Supra Baziliko de Sankta Francisko en Asizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Interno de la Supra Baziliko de Sankta Francisko el Asizo.

La Supra Baziliko de Sankta Francisko el Asizo estas la preĝejo konstruita sur tiu Malsupra, kun kiu formas la unikaĵon de la Baziliko de Sankta Francisko de Asizo, Italio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La baziliko estis iniciatita en 1228 de papo Gregorio la 9-a kaj finita en (1253) dum la papeco de Inocento la 4-a per la laboristaro de la plej alte taksitaj arkitektoj, decoraciistoj kaj pentristoj de la epoko. La loko de la konstruo estis nomata monteto de la infero (eble pro la fakto de la ekzekutoj) kie, laŭ rakontoj de kompanuloj de Francisko, la sanktulo deziris esti entombigita: ĝuste pro tiu esprimita deziro la montento de la infero fariĝis monteto de la paradizo. Bonfaranto de Asizo ĝin donacis al la papo por ke en ĝi oni leviĝu la du bazilikoj.

La supra baziliko, kiu gravis pro la disvastiĝo de la gotiko en Italio, estis elpensita por fariĝi loko de pilgrimoj kaj de popola devoteco. Alia celo estis ligita al la ĝenerala celaro de la Eklezio kaj papeco, kiuj jam vidis en la franciskanoj, post la komenca nefidemo, la aliancanojn por plisolidigi la ligojn kun la plej humilaj sociaj tavoloj kun la Eklezio. La papoj prodigis grandajn ekonomiajn rimedojn kaj persone okupiĝis pri la laboroj, tiom ke la baziliko fariĝis speco de papa apostolpalaca kapelo, kiu ne hazarde memorigas la Sainte-Chapelle de Parizo, kie ĉeestas du samdimensiaj preĝejoj surmetitaj.

La strukturo sufiĉe simpla en la unua projekto, baldaŭ estis modifita laŭ formoj pli majestaj inspiriĝantaj al la lombarda romanika arkitekturo, kun novaj gotikaj sugestioj ligitaj al la establoj starigitaj de la cistercia ordeno.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Ekstero[redakti | redakti fonton]

La ekstero, kie superregas la relativa romanika simpleco kun kelkaj gotikaj elementoj kiaj la pintarka portalo kaj apogarkoj, malsamas ol la interno, kie superregas la helbrila polikromio kaj la sveltaj gotikaj formoj. La navo dividita en kvar spanoj kun transepto kaj absido, estas ŝirmata per krucoripaj volboj. Strikta balkona koridoro kuras tutronde de la altaj muroj. La alta preĝejo ricevas lumon tra grandaj gotikaj fenestregoj kurantaj laŭlonge de la tuta alta nava kaj absida zono, al kiu aldoniĝas la lumo eniranta el la rozvitralo de la fasado.

Tiu lasta havas formon de pura simpleco, horizonte tridividita inter tri kornicoj kun konzoloj kaj kronata per triangula timpano. La portalo estas ĝemela kaj la rozvitralo duobla kaj dekoraciita per “comostilaj” marketraĵoj inter la reliefoj de la simboloj de la Evangeliistoj.

Maldekstre de la fasado oni vidas la plilongigon de la “loĝio de la Benoj”, projektita de arkitekto Valentino Martelli en 1607.

Interno[redakti | redakti fonton]

La interno estas karakterizita per unusola kvarspana navo, kun neregulaj trispana sacerdotejo kaj plurflanka absido. Subtenas la krucoripajn volbojn polistilaj pilastroj, starigitaj per kolonetoj sur kiuj apogiĝas la ripvolboj. Duonalte la muroj konkaviĝas lasante spacon por koridoro kiu trakuras la tutan navon kaj supreniras la zonon de la rozvitralo kaj transiras, tra la sacerdotejo, sub trilobaj arketoj. La spaco de la preĝejo estas vasta kaj svelta, kun eksterordinara kuniĝo inter la muraj strukturoj kaj la dekoracia alporto. La fenestregoj de la spanoj, la rozvitralo kaj la vitraĵoj de la transepto garantias fortan iluminadon, kvazaŭ en la norda gotiko, kiu kontrastas kun la duonlumo de la Malsupra Baziliko.

