Superior (Viskonsino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Superior
urbo de Usono • duaranga urbo en Viskonsino • kantona sidejo
Administrado
Poŝtkodo 54880
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 26 751  (2020) [+]
Loĝdenso 187 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 43′ N, 92° 6′ U (mapo)46.720555555556-92.103888888889Koordinatoj: 46° 43′ N, 92° 6′ U (mapo) [+]
Alto 267 m [+]
Areo 143,287622 km² (1 432 8.7 622 ha) [+]
Superior (Usono)
Superior (Usono)
DEC
Superior
Superior
Situo de Superior

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Superior, Wisconsin [+]
vdr

Superior estas urbo en la usona subŝtato Viskonsino. Ĝi estas la kantona sidejo de la kantono Douglas.[1] La loĝantaro estis de 27 244 en la popolnombrado de 2010. En la vojkruciĝo de la aŭtoŝoseoj U.S. Highway 2 kaj U.S. Highway 53, ĝi estas tuj norde de, kaj apude al, kaj la Vilaĝo Superior kaj la Town of Superior. Kvartaloj estas Billings Park, North End, South Superior, Central Park, East End, Allouez, kaj Itasca. Billings Park, South Superior, East End, kaj North End havas ĉiuj malgrandan negocajn distriktojn.

Superior estas sur la okcidenta pinto de la lago Superior en nordokcidenta Viskonsino. Borde de la golfetoj Saint Louis, Superior, kaj Allouez la urbo estas enkadrita de du riveroj: nome Nemadji kaj Saint Louis. Superior kaj la najbara urbo trans la golfo, nome Duluth (Minesoto), formas unusolan metropolan areon nome Twin Ports (Ĝemelaj Havenoj). Ili kunhavas havenon kiu estas unu el la plej gravaj havenoj de la Grandaj Lagoj. Ambaŭ urboj havas muzeajn ŝipojn (SS William A. Irvin en Duluth kaj SS Meteor en Superior), dediĉitaj al la loka navigheredo. Superior estis la fina haveno por la ŝipo SS Edmund Fitzgerald antaŭ sia drono en la 10a de novembro, 1975.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj konataj eŭropanoj kiuj vizitis la areon estis francoj. En 1618, Étienne Brûlé, esploristo de Samuel de Champlain, navigis laŭlonge de la suda bordo de la Supra Lago kiel li renkontiĝis kun la indiĝenoj Ojibwa. Reveninte al Kebeko, Li kun portis kelkajn kupraĵojn kaj priskribon de la regiono. En 1632, oni faris la mapon de Champlain kiu montris la “Lac Superior de Tracy” kiel la Supra Lago kaj la malsupra pinto de la bordo kiel “Fond du Lac.” Tuj poste, kompanioj de peltindustrio establis staciojn, dum Jezuitoj misiistaj venis cele al konvertigo kaj esplotado de indiĝenoj Aniŝinaabe.

Dum pli ol unu jarcento, la Kompanio de la Hudsona Golfo, sekvita de la Nord-Okcidenta Kompanio en 1787 kaj poste de la American Fur Company de John Jacob Astor, funkciigis komercejojn kun la Aniŝinaabe, interŝanĝante eŭropdevenajn ilojn kaj varojn kontraŭ iliaj feloj kaj procezitaj ledoj. Setlejoj disvolviĝis ĉirkaŭ la komercejoj. Multaj feltokomercistoj, kapitalhavaj partneroj, edziĝis al alt-rangaj virinoj Ojibŭa; ambaŭ flankoj konsideris tiajn geedzojn parto de konstruado de aliancoj inter ambaŭ kulturoj. Ankaŭ ĉasistoj, kiuj loĝis inter Ojibŭa dum monatoj kaj vagadis tra ilia teritorio, edziĝis al virinoj Ojibŭa. Iliaj miks-rasaj filoj estis nomitaj Métis fare de la franclingvaj kanadanoj. Multaj el la indiĝenaj viroj eniris en la felkomerco, kaj fariĝis interpretistoj kaj gvidistoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Find a County". National Association of Counties. Alirita la 16an de junio 2020.
  2. "Edmund Fitzgerald History, The Fateful Journey". Great Lakes Shipwreck Historical Society. Alirita la 16an de junio 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bartlett, Elizabeth Ann. Making Waves: Grassroots Feminism in Duluth and Superior (Minnesota Historical Society Press, 2016). xvi, 325 pp.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]