Supratmosfera Esplorsatelito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Supratmosfera Esplorsatelito.

La Supratmosfera Esplorsatelito, en angla Upper Atmosphere Research Satellite (UARS), estis orbita observatorio funkciigita de NASA kies misio estis studi la Atmosferon de la Tero, pli precize pri la protekta ozontavolo. La 5,900-kilogrampeza satelito estis deplojita el la Kosmopramo Discovery dum la misio STS-48 en 15a de Septembro 1991. Ĝi eniris en la orbiton de la Tero je funkciebla altitudo de 600 kilometroj, kun orbita klino de 57 gradoj.

La origina misidaŭro estis planita nur por tri jaroj, sed ĝi estis etendita kelkajn fojojn. Kiam la misio finfine finiĝis en Junio 2005 pro financa elĉerpo, 14 jarojn post la lanĉo de la satelito, ses el ĝiaj dek instrumentoj estis ankoraŭ funkciantaj.[1] Fina orbit-malpeziga bruligado estis okazigita komence de Decembro 2005 por prepari la sateliton por ĝia deorbitigo. La 26an de Oktobro 2010, la Internacia Kosmostacio devis plenumi rub-evitan manovron reage al kunvenado kun UARS.[2]

La dekomisiita satelito revenis al la tera atmosfero la 24an de Septembro 2011. Konsiderinda atento de amaskomunikiloj interesiĝis pri la reveno sur la tera surfaco, ĉefe pro la antaŭvidoj fare de la NASA pri eblo, ke grandaj partoj de la satelito povus atingi la grundon, eventuale endangerigante loĝatajn areojn. Tamen, la satelito finfine falegis sur neloĝata areo en la Pacifika Oceano.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. W. Henry Lambright, 2005. NASA and the Environment: The Case of Ozone Depletion, "The UARS controversy" p 43f.
  2. "Orbital Debris Quarterly News" (PDF). 15 (3). NASA Orbital Debris Program Office. Julio 2011: 2. Arkivita el la originalo (PDF) la 20an de Oktobro, 2011. Alirita la 14an de Januaro 2022.
  3. "Final Update: NASA's UARS Re-enters Earth's Atmosphere". Arkivigite je 2020-02-25 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 14an de Januaro 2022.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]