Superfluideco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Superfluida Heliumo II "rampos" laŭ surfacoj por trovi sian propran nivelon - post mallonga tempo, la niveloj en la du ujoj egaliĝos

Superfluidecosuperflueco estas la karaktera propreco de fluido kun nula viskozeco, kiu tiel fluas sen ajna perdo de kineta energio. Kirlokaze, superfluaĵo formas vorticojn, kiuj plue rotacias senfine. Superflueco okazas en du izotopoj de heliumo (heliumo-3 kaj heliumo-4), kiam ili estas likvigitaj per malvarmigo al kriogenaj temperaturoj (sub -150 ° C aŭ 123 K). Ĝi estas ankaŭ propreco de variaj aliaj raraj materistatoj, kiuj teorie ezkistas en astrofiziko, partikla fiziko kaj teorioj de kvantuma gravito.[1] La teorio de superflueco estis disvolvita de la sovetaj teoriaj fizikistoj Lev Landau kaj Isaak Ĥalatnikov.

Superflueco estas ofte koincida kun la kondensigo BoseEinstein, sed la du fenomenoj ne estas rekte rilataj unu al la alia; neķ ĉiuj kondensigoj Bose–Einstein povas esti konsiderataj kiel superfluaĵoj, kaj ne ĉiuj superfluaĵoj estas kondensigoj Bose–Einstein.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]