Supkulero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Supo-kulero)
Supkulero

Supkulero estas manĝilo en formo de kulero, kiu enspacas ĝis 15 mililitroj da likvaĵo.

La supkuleron oni kutime uzas por manĝi supojn, kaĉojn kaj aliajn kuiraĵojn.

La esprimon "supkulero" oni uzas ankaŭ kiel mezuro de volumeno en medicino kaj kulinario.

Nuntempa difino de unu supkulero estas 15 ml.

En Aŭstralio 1 supkulero = 20 ml. En Usono ekzistas ankaŭ difino: 1 supkulero = ½ de usona likva unco, kiu egalas al ĉ. 14.787 ml.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]