Supramoravia valego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Supramoravia valego
ĉeĥe: Hornomoravský úval
valego
Plané loučky
Oficiala nomo: Supramoravia valego
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Historia regiono Moravio
Parto de Okcidentaj malaltaĵoj
Najbaras kun
Riveroj Moravo, Oskava, Bečva, Haná
Supermara alteco 345 m s. m.
Areo 1 315 km² (131 500 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Supramoravia valego estas markita verde per numero 75
Supramoravia valego estas markita verde per numero 75
Supramoravia valego estas markita verde per numero 75
Vikimedia Komunejo: Hornomoravský úval
Portalo pri Geografio

Supramoravia valego (ĉeĥe Hornomoravský úval) estas geomorfologia tutaĵo en Moravio en geomorfologia regiono de Okcidentaj Eksterkarpataj malaltaĵoj. La plej alta punkto estas Jelení vrch 345 m s. m.

La valego estas kreata de malaltaĵo, plenigita de pliocenaj sedimentoj kaj kvaternaraj aluvioj de riveroj. Akso de la valego estas rivero Moravo (en la norda parto ankaŭ rivero Oskava), la plej grandaj alfluantoj estas ĉi tie riveroj Bečva kaj Haná.

La valego tiriĝas de Libina norde ĝis Otrokovice sude, kie ĝi estas tra Napajedla pordego trakunigita kun valego Malsupramoravia. Iam oni malĝuste indikas, ke ĝi komenciĝas norde nur ĉe Bludov, kio estas eraro, kalkulanta kun Mohelnica sulko kiel kun subtutaĵo de Supramoravia valego. Fakte tiuj ĉi ambaŭ malaltaĵoj estas el geomorfolgia vidpnkto egalrajtaj tutaĵoj.

Panoramo de Supramoravia valego el Křížový vrch
Panoramo de Supramoravia valego el Křížový vrch