Sunsistemo

La Sunsistemo estas stelsistemo en la Lakta Vojo, kiu inkluzivas la Sunon, la Teron, sep aliajn planedojn, iliajn naturajn satelitojn kaj milionojn da aliaj objektoj: kaj amason da planedoidoj, asteroidoj, kometoj kaj malpli grandaj objektoj ĝis kosma polvo kaj plasmo interplaneda.
La estiĝo de la Sunsistemo[redakti | redakti fonton]
La nuntempe plej kutima teorio pri la estiĝo de la Sunsistemo baziĝas sur la teorio de Kantio, laŭ kiu la plej grandaj objektoj estiĝis proksimume samtempe el rotacia nubego el gaso kaj polvo. La ideon pri pranubego formulis la germana filozofo Immanuel Kant en la jaro 1755 en sia verko Ĝenerala naturhistorio kaj teorio pri la ĉielo, sed nur en la lastaj jardekoj astronomoj pripensis ĝin denove.
Teamo de astronomoj uzante la Kosmoteleskopo Hubble spektis en la jaro 2000 planedon kiu kliniĝas kun sia protoplaneda disko ambaŭ je 30°. La sama kliniĝo indikas ke la planedo formiĝiss el la disko. Ĝia stelo, Epsilon Eridani, aĝas nur 800 milionojn da jaroj, kio signifas ke la ĉirkaŭa protoplaneda disko restas kaj povas esti observata. Ĝi foras el Tero je nur 10,5 jarlumoj, facile videbla.[1]
La astronomo Alice Quill observis per la Hubble-teleskopo tri proksimajn stelojn, Microscopii, Beta Pictoris kaj Fomalhaut, kaj iliajn ĉirkaŭajn protoplanedajn diskojn.[2]
Pranubego[redakti | redakti fonton]
Laŭ nuntempaj opinioj moviĝis antaŭ ĉirkaŭ 4,6 miliardoj da jaroj[3] en la nuna loko de la Sunsistemo kaj de la ĉirkaŭaj steloj vastega materia nubego ĉirkaŭ la galaksia centro.
La nubego diametris probable iom da lumjaroj.[4] konsistis je 99 % el la gasoj hidrogeno kaj heliumo, kaj el malgranda parto de mikrometraj polveroj konsistantaj el pezaj elementoj kaj kombinaĵoj kiel akvo, karbonaj monooksido kaj dioksido, aliaj karbonaj kombinaĵoj, amoniakaj kaj siliciaj kombinaĵoj.
La hidrogeno kaj la pli granda parto de la heliumo estiĝis jam ĉe la praeksplodo. La pezaj elementoj kaj kombinaĵoj kreiĝis ene de steloj kaj liberiĝis ĉe iliaj eksplodoj kiel stelpolvo. Partoj de la materia nubego kuntiriĝis pro la propra gravito kaj plidensiĝis. Kaŭzo de tio estis eble eksplodo de relative proksima supernovao, kies premondoj trairis la nubegon. Tiaj densiĝoj kreis verŝajne plurajn centojn aŭ eble milojn da steloj en stelamaso, kiu verŝajne post kelkaj centoj da milionoj da jaroj disiĝis en liberajn unuopajn aŭ duopajn stelojn.
Estiĝo de la planedoj[redakti | redakti fonton]
En la restanta protoplaneda disko laŭ la ĝisnuna modelo, la kuniĝo de polveroj estigis protoplanedon. Tiuj grandaj strukturoj havis sufiĉe da maso por kuniĝi per sia gravito kun aliaj protoplanedo kaj pli grandaj objektoj.
La epoko de la estiĝo de montgrandaj protoplanedoj, kaj tiel la komenco de la planedestiĝo estis trovitaj pro esploroj de iuj meteoritoj: ĝi okazis antaŭ 4 568 miliardoj da jaroj (kun malcerteco de 2 milionoj da jaroj).[5]
Strukturo de la Sunsistemo[redakti | redakti fonton]

Enaj planedoj kaj iliaj lunoj[redakti | redakti fonton]
- Merkuro
- Venuso
- Tero, kun ĝia granda (planedoideca) natura satelito, la Luno
- Marso, kun la lunetoj Fobo kaj Dejmo
Asteroida zono[redakti | redakti fonton]
Asteroidoj estas sub-planedoj kiel Cereso (nana planedo), 4 Vesta (ebla nana planedo), Pallas, Hygiea, Junono, kaj multaj aliaj planedetoj.
