Suspendo de dubeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Suspendo de dubecosuspendo de nekredeblo (angle suspension of disbelief) estas aparta semiotika karakterizo kiu konsistas en la volo, flanke de leganto aŭ spektanto, suspendi siajn kritikajn kapabpjn por ignori la duarangajn nekongruaĵojn kaj ĝui fantazian verkon (fiction). Temas,do, pli implicita regulo, aŭ antaŭsupozo, kiu staras ĉe la bazo de la akordo inter verkokreanto kaj spektanto\leganto.
La frazo estis forĝita de Samuel Taylor Coleridge en verko de 1817, kiu laŭsence tiel sonas:
[...] estis konvencie akceptite, ke miaj streĉoj devas adresiĝi al personoj kaj personuloj sepernaturaj, aŭ almenaŭ romantikaj, cele de naskigo en unuopulo de homa intereso kaj ŝajnaĵo de vero sufiĉa al la alestiĝo de tiu vola pormomenta suspendo de nekredeblo kiu konstituas la poezian kredon. (Samuel Taylor Coleridge]], Biographia literaria – ĉ, XIV|...in which it was agreed, that my endeavours should be directed to persons and characters supernatural, or at least romantic, yet so as to transfer from our inward nature a human interest and a semblance of truth sufficient to procure for these shadows of imagination that willing suspension of disbelief for the moment, which constitutes poetic faith.)

Nemalofte estas citata la integran frazon "vola suspendo de la nekredeblo", sed foje estas forlasata la redundanca "vola".

La koncepto estis certe almenaŭ profitata de poetoj kaj teatruloj. Kelkaj ĝin esprimas kiel Shakespeare tri jarcentojn antaŭe, en la prologo de Henriko la kvina:

Estos tiel nia fantazio
luksege vesti niajn reĝojn,
ilin tratreni de unu loko al la alia,
saltetante sur la tempo,
kaj reduktante al klepsidra turno
la eventojn okazintajn laŭlonge de diversaj jaroj.

La publiko akceptas la limojn de la prezentata historio, rezignante realismon kaj pormomente la logikon kaj kredeblecon por la sukceso de la distro.

La monteto de Hobiturbo kie la domo de Bildo Bagginco (laŭaranĝe en la filmo de Peter Jackson). Tiu verko de J.R.R. Tolkien enkondukis veran kanonon kuntrenantan veran akordon inter verko, kiun li enkadrigas en la kategorio de subkreado anstataŭ en tiu de supendo de dubleco, kaj la spektanto rezignanta pri sia postuloj de logiko kaj kohereco.

John Ronald Reuel Tolkien preferas, en sia eseo On Fairy-Stories, enkadrigi tiun “suspendon de dubeco” en paradigmo de subkreado kiu estas la baza laboro de kiu ajn artisto: la konstruo de eblaj mondoj en kiuj iu historio povu disvolviĝi kiel nova realo. La suspendo de dubeco, sendepende de sia mensa-psikologia paradigma enkadrigo, estas esenca komponanto de la teatro, de la opero, de la muzikalo, de la kinoarto ktp, kie la spektanto ne sentas oponon akcepti nenaturajn sintenojn kiuj ofte estas bezonataj por la ĝuado de la spektaklo mem (kiel, ekzemple, la fakto ke la aktoroj, enirante la scenejon, viciĝas horizontale por esti viditaj de la spektantaro.)

Estas do, tiu suspendo, fundamenta ingredienco de la verkoj fantastaj kaj Sciencfikciaj per kiu la ĝuanto akceptas la ekziston de estaĵoj, povoj supernaturaj aŭ teknologioj neekzistantaj en la reala mondo kaj kiuj ofte estas kontraŭaj al sciencaj principoj jam spertiraj (kiel superluma rapido aŭ la artifika gravito, la eksplodo en la spaco), aŭ al la simpla logiko (kiel la fakto ke diversaj eksterteranoj sciencfikciaj havas antropomorfan aspekton kaj parolas ĉiuj la saman lingvon). Gravas ke tiuj "rompaĵoj" okazu ene de determinitaj fikciaj kanonoj kaj ke ne rezultu nekoheraj inter si. Ekzemple, se en Sciencfikcia filmo lokigita sur la Tero akcepteblas la ĉeesto de eksterteranoj kapablaj flugi kaj telepatie komuniki, malfacile la spektantaro trovos kohera ke ankaŭ teranoj povu ĝui je tiuj prerogativoj (ĉar la kanono de tiuj filmoj, kutime, antaŭvidas ke la naturo de la homaj estaĵoj estas identa al tiu reala).

La suspendo de dubeco ne kuntrenas la suspendon de la tuta logiko kaj kohero, sed ilia adaptiĝo laŭ la ĝenra verko al kiu ĝi estas aplikata. En iuj situacioj la spektakleco de iuj scenoj estas ofte subordigita al la ilia ne plena kredebleco. Estas la kazo, ekzemple, de la agoplenaj scenoj en kiuj la protagonista heroo sukcesas venki tutan malamikan densan grupon, kiu spite de siaj adekvata armilaro kaj antaŭa trejniĝo, subfalas nesukcesante lin frapi.

Povas alestiĝi situacioj en kiuj la suspendo de dubeco sin altrudas necesa por akcepti kinajn solvojn kiuj, siavice, naskiĝas pro bezono de teknikaj cirkonstancoj.

Tamen, la ofta trouzo de tiu suspendo povas kuntreni la kreiĝon de stereotipoj kiuj, malgraŭ iliaj celkonformoj al la verko, ofte fariĝas indico de la maldensa kvalito pro ilia troa elmontriĝo al ironio kaj parodio.

Koncepto kunligita estas la memkonscio de la ensceneja aktivanto. Ekzemplo pri tio estu: kiam li adresiĝas al la spektantaro (rompante tiel la kvaran parieton) aŭ kiam li amikiĝas rigarde, vorte kaj geste por sin montri konscia ke mem estas fikcianta persono. Tiu ago evidente defias la suspendon de dubeco de la spektantaro.

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj