Susovan Sonu Roy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Susovan Sonu Roy
Persona informo
Naskiĝo 19-a de julio 1994[1]
en Haora, Okcidenta Bengalo, Barato
Lingvoj bengala
Ŝtataneco Barato
Alma mater Dum Dum Motijheel Rabindra Mahavidyalaya
Okupo
Okupo
  • Aktoro
  • Dancisto
Aktivaj jaroj 2019-nun
vdr

Susovan Sonu Roy - hindie सुशोभन सोनू रॉय, bengale সুশোভন সোনু রায় - estas barata aktoro kaj dancisto kiu laboras en la bengala televida kaj filma industrio.

Li kreskis en Guvahati[2] kaj Kolkato kaj studis en Kolkato en altlernejo apartenanta al la Okcident-Bengala Ŝtata Universitato. Post diplomiĝo en 2017, li komencis sian karieron kiel dancisto.[1] Krom dancado, li ankaŭ ekde 2019 aktoris en pluraj okcident-bengalaj televidaj serioj. Li havis sian debuton en la serio "Anandamoyee Maa" de la reĝisoro Debidas Bhattacharya, kiu rakontis rakonton de bengala mitologio. Tie li pozis kiel sekvanto de Viŝnuo.[3] La serio estis elsendita ĉe televidstacio Aakash Ath.[4]

Poste li ankaŭ laboris en la televidaj serioj Kora Pakhi, Mohor, Titli, Jamuna Dhaki kaj Khelaghor:[1] En la sapopero Kora Pakhi, kiu funkcias ĉe la kanalo Star Jalsha ekde 2020 kaj ĉe la kanalo Disney+ Hotstar, li pozis kiel raportisto en dek unu epizodoj. Poste venis aperoj en la serio Mohor, serio pri kolegiostudanto, kiu funkcias ĉe la kanalo Star Jalsha ekde 2019, same kiel ĉe la kanalo Disney+ Hotstar. Sekvis interalie Jamuna Dhaki, romantika drama serio kiu kuris de 2020 ĝis 2022, unue ĉe la kanalo Zee Bangla, poste ĉe la kanalo ZEE5, en kiu li pozis kiel najbaro.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Li komencis sian karieron kiel dancisto. Li estis edukita kiel dancisto de okcidenta danco, kaj ankaŭ aperis en pluraj koncertaj surscenejaj spektakloj. Kiam li estis 5-jaraĝa, li perdis sian patron en akcidento.[5]

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Programo Kanalo Rolulo Notoj Produktoro Referencoj
2019 Anandamoyee Maa Aakash Aath Fervorulo Aakash Aath [3]
2020 Kora Pakhi Star Jalsha Oficeja Kolegia Ĵurnalisto Antagonisto Magic Moments Motion Pictures [6]
2019-20 Mohor Star Jalsha Amaskomunikilisto Magic Moments Motion Pictures [7]
2020 Titli Star Jalsha Hotelpersono Tent Cinema [7]
2020 Jamuna Dhaki Zee Bangla Najbaro Blues Productions [8]
2021 Khelaghor Star Jalsha Kolegia studento Blues Productions [8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 जन्मदिन: 28 साल के हुए बंगाली अभिनेता सुसोवन सोनू रॉय, तय किया डांसर से अभिनेता तक का सफर / Naskiĝtago: bengala aktoro Susovan Sonu Roy fariĝas 28-jara, vojaĝo de dancisto al aktoro. IBC24. Alirita 2023-03-23. (aŭtomata traduko de la bengala al Esperanto)
  2. Roy komencas karieron kiel dancisto, fariĝas populara vizaĝo de bengala televidserio. Artikolo de la 8-a de novembro 2022 en la novaĵretejo Meghalaya Monitor (angla)
  3. 3,0 3,1 artikolo en la gazeto Daily Punjab Times (Ĝalandar): His first tv serial was Aakash Aath channel 'Anandamoyee Maa' / Lia unua televida serio estis 'Anandamoyee Maa' ĉe la kanalo Aakash Aath. Alirita 2022-09-20. Artikolo de la 16-a de aprilo 2022, paĝo 2 (angle)
  4. bengala aktoro Susovan Sonu Roy estis parto de la Star Jalsha kanalserialo "KoraPakhi". Artikolo de Nidhi Sharma la 2-an de marto 2022 ĉe thenathionaltv.com (angle)
  5. बांग्ला एक्टर सुसोवन सोनू रॉय बचपन में संघर्ष करके आज लिख रहे हैं सफलता की इबारत / Bengala aktoro Susovan Sonu Roy skribas sukcesan historion post luktado en infanaĝo. Lokmat News. Alirita 2023-02-24. (aŭtomata traduko de la hindia al Esperanto)
  6. Bengali Actor Susovan Sonu Roy was an part of the Star Jalsha channel serial "KoraPakhi" / Bengala aktoro Susovan Sonu Roy estis parto de la Star Jalsha-kanala serio "KoraPakhi", artikolo de Nidhi Sharma de la 2-a de marto 2022 ĉe thenathionaltv.com (angle)
  7. 7,0 7,1 सेल्यूलाइड पर अपने सपने को पूरा करने के लिए छोड़ दी नौकरी / Forlasis taskon por sekvi sian sonĝon sur celuloido - Susovan Sonu Roy. Newswing. Alirita 2023-02-24. (aŭtomata traduko al Esperanto)
  8. 8,0 8,1 ছোট থেকে কঠিন সংগ্রাম, স্বপ্ন আর জিদকে সঙ্গী করে সফল হতে চাইছেন টেলি অভিনেতা সুশোভন / Televidaktoro Suŝovan volas sukcesi kombinante malfacilajn luktojn, revojn kaj obstinecon de infanaĝo. Newnest. Alirita 2023-02-24. (aŭtomata traduko al Esperanto)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]