Supervivo de la plej taŭgaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Supervivo de la plej taŭgaj (angle: survival of the fittest) estas termino origine elpensita de Herbert Spencer en la libro Social Statics (Sociaj statikoj) el 1851. Spencer tezis ke, kiam la registaro ne intervenus, la plej lertaj (riĉaj) homoj finfine postrestus kaj ekestus supercivilizacio el kiu la pli malfortuloj estus eliminitaj.

La termino estas iom pli poste uzita de Charles Darwin en la libro The Origin of Species (La origino de la specioj) el 1859, en kiu li esplikis siajn ideojn pri evoluismo .