Superkondensatoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aro da superkpondensatoroj produktitaj de Maxwell-kompanio (ĝis 3000 F kapacitanco)
Diagramo de energia denseco kaj povuma denseco por diversa energio-konservantaj aparatoj
Komparo de konstruadaj figuroj de tri kondensatoroj. Maldekstre: kutima kondensatoro, meze: elektrolita kondensatoro, dekstra: superkondensatoro.
Komparo de malŝargoj de kondensatoro (1) kaj
baterio (2).
Superkondensatoroj 1,5 F por 2,5 V

Superkondensatoro (markonomoj Goldcaps, Supercaps, BoostCapsUltracaps) estas kondensatoro, kun pli granda energidenso ol ĉe kutimaj kondensatoroj. Ĝia pli granda kapacito baziĝas je granda elektroda surfaco kaj kaj likva elektrolito.

La superkondensatoro konsistas el du elektrodoj, kiuj surretas elektroliton kaj kolektas, altiras la jonojn okaze de tensio. Ĝi rezervas la energion ne kemie, sed elektrostatike.

La elekroda surfaco kun aktiva karbo povas atingi la surfacan grandon de 3.000 m2/g, dum karbon-aeroĝela (CRF) atingis eĉ pli grandan surfacon.

La energio-enteno de la kondensatoro kun kapacito donas jene:

,

kie estas la ŝarĝa tensio. Se la superkondensatoro fordonas energion , la fordona tempo estas kalkulebla jene:

,

estas la minimuma funkcia tensio. Se iu uzanto eluzas ĝin per konstanta povumo , oni povas kalkuli la funkcian tempon jene:

.

Grava specifa propreco de la superkondensatoroj estas la povuma denso (Vatto/kg).

La kapacito de merkatkutima superkondensatoro estas (2007) de 1 ĝis 50 Farado ĉe tensio de 2,3...2,75 Volto.

Ĝi povas servi kiel aldona energiodona ekipaĵo apud baterioj. La superkondensatoro tre rapide fordonas kaj akceptas energion.

La unuan superkondensatoron patentigis en 1957 General Electric (kun karbona elektrodo).

Novaj esploroj[redakti | redakti fonton]

La usona entrepreno EEstor Inc. (Austin/Teksaso) patentigis superkondensatoron kun 52 kWh je 152 kg.

Produktaj entreprenoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]