Supra kastelo (Kranichfeld)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Supra kastelo de Kranichfeld

La Supra kastelo de Kranihchfeld (germane: Oberschloß) etendiĝas sur kalkŝtona roko super la urbeto Kranichfeld, Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 12-a jarcento konstruitis la t.n. Supra kastelo far la sinjoroj de Kranichfeld, kies blazono de gruo bone videblas ĉe la sudokcidenta orielo. Sub la regado de la voktoj de Reuß (Plauen) iĝis pligrandiĝo. En la 17-a jarcento uzis tiun ĉi domon la dinastianoj de Schwarzburg-Rudolstadt. Ekzemplo estu la dukino Anna Sophia von Anhalt, ege klerita persono, kiu engaĝiĝis disde la kastelo kulture per la fondo de la societo "Tugendliche Gesellschaft". En 1615 la Supra kastelo venis sub la posedon de Saksio-Vajmaro, en 1683 de la duklando Sachsen-Gotha kaj finfine en 1826 de Saksio-Meiningen. Post 1898 posedantoj estis privatuloj diversaj. En 1934 la tuta komplekso detruitis incendie. La naziisma societo "Gesellschaft zur Förderung und Pflege deutscher Kulturdenkmale", kiun estis fondinta Heinrich Himmler mem, akiris la ruinon kaj intencis fari de ĝi akademion por estontaj gvidantoj de Schutzstaffel/SS. Punlaboristoj de la koncentrejo Buchenwald devis laboregi tiucelen. Ekde 1994 la kastelo apartenas al la Fondaĵo Turingiaj Kasteloj kaj Ĝardenoj. En ĝi troviĝas ta ekspozicio pri la restaŭradlaboroj kaj la historio de la kastelo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tra la antaŭa kastelo kun la iamaj ekonomiaj ejoj oni atingas la ĉefan kastelon. Ekde la 14-a jarcento la ĉefa parto pligrandiĝis. La loĝejoj kaj la ekonomiaj ejoj de la nove estiĝinta antaŭa burgo ŝirmitis fare de ringa muro kaj plua foso. La ĉefa burgo havas do du partojn. La antaŭa parto prezentighas kun porta kaj loĝeja konstruaĵaro, en kiuj troviĝas la t.n. reprezenta ‘’Palas’’, la eksa kapelo kaj la Dika turo (12-a jarcento; 27 metrojn alta kun muroj pli ol 3 metrojn dikaj; diametro: 13,55 metroj). Verŝajne la turo iam havis spajron. Post 2010 ĝi ricevis belvidejon, de kiu oni povis rigardi grandan parton de la Ilm-valo. La malantaŭo estas, ekde la fajrego de 1934, ruina. Tra la porta konstruaĵo, konstruite en la frua 20-a jarcento fare de la arkitekto Bobo Ebhardt (1865-1945) oni eniras la korton kastelan. La plej fruaj partoj de la iama loĝeja sekcio en la antaŭa kastelero datumas de la 12-a jarcento. Tiam estiĝis ankaŭ la restoj de la romanika kapelo. Kvar kolonoj el la kapelo estis intertempe sur Vartburgo – kaj revenis post renovigo tien ĉi. En la 16-a jarcento estis alikonstruadoj: tiam estiĝis la sudaj gabloj kaj la fenestrotruoj. Orielo de la sudorienta angulo havas obscenetan figuron nomita “Pugolekulo”. De la ruina parto oni havis iam belvidon en la valon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: ’’Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen’’, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, p. 729-730, ISBN 3422030506

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]