Lumplanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sunplanto)
ordinara timiano (Thymus vulgaris).

Sunplantolumplanto (aǔ science nomata: Heliofito) estas planto kiu toleras fortan sunradiadon pro ilia konstruo kaj metabolo. Al la sunplantoj apartenas i.a. verbaskoj, erikoj, timianoj kaj arĝentokardo. Ofte tiaj plantoj estas trovitaj sur grandaj kampoj, sur rokoj, sur sekrazenoj kaj sur erikejoj.

La specifaj ecoj de tiuj plantoj estas malfajnaj, ledecaj folioj kun haroj kaj vaksa kovraĵo por protekti la planton kontraǔ tro granda perdo de akvo kaj tro da lumo. Ofte la folioj havas duoblan tavolon de palisara histo. Ankaǔ la kloroplastoj havas protektajn instalaĵojn kiel karotinoidoj kaj enzimoj, kiuj malebligas la akumuladon de reaktivaj oksigenkombinaĵoj, kiuj efikas venene. Ĉe sunplantoj troviĝas pli da stomoj por ebligi pli grandan gasinterŝanĝon. La fotosintezo plialtiĝas.

Male al la ombroplantoj la sunplantoj havas pli altan lumkompensan punkton, t.s., tiaj plantoj bezonas pli grandan lumintenson por efike fiksi karbondioksidon. Sunfolioj havas tre grandan potencon de ĝis

.

Sed ili ankaŭ havas pli grandan bazan konsumadon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]