Suspensio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la kemia termino suspensio. Vidu ankaŭ la artikolon suspenso pri kina fenomeno kaj suspendo pri dumtempa maldungo - ĉiuj tri vortoj fontas de la sama origina latina vorto 'suspendere' „pendigi, lasi en ŝveba stato“.
Ekzemplo de suspensaĵo: sango
Ekzemplo de suspensaĵo: tritika biero

Suspensio (de la latina vorto suspendere „pendigi, lasi en ŝveba stato“) laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas heterogena miksaĵo el likvaĵo kaj malgrandaj eroj de solida substanco, kiuj per kirliloj kaj ofte helpe de pliaj helpaj kemiaĵoj estas tenataj en ŝveba stato ene de la likvaĵo. Kiam ne movata, la du partoj de suspendaĵo iom post iom tendencas disiĝi - ofte la malgrandaj eroj de la solida substanco sinkas suben kaj tiam estas sedimento.

Vidu ankaŭ