Nodo (astronomio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Suprenira nodo)
Ĉi tiu artikolo temas pri punkto en astronomio. Por interplektaĵo de fadeno rigardu la paĝon Nodo (kunigo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Nodo.
Skemo de la parametroj de orbito

En astronomio, nodo de orbito estas ĉiu el la du punktoj kie ĝi intersekcas antaŭfiksitan konvencian ebenon. Orbitoj, kiuj plene apartenas al la antaŭfiksita ebeno, ne posedas nodojn.

Unuopaj kazoj[redakti | redakti fonton]

Kiam temas pri ĉirkaŭteraj orbitoj, la antaŭfiksitan ebenon kutime konsistigas la ekvatora plano de la Tero.

Kiam temas pri ĉirkaŭsunaj orbitoj, la kutima konvencia ebeno estas la ekliptiko (kaj la orbito de la Tero, kies tuto situas en la ekliptika ebeno, ne posedas ajnan nodon).

Kiam temas pri orbitoj ekster la sunsistemo, oni kutime difinas nodojn rilatajn al tiu ebeno, kiu ortas la linion inter la observanto kaj la ĉefstelo de la koncernata stelsistemo.

Noda linio[redakti | redakti fonton]

La noda linio de orbito estas tiu linio, kiu kunligas ties du nodojn. Temas, alivorte, pri la nura linio kiu apartenas kaj al la orbita ebeno, kaj al la antaŭfiksita konvencia ebeno.

Suprenira kaj malsuprenira nodo[redakti | redakti fonton]

Oni kutimas ne nur difini konvencian ebenon (ekzemple la ekliptiko), sed ankaŭ ties pozitivan kaj negativan flankon; kutime, la norda flanko de la ebeno estas pozitiva, kaj la suda flanko estas negativa.

Tial eblas distingi suprenira nodo, ĉe kiu la orbitanta korpo trairas la konvencian ebenon en la nordan direkton, kaj malsuprenira nodo, ĉe kiu okazas la malo.

Kiam temas pri objektoj ekster la sunsistemo, la suprenira nodo estas tiu, ĉe kiu la orbitanta korpo estas moviĝanta for de la observanto; la malsuprenira nodo estas tiu, ĉe kiu la sama korpo estas moviĝanta en la direkton de la observanto.

La simbolo de la suprenira nodo estas (Unikodo: U+260A, ☊), dum tiu de la malsuprenira nodo estas (Unikodo: U+260B, ☋).

Graveco de nodoj kiel orbitaj parametroj[redakti | redakti fonton]

La ekzakta situo de nodoj estas aparte grava por povi difini la orientiĝon de orbito per aro da fizikaj grandoj, nomataj orbitaj parametroj. Fakte, unu el tiuj parametroj kutime estas la longitudo de la suprenira nodo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]