La ciklo de la freskoj[redakti | redakti fonton]

La internaj preĝejaj muroj estis komplete freskigitaj laŭ preciza ikonografia organika plano, ligita al la korespondo inter la ilustraĵoj de la Malnova kaj Nova Testamentoj kaj de la Agoj de la Apostoloj kun la ilustraĵoj de la Historioj de Sankta Francisko, tiel ke eblis kodigi la figuron laŭ la interpreto donita de sankta Bonaventura.

Sacerdotejo[redakti | redakti fonton]

Itallingva skemo de la freskoj de la sacerdotejo

Cimabue kaj lia ateliero[redakti | redakti fonton]

La krucigo de la maldekstra transepto.

La unuaj freskoj en la baziliko estis realigitaj de la plej estimata majstro tiam pentranta en Italio, Cimabue, kiu tie laboris eble ekde 1277 kun sia atelieranaro.

Temas pri scenoj kiuj estis la precipa monumento de la antaŭgiotta pentraĵaro en Italio, hodiaŭ malbone konserviĝintaj (kiuj tamen tiaj estis jam epoke de Vasari – 16-a jarcento). La scenoj legeblaj estas kadritaj per ringoj dekoraciitaj per geometriaj motivoj, anĝelaj kapetoj, grapoletoj kaj aliaj ornamaĵoj kaj homaj figuroj de altyaĝuloj. En la centra spano aperas la kvar Evangeliistoj, dum en aliaj spanoj videblas nur stelitaj ĉieloj. La “ilustraĵoj de Maria” ornamas la absidon.

La sceno plej interesa estas tiu de la Krucumo en la maldekstra transepto, kie la nombraj figuroj kun siaj korŝiraj gestoj igas kunverĝaj la liniojn de forto al Krucumito, ĉirkaŭ kiuj svarmas anĝeloj.[1] La scenoj kadriĝas en zonoj dekoraciitaj per geometriaj motivoj, grapoletoj, foliaro kaj, foje, anĝelaj kapetoj, infanetoj, maskegoj kaj altaĝuloj. Tiaj motivoj propragiĝas ankaŭ sur la ripvolboj kaj, ĝenerale, ili konserviĝas pli bone ol la precipaj scenoj. La centra spano estas dekoraciita per la volbo de la kvar evangeliistoj, dum la aliaj havas simplan stelitaj xilitoj.

En la mura ĉielo la scenoj sinsekvas, el la absido, kie ornamas la ilustraĵoj pri Maria:

  1. Anonco al Sankta Joakimo kaj lia ofero maldekstra lunego apud la fenestrego)
    • Madonointer du anĝeloj (galerio sub la maldekstra lunego, butiko de Cimabue)
  2. Naskiĝo kaj edziĝo de la Virgulino (dekstra lunego apud la vitraĵo)
    • Madono kun la Infano, leganta Virgulino, Sanktulo kiu skulptas lignaĵon (galerio sub la dekstra lunego, butiko de Cimabue)
  3. Forpaso de la Virgulino
  4. Dormitio Virginis
  5. Du klipeoj kun porsanktulaj bustoj ĉe la flankoj de la papa katedro centre de la absido, jam identigitaj kun la papoj Gregorio la 9-a (butiko de Cimabue) kaj Inocento la 4-a (butiko de Cimabue)
  6. Ĉielenpreno de Maria, de Cimabue.

