Saltu al enhavo

Sunda kukolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sunda kukolo
Nacia Parko Monto Kinabalu - Sabaho, Borneo - Malajzio
Nacia Parko Monto Kinabalu - Sabaho, Borneo - Malajzio
Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Kukoloformaj, Cuculiformes
Familio: Kukoledoj, Cuculidae
Genro: Cuculus
Specio: Sunda kukolo, C. lepidus
Cuculus lepidus
(Müller, S, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sunda kukoloSunda malgranda kukolo (Cuculus lepidus) estas en Sudorienta Azio membro de la kukolojCuculus, plej konata genro de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiu inkludas ankaŭ la Geococcyx, la aniojn, la centropojn, kaj la hoacinon. Ĝi estis iam klasita kun la Himalaja kukolo (C. saturatus) kaj la Orienta kukolo (C. optatus) en unusola specio, C. saturatus, sed ĝi estas nun ofte konsiderita aparta specio baze sur diferencoj en voĉo, grando kaj plumaro.

Ĝi estas 29–30 cm longa.[1] La supraj partoj, gorĝo kaj supra brusto estas malhelgrizaj. La ceteraj malsupraj partoj estas flavecbrunaj kun nigraj strioj. La vosto estas nigreca kun blankaj makuloj. La ino ekzistas ankaŭ en ruĝecbruna formo, kiu havas ruĝecbrunajn suprajn partojn, pli palajn malsuprajn partojn kaj nigrajn striojn kaj supre kaj sube.[1] La Himalaja kukolo kaj la Orienta kukolo similas al la Sunda kukolo, sed estas pli palaj kun malpli flavecbrunaj malsupraj partoj kaj pli mallarĝaj nigraj strioj.[2]

La kanto de la Sunda kukolo kutime konsistas el mallonga unua noto sekvata de du aŭ tri pli longaj kaj pli malaltaj "ringo"-notoj. La tuta kanto estas pli altatona ol tiu de la Himalaja kukolo, kiu donas tri aŭ kvar "ringo"-notojn.[2]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Ĝi unue estis priskribita kiel specio en 1845 fare de la germana naturalisto Salomon Müller. En 1940 ĝi estis inkludita en la Eta kukolo (C. poliocephalus) fare de James Lee Peters en sia verko "Kontrollisto de la Birdoj de la Mondo" (Check-list of the Birds of the World).[3] En 1975 J. H. Becking konkludis, ke ĝi estas formo de C. saturatus, bazite sur similecoj en la voĉo, la koloro kaj ultrastrukturo de la ovoŝelo kaj elekto de gastiganto por kreskigi la idojn.[4] Ben King proponis en 2005, ke ĝi estu rigardata kiel aparta specio, bazite sur diferencoj en grandeco kaj plumaro kaj nova studo pri la voĉo.[2]

Estas du subspecioj ofte agnoskataj. C. l. lepidus estas la formo troviĝanta en plimulto de la teritorio de la specio. La subspecio C. l. insulindae vivas en Borneo kaj povas esti distingata pro siaj pli malhelaj malsupraj partoj.[1]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Ĝia teritorio kovras la Malajan Duoninsulon, Borneon, Sumatron, Javon, Balion, Seramon kaj la Malgrandajn Sundajn Insulojn oriente ĝis Timoro.[1] Ĝi ne estas migranta, male al la Himalajaj kaj Orientaj Kukoloj, kiuj interkovras sian teritorion kun ĝi dum la norda vintro. Ĝi troviĝas en arbaroj, ĉefe en montaraj regionoj. Ĝi troviĝas je altitudoj de 950–1700 m en la Malaja Duoninsulo, 1300–2700 m en Borneo kaj super 1000 m en Javo, Sumatro kaj Wallacea.[1][5] Oni kredas, ke ĝi malrapide malpliiĝas laŭ nombro, sed ĝi ankoraŭ havas grandan teritorion kaj populacion, do ĝia statuso estas klasifikita kiel Malplej Zorgiga fare de BirdLife International.[6]

Ĝi manĝas ĉefe insektojn, precipe raŭpojn, kaj ankaŭ fruktojn.[1] Ĝi estas sekretema birdo, kiun malfacile oni trovas krom dum kriado.[5]

Ĝi estas nestoparazito, kiu demetas siajn ovojn en la nestoj de aliaj birdoj. Ĝi estis registrita uzante la nestojn de la kaŝtankrona silvio (Phylloscopus castaniceps) en la Malaja Duoninsulo, la montafolia filoskopo (Phylloscopus trivirgatus) kaj la flavbrusta silvio (Phylloscopus montis) en Sabah kaj de la montafolia filoskopo, sunda silvio (Phylloscopus grammiceps) kaj la sunda arbustofiloskopo (Horornis flavolivaceus) en Javo. La ovoj estas blankecaj kun brunaj makuletoj.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Payne, Robert B. (2005) The Cuckoos, Oxford University Press.
  2. 2,0 2,1 2,2 King, Ben (2005) "The taxonomic status of the three subspecies of Cuculus saturatus (el Retarkivo {{{1}}})", Bulletin of the British Ornithologists' Club, 125 (1): 48-55.
  3. Peters, J. L. (1940) Check-list of the birds of the world, vol. 4. Harvard University Press, Cambridge, Massachusetts.
  4. Becking, J. H. (1975) "New evidence of the specific affinity of Cuculus lepidus Müller", 117 (3): 275-284. [nur resumo]
  5. 5,0 5,1 MacKinnon, John & Karen Phillipps (1993) A Field Guide to the Birds of Borneo, Sumatra, Java and Bali, Oxford University Press, Oxford.
  6. BirdLife International (2009) Species factsheet: Cuculus lepidus. Elŝutita el [1] la 4an de Septembro 2009.
  • Snow, D. W. & Perrins, C. M. (1998) Birds of the Western Palearctic: Concise Edition, Vol. 1, Oxford University Press, Oxford.
  • Svensson, Lars; Grant, Peter J.; Mullarney, Killian & Zetterström, Dan (1999) Collins Bird Guide, HarperCollins, London.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]