Supermax

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Supermax (Supermakso) estas mallongigo por Super Maximum Security prison (Supermaksimume Sekura prizono), prizontipo en Usono. La usona justica sistemo distingas inter Minimum-, Medium-, Close-, Maximum- kaj Supermaximum Security Prisons. Ĉe la lasta temas pri alte sekura gardado de krimeguloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La penso pri supermaksaj prizonoj aperis, post kiam en 1983 en la maksimume sekura ejo de la ŝtata prizono de Illinois (Marion), du prizonobservistoj estis murdita - sendepende unu de la alia - fare de ensidantoj. La unua prizono, konstruita laŭ la novaj supermaksaj antaŭskriboj estis la ADMAX Florence (Koloradio). Tiutempe ĝi estis la plej sekura en la mondo. Oni enloĝigis tie Zacarias Moussaoui-n en 2006.

Standardo[redakti | redakti fonton]

  • tuta izolado en apartaj ĉeloj
  • ĉiu ensidanto restas 22-23 horojn ĉiutage en la ĉelo
  • ĉeloj grandas 3,5x2 m kaj havas specifan sonprotektan pordon
  • fenestroj estas malgrandaj kaj oni povas rigardi tra ili nur la ĉielon
  • la ensidantoj estas observitaj per videoo dum 24 horoj eĉ dum duŝado, promenado
  • la pordoj estas teledirektitaj, la bariloj elektrizitaj

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Usono[redakti | redakti fonton]

Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]