Sunsistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefaj trajtoj de la Sunsistemo (ne laŭskale). Sin prezentas meze la granda Suno, dekstre de ĝi la kvar internaj planedoj (Merkuro, Venuso, Tero kaj Marso), sekve la asteroida zono kaj maldekstre supre la kvar eksteraj planedoj (Jupitero, Saturno, Urano kaj Neptuno) kun la trans-Neptuna planedoido Plutono en la supra maldekstra angulo. Maldekstre meze videblas unu kometo kun vosto.

La Sunsistemo inkluzivas la Sunon, la Teron, sep aliajn planedojn, iliajn naturajn satelitojn kaj milionojn da aliaj objektoj: kaj amason da planedoidoj, asteroidoj, kometoj kaj malpli grandaj objektoj ĝis kosma polvo kaj plasmo interplaneda.

La estiĝo de la Sunsistemo

La nuntempe plej kutima teorio pri la estiĝo de la Sunsistemo baziĝas je la kanta nebularhipotezo, laŭ kiu la plej grandaj objektoj estiĝis ĉirkaŭ samtempe el rotacia nubego el gaso kaj polvo. La ideon pri pranubego formulis la germana filozofo Immanuel Kant en la jaro 1755 en sia verko Ĝenerala naturhistorio kaj teorio pri la ĉielo, sed nur en la lastaj jardekoj astronomoj pripensis ĝin denove.

Teamo de astronomoj uzante la Kosmoteleskopo Hubble spektis en la jaro 2000 planedon kiu klinas kun ĝia protoplaneda disko ambaŭ je 30°. La sama klino indikas ke la planedo formis el la disko. Ĝia stelo, Epsilon Eridani aĝas nur 800 milionoj da jaroj, signifante ke la ĉirkaŭa protoplaneda disko restas kaj povas esti observata. Ĝi foras el la Tero je nur 10.5 jarlumoj, facile videbla.[1]

Astronomo Alice Quill observis per la Hubble teleskopo tri proksimajn stelojn, Microscopii, Beta Pictoris kaj Fomalhaut; kaj iliajn ĉirkaŭajn protoplanedajn diskojn.[2]

Pranubego

Laŭ nuntempaj opinioj moviĝis antaŭ ĉirkaŭ 4.6 miliardoj da jaroj[3] en la nuna loko de la Sunsistemo kaj de la ĉirkaŭaj steloj vastega materia nubego ĉirkaŭ la galaksia centro.

La nubego diametris probable iom da lumjaroj.[4] konsistis je 99 % el la gasoj hidrogeno kaj heliumo, kaj el malgranda parto de mikrometraj polveroj konsistantaj el pezaj elementoj kaj kombinaĵoj kiel akvo, karbonaj monooksido kaj dioksido, aliaj karbonaj kombinaĵoj, amoniakaj kaj siliciaj kombinaĵoj.

La hidrogeno kaj la pli granda parto de la heliumo estiĝis jam ĉe la praeksplodo. La pezaj elementoj kaj kombinaĵoj kreiĝis ene de steloj kaj liberiĝis ĉe ties eksplodoj kiel stelpolvo. Partoj de la materia nubego kuntiriĝis pro la propra gravito kaj plidensiĝis. Kaŭzo de tio estis eble eksplodo de relative proksima supernovao, kies premondoj trairis la nubegon. Tiaj densiĝoj kreis verŝajne plurajn centojn aŭ eble milojn da steloj en stelamaso, kiu verŝajne post kelkaj centoj da milionoj da jaroj disiĝis al liberaj unuopaj aŭ duopaj steloj.

Estiĝo de la planedoj

Bildo de ĉirkaŭstela disko (NASA)

En la restanta protoplaneda disko laŭ la ĝisnuna modelo la kuniĝo de polveroj estigis praplanederojn, la konstrueroj de planedoj. Tiuj kilometrojn grandaj strukturoj havis sufiĉe da maso por kuniĝi per sia gravito kun aliaj praplanederoj al pli grandaj objektoj.

La epoko de la estiĝo de montgrandaj praplanederoj, kaj tiel la komenco de la planedestiĝo estis trovitaj pro esploroj de iuj meteoritoj: ĝi okazis antaŭ 4,568 miliardoj da jaroj (kun malsekureco je 2 milionoj da jaroj).[5]

Strukturo de la Sunsistemo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de la objektoj de la Sunsistemo.

Enaj planedoj kaj iliaj lunoj

Asteroida zono

Asteroidoj estas sub-planedoj kiel Cereso (planedoido), Vesto (ebla planedoido), Palaso, Higio, Junono, kaj multaj aliaj planedetoj.

Eksteraj planedoj kaj iliaj lunoj

Trans-Neptunaj zonoj

Tiuj zonoj de sub-planedoj estas:

Planedoidoj

La rezolucio (numero 5A, akceptita en Prago la 24-an de aŭgusto 2006) tekstas jene:

Citaĵo
 (1) Planedo estas ĉiela korpo, kiu (a) estas en orbito ĉirkaŭ la Suno, (b) havas sufiĉan mason por ke ĝia propra gravito superu la fortojn de rigida korpo kaj ĝi tiel ricevu hidrostatike ekvilibran formon proksimume globan, kaj (c) balais la ĉirkaŭaĵon de sia orbito.