En la maldekstra transepto troviĝas la unua de la grandaj Krucumoj kaj la Ilustraĵoj pri la Apokalipso de Johano:

  1. Krucumo de la maldekstra transepto
  2. Kristo en gloro (lunego)
  3. Vizio pri la trono kaj la libro de la sep sigeloj
  4. Vizio pri la anĝeloj de la kvar anguloj de la tero
  5. Apokalipsa Kristo
  6. Kapitulaco de Babilono
  7. Sankta Johano kaj la anĝelo
  8. Mikaelo kaj la drako (lunego)
  9. Plenfiguraj anĝeloj (ĉe la flankoj de la kvarforo de la lunego ĉekape de la transepto, tre damaĝitaj.

En la dekstra transepto alia Krucumo kaj la ilustraĵoj de la sanktuloj Petro kaj Paŭlo:

  1. Krucumo de la dekstra transepto
  2. Transfiguriĝo (atribuata al la Transalpa Majstro)
  3. Sankta Petro sanigas kriptulon
  4. Sankta Petro sanigas malsanulojn kaj liberigas demonhavantojn
  5. Sankta Luko surgenuita antaŭ trono (atribuata al la Transalpa Majstro)
  6. Falo de Simono Mago
  7. Krucumo de Santa Petro
  8. Senkapigo de sankta Paŭlo
  9. Plenfiguraj anĝeloj (ĉeflanke de kvarforo de la lunego ĉekape de la transepto.

La scenoj estas dividitaj per strioj kun vegetalaj elementoj en kiuj estas enkadritaj bustoj de anĝeloj; la bazo de la tuta transepto, kie ne koverta de la ĥorejo, montras zonon kun rondaĵoj kaj aliajn geometriajn motivojn, kiuj simulas teksan tapeton.

La sceno plej interesa estas tiu de la Krucumo en la maldekstra transepto, kie nombraj figuroj kun siaj korŝiraj gestoj igas konverĝaj la liniojn de forto en la direkto de la Krucifikso, ĉirkaŭ kiu svarmas sinsekvo de anĝeloj. La drameco de la preskaŭ kortuŝa reprezentado estas konsiderata la alvenpunkton de la franciskana medita rezonado pri la Kruco pri la temo de la Kruco dramatike aspektigata.

La transalpa majstro kaj la roma sekvulo[redakti | redakti fonton]

Pli aŭ malpli samtempe kun Cimabue laboris ĉekape de la norda transepto majstro pli evidente gotika. Eble franca aŭ angla, pro tiu difinita Transalpa Majstro. Liaj pentraĵoj estas koncentrita en zonetoj de la muro flanke de la fenestro kaj konsistas el du profetoj Jesaja kaj Davido, en la du lunegoj kun la Transfiguriĝo kaj Sankta Luko surgenuita antaŭ trono, en la maldekstra loĝieto kun bustoj de anĝeloj en klipeoj kaj grandaj figuroj de profetoj kaj anĝeloj plenfiguraj malantaŭ kolonetoj, kaj aliaĵoj.

La apartaĵoj de tiuj freskoj konsistas el la gusto eminente gotika, en epoko en kiu en Italio apenaŭ ekaperis gotikaj signoj en arkitekturo. La ekscesa gotika profilo de la pintoj desegnitaj super la arketoj de la triloboj de la loĝieto estas el si mem evidenta adhero al la gotika kulturo, same kiel la linieco de la figuroj, la volumoj finiĝantaj en pletigitaj planoj, la brila kolorio (kun superrego e la intensaj ruĝoj kaj lazuroj). Malsama el la bizanca-klasikiĝanta gusto estas krome la konstanta diferenciĝo de la fiziognomiko de la personoj, aŭ la dialogo kiu la pentrarto starigas kun la realaj arkitektecaj elementoj.

Cimabue mem akceptis konscie elementojn de tiu nova pentrarto kaj ilin efektivigis precipe en la motivoj de la dekoraciaj zonoj kun certa dezegna eleganto.

Navo[redakti | redakti fonton]

Itallingva skemo de freskoj en la navo kaj volboj de la Supra Baziliko.

