Superior Oil Company

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Superior Oil Company
entrepreno vd
Dum 1921 - 1984
Jura formo entrepreno
Fondintoj William Myron Keck vd
Sidejo Los-Anĝeleso
vdr

Superior Oil Company (1921-1984) estis sendependa usona naftokompanio, kiu estas nun parto de ExxonMobil. Superior Oil estis fondita en 1921 en Coalinga fare de William Myron Keck, fondinto de W. M. Keck Foundation.

Superior Oil en 1938 konstruis la unuan ofŝoran maftoplatformon en la golfa bordo de Luisiana, en kunlaboro kun Pure Oil, alia sendependa entrepreno.

La entreprenon gvidis de la fondo en 1921 ĝis 1963 W. M. Keck, poste lia filo ĝis 1981 (Howard B. Keck).

En marto de 1984, Superior Oil estis axcetita de Mobil Corporation (nun ExxonMobil) kontraŭ 5,7 miliardoj da usonaj dolaroj.