Surao
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La nocio surao (arabe سورة) signifas eron de Korano, de la sankta skribo de la islamo. Korano konsistas el 114 suraoj, ĉiuj kun apartaj nomoj. La Korano enhavas 6228 versiklojn (ajahoj).
Suraoj[redakti | redakti fonton]
Surao Ta-Ha (ˈ|t|ɑː|ˈ|h|ɑː; en araba سورة طه, Sūratu Ṭā-Hā) estas la 20a surao (ĉapitro) de Korano kun 135 ajahoj (versikloj). Ĝi nomiĝas "Ta-Ha" ĉar la surao ekas per la arabaj literoj طه. Ĝi estas mekka surao, el la dua Mekka periodo.[1] La ĉefa temo de la surao estas ĉirkaŭ la ekzisto de Dio. Ĝi pritraktas tiun temon tra historioj pri Moseo kaj Adamo.[2]