La ikonografia programo de la precipa navo estis formulita de Matteo d'Acquasparta, generalo de la franciskana ordeno en la jaroj 1287 kaj 1289: la ilustraĵoj de la Malnova kaj Nova Testamentoj estis dispoziciitaj en alta zono, apude de la fenestroj, dum la malalta zono, pli libera kaj pli proksima al la fidelularo, devis liveri spacon al la grandaj ilustraĵoj pri Sankta Francisko.

La scenaj sinsekvoj legiĝas, en la sama muro, antaŭe de dekstra flanko kaj poste de la maldekstra. La pli alta scenaro montras la ilustraĵojn de la du bibliaj Testamentoj, du scenoj por spano; multaj scenoj estas difektitaj, ankaŭ pro la tertremo de 1997.

En la dekstra muro ornamas:

  1. Disigo de la lumo el la mallumo, de (Jacopo Torriti)
  2. Kreiĝo de Adamo tre damaĝata; de Jacopo Torriti)
  3. Kreiĝo de Eva, de la (Majstro de la Kulturo)
  4. Prapeko, tre damaĝata; de Jacopo Turriti
  5. Forigo de la Paradizo (Majstro roma)
  6. Luneto nelegebla, eble Laboro de la pragepatroj
  7. Luneto nelegebla, eble la Ofero de Kaino kaj Habelo
  8. Mortigo de Habelo nur fragmentoj, de la Majstro de Isaako)

Scenoj en la interna zono:

  1. Konstruo de la arkeo (Jacopo Torriti)
  2. Tutmonda diluvo (nur fragmente, atribuata al Jacopo Torriti)
  3. Ofero de Isaako (Jacopo Torriti)
  4. Abrahamo vizitata de la anĝeloj (restas nur la anĝeloj, verko de Jacopo Torriti)
  5. Beno de Isaako al Jakobo, de (Majstro de Isacco)
  6. Esav retropuŝita de Isaako (Majstro de Isaako)
  7. Jozefo mallevita en la puton (damaĝata, atribuita al Majstro de Isaako)
  8. Malkovro de la pokalo en la sako de Benjamen (damaĝata, Majstro de la de Isaako)

Sur la maldekstra muro, en la pli alta zono:

  1. Anunciacio (tre damaĝata, de Jacopo Torriti)
  2. Vizito de Maria (Jacopo Torriti)
  3. Naskiĝo de Jesuo (Majstro de la Kulturo)
  4. Adorado de la Magoj (nur fragmentoj, (Majstro de la Kulturo)
  5. Prezentado al la Templo
  6. Fuĝo al Egiptio (preskaŭ perdita)
  7. Disputo de Jesuo kun la doktoroj, eble de la juna Giotto
  8. Bapto de Kristo (juna Giotto aŭ Pietro Cavallini]]).

En la suba zono:

  1. Edziĝo en Kana Galilea (Jakopo Torriti)
  2. Resurektigo de Lazaro (Jacopo Torriti)
  3. Kapto de Kristo (Majstro de la Kapto)
  4. Kristo priridata, difektita, eble de roma majstro
  5. Kristo ascendanta al la Kalvario
  6. Krucumo de Jesuo
  7. Dekrucigo (juna Giotto)
  8. Resurekto (juna Giotto)

Sur la kontraŭfasado fine:

  1. Pentekosto (juna Giotto)
  2. Sankta Petro (juna Giotto)
  3. Sankta Paŭlo (juna Giotto)
  4. Madono kun la Ridanta Infano (juna Giotto)
Jacopo Torriti, Konstruo de la Arkeo.

Post la kompletigo de la transepto oni komencis pentri la navon per la ilustraĵoj pri la Nova Testamento kiuj videblas en la zono pli alta apud la fenestroj, nome la lunegoj. La plej alta zono de la norda flanko komenciĝas per la ilustraĵoj pri la kreo, ekde la kreio de la mondo ĝis la mortigo de Habelo. Per la ilustraĵoj pri Noa komenciĝas la ciklo de la nova homaro, akompanata de la epizodoj ligitaj al la patriarkoj Abrahamo, Jakobo kaj Jozefo.