Eksteraj planedoj kaj iliaj lunoj[redakti | redakti fonton]
- Jupitero, kun la kvar planedoidecaj lunoj Iono, Eŭropo, Ganimedo kaj Kalisto; troviĝas ankaŭ multaj lunetoj (vidu liston de jupiteraj lunoj)
- Saturno, kun la ĉefa luno Titano, la mezgrandaj planedoidecaj lunoj Mimaso, Encelado, Tetiso, Diono, Reo, Japeto, kaj multaj lunetoj (vidu liston de saturnaj lunoj). La ringoj de Saturno (kaj aliaj planedoj) estas efektive lunetaroj.
- Urano, kun la mezgrandaj planedoidecaj lunoj Mirando, Arielo, Umbrielo, Titanjo, Oberono, kaj multaj lunetoj (vidu liston de uranaj lunoj)
- Neptuno, kun la planedoideca luno Tritono kaj pluraj lunetoj (vidu liston de neptunaj lunoj)
Memorhelpilo[redakti | redakti fonton]
- Mil Verdulaj Tirolanoj Marŝas Jodlante Sur Unika Naturvojo.
La sinsekvo kaj unuaj literoj egalas al tiuj de la planedoj.
Trans-Neptunaj zonoj[redakti | redakti fonton]
Tiuj zonoj de sub-planedoj estas:
- Kujperzonanoj: la planedoidoj Plutono (kun la planedeca luno Ĥarono kaj pluraj lunetoj), Haŭmeo (kun ĝiaj lunetoj), kaj Makemako; la nepre certaj planedoidoj Orko (luno Vanto), Kvavaro (luneto Vejvoto), kaj multaj aliaj, pli malgrandaj, objektoj
- Disdiskanoj: la planedoidoj Eriso (luno Disnomio), Gongono (luneto Ŝjanljuo), kaj pli malgrandaj objektoj kiel Ceto (luneto Forciso) kaj Tifono (luneto Eĥidno)
- Oni opinias ke planedoido Sedno estas la unue konata ano de eĉ plu ekstera zono
Planedoidoj[redakti | redakti fonton]
La rezolucio (numero 5A, akceptita en Prago la 24-an de aŭgusto 2006) tekstas jene:
![]() |
|
La punkto (c) de la difino de planedo kaŭzas, ke Plutono ne plu estu nomata planedo, dum ĝi ja plenumas la kondiĉojn de la grupo planedoido. La nova kolektiva nomo de la tria grupo malgrandaj Sunsistemaj korpoj de planedetoj kaj kometoj evidente ne celas forpuŝi la jam ekzistantajn grupojn asteroido, kometo kaj aliaj, nur esti kolektiva nomo por ĉiuj astretoj (ĉiuj objektoj ekster la grupoj (1) kaj (2)).
La novaj difinoj koncernas nur nian Sunsistemon. Mankas precizaj difinoj por eroj de similaj sistemoj ĉirkaŭ aliaj steloj.
La Sunsistemo kiel parto de la Lakta Vojo[redakti | redakti fonton]
La Sunsistemo estas tre malgranda parto de nia galaksio la Lakta Vojo: La Suno estas unu el la plurcent miliardoj da steloj en la tuta galaksio. Ĝi troviĝas je distanco proksimume du trionoj de la centro al la rando. Lumo bezonas preskaŭ unu tagon por transiri nian Sunsistemon. La sistemo havas aĝon de proksimume 4500 – 5000 milionoj da jaroj. Ĝi estas formita de la gravita disfalo de granda nubo de polvo kaj gaso, tia kia ekzistas inter steloj hodiaŭ.
La stabilecon de la sistemo kondiĉas la sungravito. La Sunsistemo finiĝas tie, kie estas la limo de ĝia gravito. La radiuso de la Sunsistemo estas ĉirkaŭ 100 000 AU (egala proksimume al 14 950 000 mln km).