(2) Planedoido ("Nana planedo") estas ĉiela korpo, kiu (a) estas en orbito ĉirkaŭ la Suno, (b) havas sufiĉan mason por ke ĝia propra gravito superu la fortojn de rigida korpo kaj ĝi tiel ricevu hidrostatike ekvilibran formon proksimume globan, kaj (c) ne balais la ĉirkaŭaĵon de sia orbito, kaj (d) ne estas satelito.

(3) Ĉiujn aliajn objektojn, escepte de satelitoj, orbitantajn la Sunon oni nomu kolektive malgrandaj Sunsistemaj korpoj

La punkto (c) de la difino de planedo kaŭzas, ke Plutono ne plu estu nomata planedo, dum ĝi ja plenumas la kondiĉojn de la grupo planedoido. La nova kolektiva nomo de la tria grupo malgrandaj Sunsistemaj korpoj de planedetoj kaj kometoj evidente ne celas forpuŝi la jam ekzistantajn grupojn asteroido, kometo kaj aliaj, nur esti kolektiva nomo por ĉiuj astretoj (ĉiuj objektoj ekster la grupoj (1) kaj (2)).

La novaj difinoj koncernas nur nian Sunsistemon. Mankas precizaj difinoj por eroj de similaj sistemoj ĉirkaŭ aliaj steloj.

La Sunsistemo kiel parto de la Lakta Vojo

La Sunsistemo estas tre malgranda parto de nia galaksio la Lakta Vojo: La Suno estas unu el la plurcent miliardoj da steloj en la tuta galaksio. Ĝi troviĝas je distanco proksimume du trionoj de la centro al la rando. Lumo bezonas preskaŭ unu tagon por transiri nian Sunsistemon. La sistemo havas aĝon de proksimume 4500 – 5000 milionoj da jaroj. Ĝi estas formita de la gravita disfalo de granda nubo de polvo kaj gaso, tia kia ekzistas inter steloj hodiaŭ.

La stabilecon de la sistemo kondiĉas la sungravito. La Sunsistemo finiĝas tie, kie estas la limo de ĝia gravito. La radiuso de la Sunsistemo estas ĉirkaŭ 100 000 AU (egala proksimume al 14 950 000 mln km).

Jam estas pruvoj, ke aliaj stelsistemoj ekzistas ĉe aliaj steloj en la Lakta Vojo kaj en aliaj galaksioj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. ESA/NASA Hubble informejo (2006). "Hubble observoj konfirmas la teorion ke planedoj formas el diskoj ĉirkaŭ steloj"
  2. Jonathan Sherwood (2007). "Signo de Infanaj Planedoj Formantaj en Proksimaj Sunsistemoj"
  3. Fraser Cain, "Estiĝo de la Sunsistemo", http://www.universetoday.com/guide-to-space/the-solar-system/formation-of-the-solar-system/ Ĝeneral recenzo pri la temo de la formiĝo. (angle)
  4. Ann Zabludoff (Universitato de Arizona) (Printempo 2003). "Prelego 13: La Nebuloza Teorio de la origino de la Sunsistemo"
  5. Space Daily: Earliest Stage Of Planet Formation Dated

Bibliografio

  • Serge Brunier: Reise durch das Sonnensystem. (Vojaĝo tra la Sunsistemo.), Westermann, Braunschweig 1994
  • Pat Dasch: Icy worlds of the solar system. (Glaciaj mondoj de la Sunsistemo.) Cambridge Univ. Press, Cambridge 2004, ISBN 0-521-64048-2
  • Joachim Gürtler, Johann Dorschner: Das Sonnensystem. Wissenschaftliche Schriften zur Astronomie. (La Sunsistemo. Sciencaj tekstoj pri astronomio.) Barth, Leipzig/Berlin/Heidelberg 1993, ISBN 3-335-00281-4
  • C. H. Heller: Encounters with protostellar disks. I - Disk tilt and the nonzero solar obliquity, ApJ 408, 1993, S. 337
  • P. Kroupa: The dynamical properties of stellar systems in the Galactic disc, MNRAS 277, 1995, S. 1507 PDF ĉe arXiv
  • Glenn J. MacPherson: Oxygen in the solar system. (Oksigeno en la Sunsistemo.) Mineralogical Society of America, Chantilly 2008, ISBN 978-0-939950-80-5
  • Eugene F. Milone, William J. Wilson: Solar system astrophysics. (Sunsistemaj astrofiziko.) Springer, New York 2008, ISBN 978-0-387-73153-7
  • Rüdiger Vaas, Thorsten Dambeck, Thomas Bürke, Peter Veit: Das neue Sonnensystem (La nova Sunsistemo) (aŭskultlibro sur kd), marto 2007, Komplett Media, ISBN 3-8312-6180-6

Eksteraj ligiloj

Filmetoj