Suvalkia gubernio
| Suvalkia gubernio | |||||||||||||
| Origina nomo: | |||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Сувалкская губерния | |||||||||||||
| |||||||||||||
| gubernio • gubernio de la Rusia Imperio | |||||||||||||
| Geografio
| |||||||||||||
| Ĉefurbo: | |||||||||||||
| Loĝantaro | |||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
582 913 en 1897
| ||||||||||||
| Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
| |||||||||||||
La Suvalkia gubernio - ruse Сувалкская губерния, Suvalskaja gubernija - estis rega kaj administra regiona dividaĵo de la teritorio kongresa Pollando de la Rusia Imperio. Ĝi oficiale ekzistis inter la 1-a de januaro 1867 kaj la jaro 1915. La loĝantaro estis 582 913 civitanoj en 1897. Konsiderante ke la gubernio kovris areon de 10 824 kvadrataj kilometroj, tio en 1897 rezultigis loĝdenson de 54 loĝantoj/km². Gubernia ĉefurbo estis la nuntempa urbo Suwałki, en la gubernia epoko ruse nomita Сувалки, Suvalki.
Iom simpligite eblas diri, ke la gubernio fine de sia ekzisto kadre de la Unua Mondmilito en 1915 anstataŭiĝis per la milita gubernio Ober Ost de la Germana Regno. Tamen formale ĝi ankoraŭ konsideriĝis okupata parto de la Rusia Imperio, eĉ kiam la imperio post la Oktobra Revolucio de 1917 fakte ĉesis ekzisti. Nur kiam en 1918 laŭgrade stabiliĝis la nova regno Sovetunio, oni oficiale akceptis la malfondon de la gubernio. Ekde la novembro 1918 ĝi apartenis al la novfondita Dua Pola Respubliko.