Jam estas pruvoj, ke aliaj stelsistemoj ekzistas ĉe aliaj steloj en la Lakta Vojo kaj en aliaj galaksioj.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ ESA/NASA Hubble-informejo (2006). "Hubble-observoj konfirmas la teorion ke planedoj formiĝas el diskoj ĉirkaŭ steloj"
- ↑ Jonathan Sherwood (2007). "Signo de infanaj planedoj formiĝantaj en proksimaj sunsistemoj"
- ↑ Fraser Cain, "Estiĝo de la Sunsistemo", http://www.universetoday.com/guide-to-space/the-solar-system/formation-of-the-solar-system/ Ĝenerala recenzo pri la temo de la formiĝo. (angle)
- ↑ Ann Zabludoff (Universitato de Arizona) (Printempo 2003). "Prelego 13: La Nebuloza Teorio de la origino de la Sunsistemo"
- ↑ Space Daily: Earliest Stage Of Planet Formation Dated
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Serge Brunier: Reise durch das Sonnensystem. (Vojaĝo tra la Sunsistemo.), Westermann, Braunschweig 1994
- Pat Dasch: Icy worlds of the solar system. (Glaciaj mondoj de la Sunsistemo.) Cambridge Univ. Press, Cambridge 2004, ISBN 0-521-64048-2
- Joachim Gürtler, Johann Dorschner: Das Sonnensystem. Wissenschaftliche Schriften zur Astronomie. (La Sunsistemo. Sciencaj tekstoj pri astronomio.) Barth, Leipzig/Berlin/Heidelberg 1993, ISBN 3-335-00281-4
- C. H. Heller: Encounters with protostellar disks. I - Disk tilt and the nonzero solar obliquity, ApJ 408, 1993, S. 337
- P. Kroupa: The dynamical properties of stellar systems in the Galactic disc, MNRAS 277, 1995, S. 1507 PDF ĉe arXiv Arkivigite je 2021-06-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Glenn J. MacPherson: Oxygen in the solar system. (Oksigeno en la Sunsistemo.) Mineralogical Society of America, Chantilly 2008, ISBN 978-0-939950-80-5
- Eugene F. Milone, William J. Wilson: Solar system astrophysics. (Sunsistemaj astrofiziko.) Springer, New York 2008, ISBN 978-0-387-73153-7
- Rüdiger Vaas, Thorsten Dambeck, Thomas Bürke, Peter Veit: Das neue Sonnensystem (La nova Sunsistemo) (aŭskultlibro sur kd), marto 2007, Komplett Media, ISBN 3-8312-6180-6
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- La bildlibro de la tero Ideo: Émilie Beaumont, Teksto:Agnès Vandewiele (franca originalo), Jesper Lykke Jacobsen (esperanta traduko), Bildoj: S. Alloy - C. David - F. Guiraud - P. Bon - F. Ruyer. Groupe Fleurus, Paris, www.editionsfleurus.com ISBN:
- La naŭ planedoj. Arkivigite je 2005-09-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Informoj pri la sunsistemo Arkivigite je 2011-05-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Aktualaj datumoj pri la planedoj de la sunsistemo Arkivigite je 2010-08-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidaĵoj de la sunsistemo
- NASA: datumoj pri planedoj kaj fotaro
- La planeda sistemo
- Celestia: simulado de la spaco (OpenGL)
- Solar System Dynamics: interalie la plej novaj malkovroj de lunoj en la sunsistemo
- NASA: The Planets, Orbits and Physical Characteristics Arkivigite je 2012-11-11 per la retarkivo Wayback Machine
- La sunsistemo facile klarigita por infanoj
- Grandeckomparo de diversaj ĉielaj objektoj
- Situo de la sunsistemo en la Lakta Vojo
- Virtuala vojaĝo tra la sunsistemo
- Wissen-News: la sunsistemo
- Perspektiva bildigo de la sunsistemo
- La historio de la sunsistemo (artikolo el GEOkompakt n° 21) Arkivigite je 2012-01-12 per la retarkivo Wayback Machine
- france Le Système Solaire à portée de votre souris – La Sunsistemo musklake atingebla
Filmetoj[redakti | redakti fonton]
- Filmeto de alpha-Centauri pri la estiĝo de la sunsistemo (2000, BR-online) Arkivigite je 2009-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.br-online.de/br-alpha/alpha-centauri/alpha-centauri-planeten-2001-ID1208434040718.xml Arkivigite je 2009-08-29 per la retarkivo Wayback Machine
|