Coms Sun Microsystems liked to boast that it was the "dot in dot-com." The dirty little secret was that it had become the "o" in "old" economy, which is a good thing to be right now (angle). CNN. Arkivita el la originalo je 2013-08-24. Alirita 2013-08-23.
  3. Shankland, Stephen (2003-09-18). Sun to lay off 1,000. CNet News.com. Arkivita el la originalo je 2012-07-11. Alirita 2007-07-13.
  4. Vance, Ashlee (2005-06-24). Sun layoffs hit hundreds in US. The Register. Arkivita el la originalo je 2013-08-24. Alirita 2007-07-13.
  5. Shankland, Stephen (2006-04-07). Sun layoffs hit high-end server group. ZDNet. Arkivita el la originalo je 2007-02-10. Alirita 2007-07-13.
  6. Глава Intel прокомментировал возможную сделку между IBM и Sun (ruse). iXBT.com (2009-03-26). Arkivita el la originalo je 2011-08-22. Alirita 2009-04-25.
  7. Oracle купила Sun Microsystems (ruse). Lenta.ru (2009-04-20). Arkivita el la originalo je 2011-08-22. Alirita 2009-04-25.
  8. Oracle Completes Acquisition of Sun (angle)
  9. Чистый убыток Sun Microsystems за год составил $2,23 млрд (ruse)
  10. Oracle Solaris 10 1/13. Solaris 10 product central. Oracle Corporation (2013-02-08). Alirita 2013-03-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]