Suno Vukongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri rolulo. Por stelo rigardu la paĝon Suno.
Suno Vukongo
mita simio • fikcia simio • fikcia humanoido • literatura rolulo
Verko Pilgrimado al la Okcidento
Havoc in Heaven
A Chinese Odyssey
A Chinese Tall Story
Journey to the West: Conquering the Demons
The Monkey King
Journey to the West
Journey to the West
The Monkey King: Quest for the Sutra
Wu Cheng'en and Journey to the West
Journey to the West
Journey to the West
The Monkey King
The Monkey King Conquers the Demon
Pigsy Eats Watermelon
A Chinese Odyssey Part Two: Cinderella
The Forbidden Kingdom
華光天王傳
Informoj
Sekso vira
Specio antropomorfa simio
Posedaĵo Ruyi Jingu Bang
vdr
Sun Wukong

Suno Vukongo (ĉine, 孫悟空. pinjine, sūn wù kōng.) aŭ la Simia Reĝo estas rolulo en la verko Pilgrimado al la Okcidento. Li naskiĝis el ŝtono, kaj akiris supernaturajn potencojn per taoismaj ekzercoj. Post ribelo kontraŭ la ĉielaj dioj li estis metita sub monto de Budho. Poste, li estis liberigita por helpi Tangon Sanzangon pilgrimi al la "Okcidento."

Li estas superhome forta kaj rapida. Li scias la 72 Terajn Transformojn, per kiuj li povas aliformigi sin en beston. Liaj haroj povas fariĝi klonoj de li, aŭ armiloj. Li estas multfoje senmorta pro persikoj de senmorteco, piloloj de longviveco, kaj ĉar li forigis sian nomon el la Libro de Vivo kaj Morto.