Suno (Centro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri parto de urbo Madrid. Por komunumo en Italio rigardu la paĝon Suno (Italio). Por stelo legu la artikolon Suno.
Suno
administra kvartalo de Madrido
Administrado
Demografio
Loĝantaro 7 222  (2018) [+]
Loĝdenso 16 225 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 25′ N, 3° 42′ U (mapo)40.41666667-3.70388889Koordinatoj: 40° 25′ N, 3° 42′ U (mapo) [+]
Areo 0,445128 km² (4 4.5 128 ha) [+]
Suno (Madrido)
Suno (Madrido)
DEC
Suno
Suno
Situo de Suno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sol neighborhood, Madrid [+]
vdr

Suno, aŭ en hispana Sol, estas unu el la ses administraj kvartaloj, kiuj formas la distrikton Centro de la urbo Madrido. Ĝi enhavas la Sunpordon, sidejo de la Madrida Regiono, kaj la popularan punkton de la Kilometro Nulo de la ses radiaj ŝoseoj de Hispanio.

Situo ene de la distrikto

Ĝi okupas la lastan rangon pri loĝantaro en la distrikto kun 12.453 loĝantoj kaj denseco de 2.000 loĝantoj por km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Suno situas en la centro de la distrikto (kaj de la urbo), limigita nordokcidente de Universitato, nordoriente de Justico, oriente de Kortesoj, sudoriente de Ambasadoroj, sudoriente kaj sude de Justico kaj oriente kaj sudoriente de Palaco. Pri stratoj, el nordo kaj laŭ la horloĝa direkto, ĝi estas limigita de la stratoj Jacometrezo, Plaza del Callao, Gran Vía, Clavel, Virgen de los Peligros, Sevilla, Plaza de Canalejas, Cruz, Plaza de Jacinto Benavente, Concepción Jerónima, Plaza de Puerta Cerrada, Cuchilleros, Fuentes, Arenal, Costanilla de los Ángeles kaj la Placo Santo Domingo.

La Sunpordo estas je 2,23 km de la bordo de la rivero Manzanares kaj je 12,39 km de la Flughaveno Madrido-Baraĥo. Ĝi situas sur ebenaĵo je 500 m super marnivelo.

En la areo estas multaj ebloj transportaj (metroo, busoj, taksioj) kaj alta denseco de vendejoj inter kiuj kelkaj famaj kiaj Corte Inglés, FNAC, Casa del Libro, H & M aŭ Zara, inter aliaj. Estas ankaŭ la preĝejo de Sankta Kruco kun turo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]