Por tiu enterpreno estis ŝarĝitaj romaj pentristoj inter kiuj elstaris Jacopo Torriti, aktiva ene de lasta kvaro de la 3-a jarcento, kaj Filippo Rusuti. Turriti, helpita, dekoraciis la altan parton de la spano (tiu plie proksima al la altaro) kaj la volbon de la dua, post kio li estis revokita al Romo por estri aliajn papajn konstruejojn.

La roma stilo montras heredaĵon pli inklinan al klasikuloj kaj al prakristanuloj, kun solanaj figuroj, pompeca kaj tre rafinita. En la volbo de la propetantoj, Torriti enŝovis la tradician motivon de anĝeloj subtenantaj klipeojn kiuj entenas figurojn de la Virgulino, de la Elaĉetinto kaj de sankta Francisko.

Malnova kaj Nova Testamentoj[redakti | redakti fonton]

La novtestamentaj ilustraĵaj freskoj de la suda flanko, sur la alta zono, prezentas la Vivon de Kristo (ekde la anunciacio ĝis la edziĝo de Kana Galilea dum, sur kontraŭfasado brilas la Ĉieliro kaj Pentekosto. Ĉiam sur kontraŭfasado okupas spacon la medaljonoj kun la Madono kun la Ridanta Infano kaj anĝeloj, kaj plue, en la alta zono, Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, ĉiuj atribuataj al la juna Giotto (aŭ ĉiukaze, al la responsulo pri la franciskanaj ilustraĵoj ) en epoko tute proksima al la dekoracio de la malalta zono per la eventoj de la vivo de Sankta Francisko. La kvara spano (grave damaĝita de la tertremo de 1997) montras la volbon de la Doktoroj de la Eklezio, unuopa sidanta kun apude skribisto: Sankta Hieronimo, Sankta Aŭgusteno, papo Gregorio la 1-a kaj Sankta Ambrozio de Milano.

La pentraj ilustraĵoj pri Sankta Francisko[redakti | redakti fonton]

La grandaj scenoj de la Historioj de Sankta Francisko plenigas la tutan centran navan zonon. Pro tio, kaj pro aliaj motivoj tiom elstariĝis la Baziliko ke la papo Nikolao la 4-a. unua franciskana papo kiu prodiĝis monon por la baziliko, per buleo de 1288 dekretis ke la baziliko estu konstituita papa kapelo, kaj, krome, ke ĉiuj oferoj donacitaj al la baziliko estu elspezitaj por la bazilika establo.

Listo de la prifranciskaj scenoj[redakti | redakti fonton]
Omaĝo de la simpleca homo.
La Kripo de Greccio

La unuaj sep epizodoj prezentas la itineron de la konvertiĝo de la sanktulo ĝis la aprobo de la franciskana regulo. La centra grupo, konsiderata evidente la precipa, pentre priskribas la tutan disvolviĝon de la Ordeno de Sankta Francisko, ĝis lia morto. La lastaj sep estas la funebroj kaj la kanonizo de la sanktulo, inkluzive de la postmortaj mirakloj. En la unua grupo Francisko estas sen la Ordeno, en la dua li estas kun la Ordeno, en la tria estas la Ordeno kiu daŭrigas la atingojn de Francisko.

