Svídnice (distrikto Chrudim)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Svídnice
Koordinatoj: 49°52′58″N 15°48′37″E  /  49.88278°N, 15.81028°O / 49.88278; 15.81028 (Svídnice (distrikto Chrudim)) (mapo)
Svídnice
municipo
Zvonička náves, Svídnice.JPG
Svídnice CR flag.jpg
Flago
Svídnice CR CoA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Svídnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrudim
Historia regiono Bohemio
Montaro Železné hory
Rivero Chrudimka
Situo Svídnice
 - alteco 294 m s. m.
 - koordinatoj 49°52′58″N 15°48′37″E  /  49.88278°N, 15.81028°O / 49.88278; 15.81028 (Svídnice (distrikto Chrudim)) (mapo)
Areo 3,11 km² (311 ha)
Loĝantaro 422 (01.01.2014)
Denseco 135,69 loĝ./km²
Unua skribmencio 1349
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 21 ĝis 538 24
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572331
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Svídnice (Chrudim District)
Retpaĝo: www.obecsvidnice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Svídnice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de rivero Chrudimka, sub valbaraĵa sistemo Křižanovice - Práčov, en montetaro Železné hory, parte en samnoma protektata pejzaĝa regiono, 5 km sude de urbo Slatiňany, 10 km sude de urbo Chrudim.

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Al la municipa komunumo apartenas partoj:

  • Svídnice
  • Práčov

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo[redakti | redakti fonton]

Nomo de la vilaĝo Svídnice devenas de ĉeĥa nomo de ligneca planto svída (kornelo) kaj esprimas, ke la rivero Chrudimka ĉi tie fluas inter korneloj. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1349. En la jaro 1564 estis Svídnice aligita al la sinjorejo Seč.

Paperfarejo[redakti | redakti fonton]

Fine de la 17-a jarcento konstruigis sinjoro Josef František Schoenfeld sub domaro Práčov fiŝlagon kaj en la jaro 1714 oni estigis sub la fiŝlago paperfarejon. Oni produktis ĉi tie ofican, pakuman kaj poŝtan paperon. Ĉefa krudaĵo por produktado estis ĉifonoj, kiujn elaĉetadis en urboj kaj vilaĝoj "ĉifonistoj". Ĉirkaŭ la duono de 19-a jarcento la paperfarejo ĉesis prosperi kaj pro tio estis ĉe ĝi establita muelejo. En la jaro 1854 la objekto forbrulis kaj post kelkaj jaroj la paperfarejo ĉesis produkti. Post la dua mondmilito la fiŝlago malestiĝis konteste kun konstruo de valbaraĵo Práčov kaj el la muelejo restis nur loĝeja domo n-ro 9.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Valbaraĵo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa vidindaĵo en Práčov estas valbaraĵo kaj akvoelektrejo kun alta kontraŭakvobata turo de akvokonstruaĵo Křižanovice - Práčov.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1364 - 1366 fondis senjoro Jaroš Lacembok en Práčov monaĥejon de Sankta Jakobo kun preĝejo. En la jaro 1421 estis la monaĥejo forbruligita fare de husanoj, sed la preĝejo en Práčov estis ankoraŭ fine de la 15-a jarcento renovigita. Ĝi estas ununava kun profunda kvinlatere femita presbiterejo kun sakristio sur suda flanko, antaŭĉambro sur suda flanko de la navo, kun poligona turo antaŭ la okcidenta frontalo. La presbiterejo kaj navo estas apogataj per pilieroj. La presbiterejo estas kruce volbita, la fenestroj estas novgotikaj altaj, pintarkaj, sur norda flanko estas sankta ŝranko kun trilatera vimperko. En la navo estas barela volbo kun sektoroj.

La ĉefaltaro estas datita 1788, ornamita per bildo de Sankta Jakobo el la jaro 1675, la predikejo ornamita per ornamaj reliefoj kaj anĝelaj kapetoj estas el tempo ĉirkaŭ la jaro 1800, en sakristio estas statuo de Karlo la Venkanto, popoldevena baroka krucifikso kaj ligna reliefa aspergujo. Unu sonorilo estas 250 kg peza.

Malgrandaj objektoj[redakti | redakti fonton]

Sonoriltureto[redakti | redakti fonton]

Sonorileto kun oklatera soklo staras sur vilaĝplaco.

Krucifikso[redakti | redakti fonton]

Sabloŝtona krucifikso estas apud la kampanileto.

Krucifikso[redakti | redakti fonton]

Sabloŝtona krucifikso kun reliefo de Sankta Johano Nepomuka estas popola skulptista laboro el la jaro 1759.

Monumento omaĝe de militviktimoj[redakti | redakti fonton]

Vidu la eksteran ligilon.

Pasionaj krucoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe vojoj el la vilaĝo estas tri izolitaj pasionaj krucoj.

Memorinda arbo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la vilaĝo estas memorinda ordinara piceo (Picea abies) 32 m alta, 150 jarojn aĝa, ĝia cirkonferenco estas 220 centimetrojn. Ĉe sia kresko ĝi kreis kvin trunkojn.

Kalkfornoj[redakti | redakti fonton]

Negrandaj restaĵoj post du kalkfornoj por kalcinado de kalko el kalkŝtono estas en proksima arbareto. Produktita kalko estis uzata ĉefe en paperfarejo kaj por konstruado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]