Superman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Superviro

Informoj pri publikado
Publikisto DC Comics
Unua apero Action Comics #1
(30-an de junio 1938)
Kreita de Jerry Siegel kaj Joe Shuster
Informoj pri okazintaĵo
Alter ego Kal-El, adoptita kiel
Clark Joseph Kent
Loko de origino Kriptono
Parencaj teamoj The Daily Planet
Justice League
Legion of Super-Heroes
Team Superman
Alinome Gangbuster, Nightwing, Jordan Elliot, Supernova, Superboy, Superman Prime
Kapabloj Superhuman strength, speed, stamina, durability, senses, intelligence, regeneration, and longevity; super breath, heat vision, x-ray vision and flight
Malamikoj Darkseid • Lex Luthor • General Zod • Brainiac • Doomsday • Metallo • Sinjoro Mxyzptlk • Livewire • Anti-Monitor • Atomic Skull • Bizarro • Bloodsport • Bruno Mannheim • Hank Henshaw • Eradicator • Faora • Intergang • Jax-Ur • Lobo • Manchester Black • Mongul • Morgan Edge • Parasite • Prankster • Professor Hamilton • Silver Banshee • Superboy-Prime • Titano • Ultra-Humanite • Ultraman • Atlas (DC Comics) • Composite Superman • Conduit • Imperiex • Kryptonite Man • Gog • Dabney Donovan • Luminus • Nuclear Man • Volcana • Terra-Man • Solomon Grundy • Ursa • Superman Revenge Squad • The Elite • Chemo
vdr

Superman (angle: Superviro) estas komiksa rolulo, kreita de Joe Shuster kaj Jerome Siegel. Li ofte estas nomita The Man of Steel (angle: la Ŝtala Viro) aŭ The Man of Tomorrow (angle: la Morgaŭa Viro) Li estas posedaĵo de DC Comics kaj estas la plej fama superheroo, kiu ekzistas.

Historio

Superman, kiu naskiĝis en la malproksima planedo Kriptono, nomiĝis « Kal-El », filo de la kriptona sciencisto Jor-El. Jor-El malkovris, ke Kriptono eksplodos, sed neniu kredis lin. Li konstruis raketon kaj lanĉis junan Kal-Elon en kosmon. La raketo surteriĝis proksime de Smallville en Kansaso, kaj ĝin malkovris Jonathan kaj Martha Kent. La paro Kent adoptis la bebon, kaj nomis lin « Clark ». Baldaŭ, Clark malkovris, ke li havas super-povojn. Li havis la povojn de flugo, okulo-laseroj, super-rapideco, frosto-spiro, super-forteco, super-aŭdokapablo,super-vidado, ktp. Kaj, li malkovris, ke mineralo « kriptonito », fragmentoj de lia estinta planedo, kapablis mortigi lin. Clark Kent kreskis, kaj translokiĝis al la urbego de Metropolis, en kiu li iĝis ĵurnalisto por la ĵurnalo Daily Planet (Taga Planedo) kaj kreis la identon de Superman.

Kiel Superman, li batalis ambaŭ regulajn krimulojn kaj superkanajlojn, kiel Metallo, ciborgo enhavanta pecon de kriptonito; Bizarro, neperfekta klonulo de Superman; Kriptona krimulo Generalo Zod; kaj la kvina-dimensia petolemulo S-ro Mxyzptlk. Lia plej granda malamiko estis la obseda malbona bilionulo Lex Luthor. Clark/Superman amikiĝis ankaŭ kun ĵurnalistino Lois Lane, lia estonta edzino, kun fotisto Jimmy Olsen, kaj kun multaj aliaj.

Ora Epoko (1938–ĉ. 1955)

Superman unue aperis en Action Comics #1 eldonita dum 1938. Je tiu tempo, li nur havis la super-povojn de super-forteco, super-rapido, kaj nevundebleco, sed li ankoraū ne povis flugi. Liaj povoj estis grandigitaj en sekvontaj rakontoj. De la komenco, ĉeestas amo-triangulo de ĵurnalistino Lois Lane kaj liaj du identoj: Superman kaj Clark Kent. Liaj fruaj malamikoj estis gangsteroj kaj aliaj normalaj krimuloj; pli malfrue, li batalis superkanajlojn inkluzive de la Ultra-Humanite kaj Lex Luthor.

Arĝenta Epoko (ĉ. 1955–1986)

Post-Kriza (1986–Nuntempo)

Eksteraj ligiloj