  1. Omaĝo de la simpleca homo (Legendo majora, I,1) – Ne de Giotto [3]
  2. Francisko donacas la mantelon al malriĉulo (Legendo majora, I,2). (La koloro blanka de la ĉevalo kaj de la kolonoj fariĝis nigra pro la oksidado kaŭzita de la humido)
  3. Sonĝo pri la armiloj (Legendo majora, I,3)
  4. Preĝo en Sankta Damiano (Legendo majora, II,1)
  5. Francisko rezignas pri la teraj bonaĵoj (Legendo majora, II,1). La personoj estas dividitaj en du grupoj tre difinitaj, reprezentantaj la pasinton kaj la estonton de Francisko: la junulo estas pentrita kun la manoj levitaj al la mano de Dio kiu aperas en alto
  6. Sonĝo de Inocento la 3-a (Legendo majora, III,10). Dum la sonĝo la papo vidas la humilan Franciskon kiu subtenas la bazilikon de Laterano
  7. Inocento la 3-a konfirmas la franciskanan regulon (Legendo majora, III,10)
  8. Apero de Francisko sur fajra ĉaro (Legendo majora, IV,4)
  9. Vizio pri la tronoj (Legendo majora, VI,6)
  10. Forigo de la diabloj el Areco (Legendo majora, VI,9)
  11. Francisko antaŭ la Sultano (Legendo majora, IX,8). Francisko estas submetita al la pruvo de la fajro. Antaŭ li la altvaloraj juveloj donacitaj al li far la sultano, kiujn, tamen, la fratulo rifuzas
  12. Francisko ekstazas (Legendo majora, X,4)
  13. Kripo de Greccio (Legendo majora, X,7). Tiu kripo reproduktas medion de la Malsupra Baziliko en Asizo spite de ĝia origino en Greccio
  14. Prediko al la birdoj (Legendo majora, XII,3)
  15. Morto de la kavaliro de Celano (Legendo majora, XI,4)
  16. [[Prediko antaŭ papo Honorio la 3-a (Legendo majora, XII,7)
  17. Sankta Francisko aperas dum la kapitolo de Arles (Legendo majora, IV,10)
  18. Francisko ricevas la stigmatojn (Legendo majora, XIII,3)
  19. Forpaso de Sankta Francisko (Legendo majora, XIV,6)
  20. Vizioj de frato Aŭgusteno kaj de la episkopo de Asizo (Legendo majora, XIV,6)
  21. Girolamo ekzamenas la stigmatojn (Legendo majora, XV,4)
  22. Saluto de Klara kaj de ties kompanulinoj al Francisko (Legendo majora, XV,5)
  23. Sanktproklamo de Sankta Francisko (julio 1228, papa buleo Mira circa nos)
  24. [[Francisko aperas al papo Gregorio la 9-a (Legendo majora, Mir. II,1)
  25. Saniĝo de la viro de Ilerda (Legendo majora, Mir. I,5) – Eble ne de Giotto, sed de la Majstro de Sankta Cecilia
  26. Konfeso de resurektigita virino (Legendo majora]], Mir. II,1) – Eble ne de Giotto, se de la Majstro de Sankta Cecilia.

Vitraĵoj[redakti | redakti fonton]

Majstro de sankta Francisko, “sankta Antonio predikas en la Kapitolo de Arles kiam aperas sankta Francisko”.

La malmultaj vitraĵoj restantaj el antaŭaj preĝejoj atestas ke grisajle pentritaj vitraĵoj ekzistis en Italio jam ekde du jarcentoj. Tiuj de la Baziliko de Sankta Francisko konfirmas la praktikon de tiu arto.[2].

La vitraĵo de la kvartrua fenestro en la maldekstra transepto datiĝas ĉe la fino de la tria jarcento (ilutraĵoj el la Genezo, kaj sanktulinoj). La tri biforoj malantaŭ la altaro montras, de maldekstre, la “Konkordancojn inter la Malnova kaj Nova Testamentoj”, la Vivon de Jesuo, kaj la ilustraĵojn de la “Pasiono”, ĉiuj de la tieldirita Majstro de Sankta Francisko kaj dateblaj ĉe la fino de la tria jarcento. La vitraĵo de la kvartrua fenestro de la dekstra transekto montras la “Aperojn de Anĝeloj kaj de Kristo”, atribuatajn al la sama nekonata Majstro de Sankta Francisko aŭ al ties kunlaborantoj.

