Supra Rioĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En ruĝa koloro, Supra Rioĥo.
La Rioja Alta ĉe San Vicente de la Sonsierra.

Supra Rioĥo estas la plej okcidenta komarkaro de la regiono Rioĥo (Hispanio).

Ĝi estas formata de la municipoj kiuj estas ĉe la fluejoj de la riveroj Tirón, Oja kaj Najerilla, tio estas, la komarkoj de Haro, Santo Domingo de la Calzada, Ezcaray, Nájera kaj Anguiano. Tiuj teritorioj limas norde kun la dekstra bordo de la rivero Ebro (escepte la municipoj Ábalos, Briñas kaj San Vicente de la Sonsierra, kiuj estas sur la maldekstra bordo), oriente kun la Sierra de Moncalvillo kaj Sierra de Camero Nuevo, sude kun la Sierra de Castejón kaj la montaro Picos de Urbión kie ekas la provinco Sorio kaj okcidente kun la provinco Burgoso.

Komarkoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]