Saltu al enhavo

Sunjuan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sunjuan
departemento-ranga urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 138000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 750 000  (2018) [+]
Loĝdenso 130 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 8′ N, 124° 48′ O (mapo)45.1388124.808Koordinatoj: 45° 8′ N, 124° 48′ O (mapo) [+]
Alto 133 m [+]
Areo 21169,77 km² (2116977 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Sunjuan (Ĉinio)
Sunjuan (Ĉinio)
DEC
Situo de Sunjuan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Songyuan [+]
vdr

Sunjuan laŭ simpligita ĉina skribo 松原, laŭ pinjino Sōngyuán estas prefektujnivela milionurbo en la provinco Ĝjilino en Ĉina Popola Respubliko. La loknomo laŭvorte signifas: "fonto de la provinco Sunjuan".

Konstruaĵo en Sunjuan

Loĝantoj

[redakti | redakti fonton]

La prefektujnivela loĝantaro konsistas el 2252994 homoj laŭ censo de 2020.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Sunjuan troviĝas en la nordorienta flanko de la lando sur ebenaĵo ĉe kunfluejo de du riveroj 133 m super la marnivelo. Ĝi havas areon de 21089 km² kaj konsistas el 5 dividoj, inkluzive de aŭtonoma distrikto.

Urba ĉefvojo en Sunjuan

Jam ekzistis spuroj de homaj restaĵoj el la neolitiko. La areo estis parto de antikvaj regnoj antaŭ 2000, respektive 1000 jaroj. Komence de la 20-a jarcento Sun Jatsen proponis konstrui transportcentron, kie 2 riveroj kuniĝas (la nuna Sunjuan). De tiam ĝi spertis rapidan modernigon, parte danke al la profitodonaj naftokompanioj de la regiono. Post pluraj administraciaj ŝanĝoj en 1992 estis deklarita la prefektujnivela urbego.

La areo havas grandan terbazitan naftokampon, el tio estiĝis naftoproduktado, naftorafinado, naftokemio kaj farmaciaĵoj. La agrikulturo kultivas maizojn kaj herbojn, el tio kreskiĝis la pastoreca industrio.

Stacidomo

Tra la teritorio trairas kvin fervojoj kaj ses provincaj aŭ naciaj aŭtovojoj. Daŭras naŭdek minutojn atingi la flughavenon ĈangĉunoĤarbino per taksio. La loka flughaveno estas konstruita. Aldoniĝas al la liverado granda rivera haveno.

Sunjuan havas humidan kontinentan klimaton kun influo de musono laŭ klimata klasifiko de Köppen: Dwa. La vintro daŭras longe kun sekaj ventoj, la someroj estas tre varmaj kaj humidaj. Jare pluvas averaĝe 441 mm, pli ol du trionoj de la jara precipitaĵo falas nur de junio ĝis aŭgusto. La temperaturo averaĝas 6 °C kaj varias inter 1-12 °C.

Ĉevala statuo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • lago
  • Anglalingva Vikipedio

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]