Surveturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Surveturo
filmo
Originala titolo Gázolás
Produktadlando  Hungario
Originala lingvo hungara
Kina aperdato 1955
Daŭro 104 minutoj
Reĝisoro(j) Viktor Gertler
Scenaro Péter Szász
Laŭ la verko de István Vajda
Muziko de Tibor Polgár
IMDb
vdr

Surveturo, origine hungare Gázolás estis grava nigra-blanka filmo dum la socialismo en Hungario.

Historia epoko[redakti | redakti fonton]

La historio estis okazanta en la fruaj 1950-aj jaroj en Hungario. Tiutempe la komunistoj firme havis la potencon. Oni permesis nur tiujn filmojn, kiuj prezentis la tiutempan laboriston aŭ kamparanon, kiu ekzemplodone vivas en la popoldemokratio. Spite tion la historio estas bone komprenebla. La temo estas simpla: taksio surveturas piediranton. La historio povas esti vera, ĉar ĵurnalo prezentis ĝin, el kio oni faris la filmon.

Rolantoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Juĝisto konatiĝas kun fraŭlino, kiu laboras, kiel ŝoforo, sed ŝi pli frue apartenis al la burĝoj. Tiu ekkono estiĝas amoro. Foje la fraŭlino plore konfesas tion, ke ŝi surveturis iun. Hazarde la juĝisto devas kondamni pri tio. Parencoj de la ŝoforino petas la juĝiston, ke li ne kondamnu ŝin. La juĝisto vane petas la ĉefjuĝiston por forpreni tiun aferon.

Dum la juĝeja debato venas diversaj atestantoj, laŭ kio la virino estas kulpa, eĉ evidentiĝas, ke ŝi mensogis pri cirkonstancoj de la surveturo. La juĝisto divenas tion, ke amo de la akuzito estas falsa kaj proklamas ĝustan kondamnon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.