Suviseurat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prediko en Suviseurat 2005 en Perho. La teksto "usko tulee kuulemisesta" (el Epistolo al la romanoj 10:17) signifas "la kredo venas el aŭdo" – en konservativa lestadianismo estas instruata, ke infanoj naskiĝintas ĉiam en kredo, sed plenaĝulo, kiu perdis sian kredon, povas ricevi ĝin reen nur, se konservativa lestadianisto donas absolvon pri li aŭ ŝi.

Suviseurat ("somera renkontiĝo") estas somera spirita okazo de konservativa lestadianismo, grupiĝo de luterana kristanismo en Finnlando, antaŭe en iuj jaroj en Svedio. Ĝi okazas ordinare en komenco de julio en varia komunumo de Finnlando sur aerodromo – antaŭe ĝi estis aranĝita iu-jare sur kampo. Pli ol duono el konservativaj lestadianoj de Finnlanmdo normale partoprenas en la okazo.

eventa tendo
jen flagoj de la naciaj branĉoj de la grupiĝo

Suviseurat estas la plej granda ĉiujare okazanta religia renkontiĝo en norda Eŭropo. Predikoj en Suviseurat estas normale proksimume 40. Ĉiuj predikantoj estas viroj, ĉar konservativa lestadianismo ne akceptas pastrecon de virinoj. En Suviseurat povas esti proksimume 90 000 homoj samtempe. La okazo komenciĝas en vendredo kaj finiĝas en lundo, sed parto de la vizitantoj venas en merkredo. Plejparto de la vizitantoj estas infanoj aŭ puberuloj. La predikoj estas aranĝataj normale en granda tendo. Unua Suviseurat estis aranĝita en 1906. En la jaroj 2020 kaj 2021 ne estis la evento, ĉar estis korona tempo, sed en 2022 Suviseurat estis en Loppi. Suviseurat estas tre konata okazaĵo en Finnlando.