Supraĵa anatomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Surfacaj projekcioj de la ĉefaj organoj de la torso, uzante la vertebraron kaj la rip-aron kiel ĉefa referencpunktoj de la supraĵa anatomio.

Anatomio de surfaco (nomita ankaŭ supraĵa anatomiolaŭvida anatomio) estas la studo de la eksteraj trajtoj aŭ surfaco de la korpo rilata al la anatomiaj elstaraĵoj de la korpo kun la projekcio de la organoj kaj elementoj enhavataj en la korpo mem.[1] Temas pri anatomiaj trajtoj studeblaj per rigardo, sen neceso de dissekco.

Studo de la Universitato de Toronto trovis, ke la idealaj vizaĝaj proporcioj de Jessica Alba [2][3] estas proksimaj al la averaĝo de ĉiuj inaj profiloj.[4]

Tiele, ĝi estas branĉo de la makroskopia anatomio, kun la endoskopia kaj radiologia anatomioj.[5] La supraĵa anatomio estas priskriba scienco. Partikulare, en la okazo de la supraĵa anatomio de la homa korpo, temas pri la formo, proporcioj kaj referencpunktoj de la surfaco kiu korespondas al pli profundaj strukturoj kaŝitaj for el la vidatingo, ĉu senmove ĉu dummove.

Krome, la scienco pri la supraĵa anatomio inkludas la teoriojn kaj sistemojn de la proporcioj de la korpo kaj artaj kanonoj tiurilate. La studo de la supraĵa anatomio estas la bazo por reprezenti la homan korpon en la klasika arto.

Kelkaj falsaj sciencoj kiaj la fiziognomio, la frenologio kaj la kiromancio baziĝas sur la supraĵa anatomio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Seeley (2003) ĉap. 1 p.2
  2. (2010) “New "Golden" Ratios for Facial Beauty”, Vision Research 50 (2), p. 149–54. doi:10.1016/j.visres.2009.11.003. 
  3. (2013) “The golden ratio in facial symmetry”, Rhinology 51 (1), p. 18–21. doi:10.4193/Rhino12.111. 
  4. Fiona Macrae. "Skin deep: Beautiful faces have Miss Average proportions", 'Daily Mail', 27a de Decembro 2009. Kontrolita 2011-07-31.
  5. Standring (2008) Introduction, Anatomical nomenclature, p. 2

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Drake, Richard; Vogl, A. Wayne; Mitchell, Adam W. M. (2009). Gray's Anatomy for Students (2a eld.). Elsevier Health Sciences. pp. 157–164, 311–320, 538–547, 686–694, 882–892, 1097–1110, 1514–1524. ISBN 9781437720556. Alirita la 2an de Novembro 2018.
  • Seeley, Rod R.; Stephens, Trent D.; Tate, Philip (2002). Anatomy & physiology (6a eld.). McGraw & Hill. ISBN 978-0-07-235113-2.
  • Standring, Susan (2008) Gray's Anatomy: The Anatomical Basis of Clinical Practice, 39a Eldono. ISBN 978-0-443-07168-3. Fotoj de homa supraĵa anatomio ĉe pp. 947, 1406-1410 Bildoj 56.3, 110.12, 110.13, 110.15, 110.22

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]