Surskribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de ruĝe farbitaj enskulptitaj literoj. Fragmento de surskribaĵo (Fasti triumphales) el la jaro 12 a. K.
surskribaĵo de domo kun simbolo de vivarbo
portalsurskribo ĉe la Georgen-preĝejo en Eisenach

Surskriboepigrafo estas signo (plej ofte skribo, pli malofte simbolo), kiuj estas enlasita en stabilaj materialoj, plej ofte sur objektoj de konstanta loko. La lingvaj surskriboj estas plej ofte mallongaj memor-tekstoj, tombaj surskriboj, konsekraj surskriboj, honor- kaj domsurskriboj, promesoj, donacoj al dioj, dekretoj, kaj juraj surskriboj.

Funkcio, materialo kaj tekniko[redakti | redakti fonton]

Surskriboj havas la funkcion, fiksi informon dum longa tempo. Ĝenerale temas pri reprezentado kaj memorado. La uzitaj materialo kaj tekniko estas imanenta konsisto de la estetika efiko.

Surskriboj ofte estas ĉizitaj en ŝtono. Ofte la literoj estas ankaŭ farbitaj aŭ orumitaj. En la grek-romia antikvo la literoj ofte estas ruĝe koloritaj. Ankaŭ estis uzataj metalgisaĵo respektive gravuraĵoj. Speciala tekniko estas la sgrafito. Ankaŭ estas uzataj gratteknikoj aŭ grafito.

La plej malnova surskribo devenas el la frua antikvo. La surskriboj estas gravaj historiaj fontoj por esplori la antikvon kaj la mezepokon. Surskriboj aŭ epigrafoj estas esplorataj de propra disciplino, la epigrafiko, historia helpscienco. Ekzistas centmiloj da antikvaj surskriboj. Ekde 1853 la latinaj epigrafoj el la iam Imperium Romanum (romia imperio) estas registritaj de la institucio Corpus Inscriptionum Latinarum (latina epigrafaro). Ĝi estas ekde la fondo fare de Theodor Mommsen la plej fama dokumentado de la epigrafa heredo el la romia antikvo.

Ekzemplo por Capitalis monumentalis (klasikaj romiaj kapitaloj)[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Albert Kapr: Deutsche Schriftkunst. Ein Fachbuch für Schriftschaffende. Dresden: Verlag der Kunst, 1955.
  • Edward M. Catich: Letters Redrawn from the Trajan Inscription in Rome. The Catfish Press, 1961.
  • Jan Tschichold: Meisterbuch der Schrift. Ein Lehrbuch mit vorbildlichen Schriften aus Vergangenheit und Gegenwart für Schriftenmaler, Graphiker, Bildhauer, Graveure, Lithographen, Verlagshersteller, Buchdrucker, Architekten und Kunstschulen. 3. unv. Nachdruck der 2. Auflage. Otto Maier-Verlag, Ravensburg 1965, ISBN 3-473-61100-X
  • Edward M. Catich: The Origin of the Serif: Brush writing and Roman letters . The Catfish Press, 1968.
  • Albert Kapr: Schriftkunst. Geschichte, Anatomie und Schönheit der lateinischen Buchstaben. Dresden: Verlag der Kunst, 1971. ISBN 3-364-00624-5.
  • Albert Kapr: Ästhetik der Schriftkunst. Thesen und Marginalien. Leipzig: Fachbuchverlag, 1977.
  • Walter Ohlsen: Proportionsanalyse der Inschrift der Trajanssäule, Friedrich Wittig Verlag Hamburg, 1981. ISBN 3804842224
  • Bernhard Bischoff: Paläographie des römischen Altertums und des abendländischen Mittelalters. 3. unveränderte Auflage Berlin 2004. (Grundlagen der Germanistik 24). ISBN 3-503-07914-9.
  • Kolb, Anne; Fugmann, Joachim: Tod in Rom. Grabinschriften als Spiegel römischen Lebens. In: Kulturgeschichte der antiken Welt; 106. Mainz: Zabern 2008. S. 36-40, Nr. 4.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]