Supera Lernejo de Industriaj Fiziko kaj Kemio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Supera Lernejo de Industriaj Fiziko kaj Kemio
altlernejo • Grande école
Informoj
fondodato 1882
Situo
Geografia situo 48° 50′ 29″ N, 2° 20′ 49″ O (mapo)48.8413888888892.3469444444444Koordinatoj: 48° 50′ 29″ N, 2° 20′ 49″ O (mapo)
lando Francio
urbo Parizo
Nombroj
nombro de studentoj 300 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Konferenco de Grandaj Lernejoj
• ParisTech
• Konsorcio Couperin
• Renater
• Esplorada Universitato de Parizo de Scienco kaj Beletro vd
filiita al
• Esplorada Universitato de Parizo de Scienco kaj Beletro
• Konferenco de Grandaj Lernejoj
• ParisTech vd
filioj
• Laboratory of Physics and Material studies
• Laboratoire de Chimie Organique
• Laboratory Colloïdes et Matériaux Divisés
• Sciences et Ingenierie de la Matière Molle
• Gulliver
• Physique et Mécanique des Milieux Hétérogènes
• Institut Langevin vd
Supera Lernejo de Industriaj Fiziko kaj Kemio (Parizo)
Supera Lernejo de Industriaj Fiziko kaj Kemio (Parizo)
DEC
Supera Lernejo de Industriaj Fiziko kaj Kemio
Supera Lernejo de Industriaj Fiziko kaj Kemio
Map
Supera Lernejo de Industriaj Fiziko kaj Kemio
vdr

La Supera Lernejo de Industriaj Fiziko kaj Kemio de la urbo de Parizo aŭ mallongige ESPCI (france École Supérieure de Physique et de Chimie Industrielles de la ville de Paris) aŭ ESPCI-ParisTech estas elita Kemi-Fizik-Inĝenieraltlernejo funkcigata per la Parizo, Francio, kaj estas membro de ParisTech (Pariz-Teknologiinstituto). Ĝi kondukas supernivelajn esplorojn en ĉi-tiuj studobjektoj.

La studentoj eniras la lernejon post supere konkurenca ekzameno (france concours École Polytechnique-ESPCI). La studentoj ekzamenfaras post du aŭ tri jaroj en Classes Préparatoires (Preparaj klasoj). Ili nomiĝas Pécéen [peseɛ̃] aŭ PC1 (viroj) kaj Pécéenne [peseen] aŭ PCN (inoj). La lernejo aŭ koniĝas je Fizik-Ĥemio (Physique-Chimie) aŭ simple PC [pese].

Historio[redakti | redakti fonton]

Fine la 19-a jarcento, post la aneksado de Alzaco-Loreno fare de Germanio, Francio perdis la Mulhaŭz-Kemilernejon (École de Chimie de Mulhouse), kiu estis tiam la plej bona kemilernejo en la lando. Unu el ĝiaj profesoroj, Charles Lauth, ekde 1878, akiris de la publika administro la kreadon de Grande École (Altlernejo).

Je 1882 la Supera Lernejo de Industria Ĥemio de la Parizurbo establiĝis kaj iĝis ESPCI, la hodiaŭa nomo, je 1948. Post ĝia fondo, la lernejfondantoj insistis je la multlernobjekteco de la disponeblaj kursoj. Biologio estis enplektata je 1994. Tiel la Parizkonsilo voĉdonis por senkosta lernado en ESPCI.

Post ĝia establo, la Lernejo iĝis rapide renkontejo por la plej bonaj sciencistoj. Ekde 1880, Pierre kaj Jacques Curie ekis esplorserion pri elektra kristalecoj, kiuj kondukis al malkovro de piezoelektro. Fine de 1897, Marie Curie ekis sian verkon pri urana radiado, kiu estis malkovrata kun Becquerel unu jaron pli frue. Post multaj eksperimentoj en la ESPCI-laboratorioj, ŝi trovis ke uraninito (oksido de uranio) estas 45-oble pli radioaktiva ol uraniotorio. Je julio 1898, la geedzoj Curie anoncis malkovron de polonio kaj en decembro de la sama jaro la malkovron de la radiumo. Pierre kaj Marie Curie ricevis la Fizik-Nobelpremion en 1903. Post la morto de sia edzo, Marie Curie ricevis la Ĥemi-Nobelpremion en 1911.

Multaj eksstudentoj distinĝiĝis, meze estas Georges Claude (5a promocio), fondinto de Air Liquide, Paul Langevin (7a promocio), fizikisto kaj inventisto kaj Frédéric Joliot-Curie (39a promocio) la CEA-fondinto kaj Nobel-premiito en 1935 kun sia edzino Irène.

En 1976, Pierre-Gilles de Gennes iĝis Direktoro de la Lernejo (Nobel-premiito en 1991).

Edukado[redakti | redakti fonton]

La kursoj daŭras 4 jarojn. Je la unua du jaroj la studentoj ricevas fortegan bazedukadon en fiziko, ĥemio kaj biologio. Dum la 3a jaro, la studentoj internagas en industria firmo kaj faras esploroprojektojn en laboratorioj. La studentoj povas majori en fiziko, ĥemio aŭ fizik-ĥemio. Dum la 4a jaro, la studentoj povas ĉu eki doktorstudojn ĉu fari majstran gradon alilande. Ili ankoraŭ povas elstudi en diversaj apliklernejoj (majstro por inĝenieroj). Je 2002 majstroprogramo pri bioinĝenierscienco estis kreata.

La inĝenierscienca praktika studprogramo estas fondata je la industriinternago eke la 3a jaro, la laboratoriprojektoj dum la fina du jaroj, prelegoj pri rekrutprocezo kaj socia ekonomiko eke la 4a jaro. La deviga industriinternago, kiu daŭras 4 ĝis 6 monatoj, havas grandegan gravecon. Pli ol da 50% da studentoj internagas alilande, en eŭropaj landoj, en Usono, Japano, Ĉinio, Aŭstalio, ktp.

La eco de la edukado donata en la ESPCI kapabligas la studentojn pri labori en iuj ajn industrisektoroj (Telekomunikado, Informa Teknologio, Ĥemio, Farmakologio, Biologio, ktp.), pli ofte en Esploro kaj Evoluo (47% en EkE, 10% en Produktado, 10% en Konsildonado, 5% en Medio, 3% en Lernado, 3% en IT, 22% en alia kampo tiel Merkatado kaj Administrado, ktp.)

5 esplorantoj el ESPCI ricevis Nobelpremion: