Saltu al enhavo

Superintendanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Superintendanto[1][2] estas eklezia titolo uzata en kelkaj, ĉefe germanlingvaj protestantaj eklezioj kiuj ne havas episkopojn. La latindevena vorto paralelas al la grekdevena "episkopo". Superintendanto havas rolon similan al (aŭ iom malpli altrangan ol) episkopo en eklezioj kiuj havas tiujn.

Interalie la (luterana) Eklezio de Svedio dumtempe havis kelkajn superintendantojn, sed nuntempe jam reiris plene al episkopoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ kapvorto "superintendanto" en PIV, eldono de 2020, reta versio
  2. ↑ kapvorto "superintendanto" en "Kristana Glosaro" (eo-de) de Bernhard Eichkorn, fiksa versio de aprilo 2025 (necesas en la retkrozilo serĉi menciojn de la vorto)