En la dekstra nava muro oni renkontas sanktan Franciskon, sanktan Antonion kaj ilustraĵojn pri ilia vivo sur kartonoj eble de la nekonata Majstro de Sankta Francisko aŭ eble de roma majstro. Sekvas, en la dua parto la apostoloj Bartolomeo kaj Mateo kaj ilustraĵoj pri ilia vivo” de la nekonata “Majstro de sankta Francisko”, en la tria estas pentritaj Sanktaj Johano kaj Tomaso, kaj en la kvara aliaj figuroj de apostoloj, ĉiuj atribuataj al francaj vetristoj

Maldekstre, male, oni renkontas: la Elaĉetinton, la Virgulinon kaj la gloradon de sankta Francisko, profetojn kaj sanktulojn (atribuatajn al la Majstro de sankta Francisko).

Alia preĝeja ilaro[redakti | redakti fonton]

Katedro kaj ĥorejo.

La katedro kun “comastilaj” dekoracioj estis realigita en la 13-a jarcento kunmuntante jam uzatajn diversajn elemenojn. La ĉefaltaro, konsekrita de papo Inocento la 4-a, prezentiĝas kun spegulaĵoj marmoraj kaj “comastilaj” dekoracioj

La ligna ĥorejo de la sacerdotejo estas gotika-renesanca verko, entajla kaj intarsia, realigita de Domenico Indivini en la jaroj 1491-1501, helpata de lia frato Nikolao kaj de la fratoj Acciccaferro]] kaj de Johano el Perjakopo. Ĝi estas formita per 102 sidfakoj en kiuj brilas artaj intarsiitaj bustoj per gravaj personoj de la franciskana ordeno inkluzive de papo Siksto la 4-a.

Maldekstre de la enira portalo, sanktakvujo reiras al la fino de de 3-a jarcento. Apude de la lasta pilastro, maldekstre, estas la marmora pupitro subtenata de spiraltorditaj kolonetoj kaj figuraj de sanktuloj ene de tabernaklaj niĉoj.[3]

Tubprovizita orgeno[redakti | redakti fonton]

En la baziliko oni instalis tubprovizitan orgenon '[4], konstruitan en 1982. Ĝi havas tri klavintrumenojn, ĉiu de 61 klavoj, kaj klavarpedalon de 32: kun elektra sontransmisio. La tuboj estas lokigitaj malantaŭ la ĥorejaj sidfakoj dum la konzolo kuŝas en la transepto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Inter la pentraĵoj de la Cimabuea ciklo troviĝas freskoj kun gotikaj aspektoj admirataj de la majstro, sed ne liaj aŭ de lia butiko. Eble ĉe li aŭ samtempe kun li laboris norda eksterulo, kies nomon ankoraŭ oni ne malkovris.
  2. [1] Slipo pri la vitraĵo en Asizo.
  3. El tiu pupitro predikos Sankta Bernardino el Sieno kaj Sankta Johano el Kapestrano.
  4. [2]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bruno Zanardi, Giotto e Pietro Cavallini. La questione di Assisi e il cantiere medievale della pittura a fresco, Skira, Collana Arte Antica - Biblioteca d'Arte, 2002, ISBN 8884910560.
  • Pierluigi De Vecchi ed Elda Cerchiari, I tempi dell'arte, volume 1, Bompiani, Milano 1999.
  • Eugenio Battisti, Cimabue, Milano, Istituto Editoriale Italiano, 1963.
  • Enio Sindona, Cimabue e il momento figurativo pregiottesco, Rizzoli Editore, Milano, 1975. sen ISBN
  • AA.VV., Umbria ("Guida rossa"), Touring Club editore, Milano 1999. ISBN 88-365-1337-9

.Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  • KOMUNA:

[4]

  • Cathopedia: [5]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [6] Vitraĵoj de la baziliko de Sankta Francusko en Asizo.]