Supermarine Spitfire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Supermarine Spitfire
Tipo: Ĉasaviadilo
Fabrikanto: Supermarine
Unua flugo: 5-an de marto 1936
Enkonduko: 4-an de aŭgusto 1938
en Reĝa Aerarmeo
Uzanto: Reĝa Aerarmeo
Reĝa Mararmeo
Produktperiodo: 1938-1948
Produktkvanto: 20,351
vdr

La Supermarine Spitfire estas Brita piŝtmotora, ĉasaviadilo, uzata de la brita Reĝa Aerarmeo precipe dum la Dua Mondmilito.

La Spitfire estis dezajnita de ĉefinĝeniero de Supermarine, Reginald Joseph Mitchell (1895-1937) en 1936. La Reĝa Aerarmeo komencis operaciadon de Spitfire en aŭgusto 1938. kaj 19 eskadroj ekipis Spitfire dum la Batalo de Britio, 1940. Spitfire estis progresive ĝisdatigita, alprenante kanonojn anstataŭ maŝinpafiloj. La modifiĝinta versio por aviadilŝipa operaciado, Seafire ("marfajro"), portŝipa ĉasaviadilo. La Marko IX de 1944 flugis je 655 km hore, portis kanonojn kaj 5 maŝinpafilojn kaj ĝi havis vagkapablon de 700 km.

Dum la Dua Mondmilito, pli ol 20,000 Spitfire estis produktitaj, batalis en Eŭropo, Nord-Afriko kaj Pacifiko. La lasta Spitfire estis retirigita en 1954 el la Reĝa Aerarmeo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]