Surigao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Surigao
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 8400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 171 107  (2020) [+]
Loĝdenso 698 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 47′ N, 125° 30′ O (mapo)9.7897222222222125.49583333333Koordinatoj: 9° 47′ N, 125° 30′ O (mapo) [+]
Alto 43 m [+]
Areo 245,3 km² (24 530 ha) [+]
Horzono Norma Horzono de Filipinoj [+]
Surigao (Filipinoj)
Surigao (Filipinoj)
DEC
Surigao
Surigao
Situo de Surigao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Surigao City [+]
vdr

Surigao, - tagaloge Lungsod ng Surigao - estas kvinaklasa, komponanta urbego, mara havenurbo kaj diocezo en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono Caraga, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Norda Surigao. La urbego havas 54 distriktojn, el kio 33 situas en la ĉefinsulo, 21 en la apudaj malgrandaj insuloj; laŭ alia distribuo 36 distriktoj situas ĉe la marbordo, 15 en interno de Mindanao, 20 en la malgrandaj insuloj.

Administracia domo por la provinco en Surigao

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Surigao situas en norda pinto de la insulo laŭ marbordo sur marborda ebenaĵo, tamen rande sur montetoj [1]. Butuano troviĝas 93, Tacloban 171, Cagayan de Oro 178, Cebuurbo 182, Malaybalay 186, Tagum 263, Dabao 304, General Santos 410, ĉefurbo Manilo 725, Kezonurbo 726, Baguio 908 kilometrojn (aere) [2].

Vojkruciĝo en Surigao

Historio[redakti | redakti fonton]

Surigao estas unu el la plej maljunaj havenurboj en Mindanao, fondita fare de hispanaj koloniigistoj en 1655. La havenurbo iĝis la provinca ĉefurbo en 1750. Pirataj atakoj ofte okazis, eĉ la havenurbo estis detruita, la loĝantoj sklaviĝis. Ekde 1901 la usonaj koloniigistoj konservis la ĉefurban statuson. Dominadon de Usono interrompis la mallonga japana okupo (1942-1945). En 1960 la provinco estis dispartigita, sed Surigao restis plu ĉefurbo tamen por pli malgranda provinco. En 1964 tifono detruis la urbon, la detruo estas pli granda, ol la 2-a mondmilito. Ĝi atingis la komponentan urborangon en 1970 kaj internacian klasifikadon grandurbo en la 1990.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Surigao estas la centro de politiko, komerco, bankado, industrio kaj eduko de la provinco. Ekonomie ĝi estss ĉefe agrikultura urbo produktanta plejparte kopron, rizojn, maizojn, legomojn, bananojn, kokosojn kaj aliajn fruktojn. Fiŝkaptado ankaŭ gravas. Ekde 1967 oni produktas cementojn kaj oni minas nikelojn kaj ferercojn en malgranda insulo (1969).

Katedralo en Surigao
Flughaveno en Surigao

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj estas plejparte katolikoj, la urbego estas diocezo. En Surigao katolika universitato funkcias ekde 2002, instituto ekde 1997, kolegio ekde 1998.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Surigao estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. Enurbe tricikloj, aŭtorikiŝoj por ses pasaĝeroj, aŭtobusoj kaj busetoj trafikas. La urbo havas havenon (ankaŭ por pasaĝeroj) kaj lokan flughavenon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Surigao situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 3652 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter oktobro-aprilo pli ofte. La averaĝa jara temperaturo estas 28 °C kaj varias inter 24-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo en Surigao

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]