Sunset Boulevard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bulvardo Sunsubiro
Gloria Swanson rolata kiel Norma Desmond, eks-filmstelulino volanta reatingi ŝian pasitan glorecon.
Gloria Swanson rolata kiel Norma Desmond, eks-filmstelulino volanta reatingi ŝian pasitan glorecon.
filmo
Originala titolo Sunset Boulevard
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 4-a de aŭgusto 1950
Daŭro 110 minutoj
Ĝenro filmo nigra/Dramo
Kameraado John Francis Seitz
Buĝeto Usona $1.752.000 (taksata)
Reĝisoro(j) Billy Wilder
Produktisto(j) Charles Brackett
Scenaro Billy Wilder
Charles Brackett
D.M. Marshman Jr.
Filmita en Usono
Loko de rakonto Los-Anĝeleso
Muziko de Franz Waxman
Rolantoj William Holden • Gloria Swanson • Erich von Stroheim • Nancy Olson • Fred Clark • Jack Webb • Hedda Hopper • Buster Keaton • Anna Q. Nilsson • H. B. Warner • Ray Evans • Jay Livingston • Gertrude Astor • Julia Faye • Creighton Hale • E. Mason Hopper • Henry Wilcoxon • Cecil B. DeMille • Lloyd Gough • Franklyn Farnum • Larry J. Blake • Yvette Vickers • Harold Miller • Archie R. Dalzell • Eddie Dew • Frank O'Connor • Bert Moorhouse • Fred Aldrich • Al Ferguson • Robert Emmett O'Connor
Produktinta firmao Paramount Pictures
Distribuo Paramount Pictures
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro • Akademia Premio por la Plej Bona Arta Direktado, Nigrablanka • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Muziko por Dramo aŭ Komedio • National Board of Review: Top Ten Films • National Board of Review Award for Best Film
IMDb
vdr

Sunset Boulevard (mallongige konata kiel Sunset Blvd., esperante "Bulvardo Sunsubiro") estas 1950-a filmo nigra, enhavante elementojn de dramo, hororo, kaj malluma komedio. Kun Billy Wilder kiel la scenaristo kaj reĝisoro, ĝi estis nomata pro la fama bulvardo de la sama nomo kiu vojas tro Los-Anĝeleso kaj Beverly Hills.

Steluloj aperantaj en la filmo estas William Holden, Gloria Swanson, kaj Erich von Stroheim. Holden rolas kiel Joe Gillis, malbonŝanca scenaristo, kaj Swanson rolas Norma Desmond, eks-fama filmstelulino kiu enkaptis la naivan Gillis en ŝia fantazio de triumfa reapero en filmoj. Nancy Olson, Fred Clark, Lloyd Gough and Jack Webb rolas subtene rolojn. Reĝisoro Cecil B. DeMille kaj klaĉ-raportisto Hedda Hopper rolas ilin mem. Ankaŭ aperas mallongdaŭre gemajstroj de silentaj filmoj Buster Keaton, H. B. Warner, kaj Anna Q. Nilsson.

La filmo estis laŭdita kiam ekmontrata, kaj ĝi estis kandidatiĝis por dekunu Akademiaj Premioj kaj gajnis tri. Ĝi vaste konsiderata kiel klasiko, ofte citata kiel unu el la plej notindaj filmoj de usona kino. Ĝi estis konsiderata kiel "kulture grava" de la Usona Biblioteko de Kongreso en 1989, kaj estis unu el la unuaj filmoj elektoj por konservi en la Usona Nacia Film-Registro.

Premioj

  • Akademiaj Premioj
    • Por plej bona art-direktado blanka-nigra
    • Por plej bona muziko de drama aŭ komedia filmo
    • Por plej bona scenaro

Eksteraj ligiloj