Svahila lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Svahila lingvo
Kiswahili
Parolata en Tanzanio, Kenjo, Ugando kaj iomete en limaj regionoj de najbaraj landoj
Parolantoj proksimume 60 milionoj
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Niĝerkonga lingvaro
Benue-konga
Bantua lingvaro
Svahila
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Tanzanio, Kenjo, Ugando, Demokratia Respubliko Kongo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 sw
  ISO 639-2 swa
  SIL SWA
Specimeno
La Patro Nia:

Baba yetu uliye mbinguni,
jina lako litukuzwe.
Ufalme wako ufike.
Utakalo lifanyike duniani mbinguni.
Utupe leo mkate wetu wa kila siku.
Utusamehe makosa yetu,
kama tunavyowasamehe na sisi waliotukosea.
Usitutie katika kishawishi,
lakini utuopoe maovuni.

Amina.
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

La svahila lingvo (malofte sŭahilasuahila[1], svahile Kiswahili [kisŭaHIli]) estas bantua lingvo (ene de la niĝerkonga lingvaro) parolata en Orienta Afriko, ĉefe en Tanzanio, Kenjo, Ugando kaj en la limaj regionoj de Kongo, Zambio kaj Mozambiko. La nuntempa norma dialekto de la lingvo estas tiu de Zanzibaro, nome insulo ĉe Tanzanio.

Spite sian kondiĉon de afrika lingvo, ĝi ricevis fortan influon de la araba kaj, en la lastaj du jarcentoj, de la angla kaj de la portugala; tiu laste menciita je malpli grado (mvinyo, bendera, meza, limau, por vino, flago, tablo kaj citrono el bandera, mesa kaj limao respektive). Tiuj influoj limiĝas tamen al la vortotrezoro, ĉar la gramatiko pluestas absolute bantua. Dum la jarcentoj la svahila estis perdinta la distingon de tonoj. Temas pri lingvo kun gramatiko (sistemo de klasoj) tre regula kun absoluta ekvivalento inter skribado kaj prononcado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La svahila lingvo estiĝis kiam la bantuaj popoloj renkontiĝis kun arabaj komercistoj ĉe la marbordo (kaj la vorto "svahilo" mem venis el la araba vorto sahel ساحل: "el la marbordo", "marbordanoj"). Poste la portugaloj koloniigis la tieajn regionojn, sekvotaj de la germanoj kaj post la Unua Mondmilito de la angloj. En la 19-a jarcento multaj baratanoj kaj pakistananoj venis tien por komerco. Pro tio, la svahila havas fremdajn vortojn de ĉiuj lingvoj de ĉi tiuj popoloj. Tamen la gramatiko, kaj la ofte uzataj vortoj, ĉefe devenas de la bantua lingvofamilio. La araba alportis la plej multajn fremdajn vortojn, sekvate de la angla.

Dum la komenco de la kolonia periodo, kiam oni ekproduktis la unuajn lernolibrojn por la svahila, la zanzibara dialekto de la svahila iĝis la norma dialekto. Tial la nuntempe disvastigata versio de la svahila devenas de tiu dialekto. La aliaj dialektoj ankoraŭ estas iomete uzataj, kvankam forte influitaj de la zanzibara dialekto.

Svahila Marbordo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Svahila Marbordo.

La termino Svahila Marbordo referencas al marborda areo en Sudorienta Afriko loĝataj de parolantoj de la Svahila lingvo. Ĝi ĉefe konsistas el marborda Kenjo, Tanzanio kaj norda Mozambiko. La termino povas inkludi ankaŭ kelkajn el la insuloj de la Hinda Oceano, kiaj Zanzibaro, Pate kaj Komoroj, kiuj kuŝas ĉe la Svahila Marbordo. La Svahila Marbordo havas distingan kulturon, demografion, religion kaj geografion, kaj kiel rezulto - kun aliaj faktoroj, kiaj ekonomio - vidis aperintajn movadojn por separismo.[2]

Nuna stato[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la svahila estas la nura ŝtatlingvo en Tanzanio, kaj unu el la du ŝtatlingvoj de Kenjo (kune kun la angla). Ĝi estas multe uzata por kompreniĝo inter la diversaj triboj de Orientafriko, kiuj ĉiuj havas siajn tribajn lingvojn. Tamen nuntempe en Tanzanio la plejmulto de la homoj (kaj ĉefe la junuloj) regas la svahilan same bone kiel sian triban lingvon. Por pli da informoj pri la lingva situacio en Tanzanio, rigardu la paĝon pri Tanzanio.

La svahila estas oficiala lingvo de Ugando, Tanzanio kaj Kenjo, same kiel de la Afrika Unio (kun la angla, la franca, la araba, la hispana kaj la portugala). En la Demokratia Respubliko Kongo ĝi havas la konsideron de "nacia lingvo". Ĝi estas uzata de ĉirkaŭ 80 milionoj da personoj en Orienta Afriko kaj ĝi estas konsiderata "Lingvafrankao" en teritorio kie ekzistas dekoj da aliaj lingvoj. Kurioze, nur la 2% el la loka loĝantaro konsideras ĝin gepatra lingvo en la socilingvistikaj enketoj. Laŭ kelkaj ĉirkaŭkalkuloj, la parolantoj de la svahila povus esti inter 120 kaj 150 milionoj da personoj.[3]

Oni antaŭvidas konstantan pliigon de la parolantoj de svahila, danke al la gravo lastatempe atribuita fundamente de la edukaj institucioj de Kenjo kaj Tanzanio, kie ĝi estas oficiala lingvo, same kiel pro la kreskanta intereso flanke de la afrikusona komunumo por ties studo kaj disvastigo kiel lingvo de konstruado tutafrika.

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Svahila en araba skribmaniero - memortabulo ĉe Askari Monumento, Dar es Salaam

Kiel en la aliaj bantuaj lingvoj, en la svahila ekzistas diversaj substantivaj klasoj, kiuj estas signalitaj de la prefikso de la substantivo. La verboj kaj adjektivoj devas kongrui kun la substantiva klaso de la ĉefa substantivo.

La svahila havas fonetikan ortografion, uzante 24 el la 26 latinaj literoj. Ĝi estas fonetika en la senco ke ĉiu sono estas skribata en nur unu maniero. Tamen kelkaj sonoj estas skribataj per pli ol unu litero (ekz. sh por la sono ŝ), do malkiel Esperanto ĝi ne estas fonetika en la senco ke ĉiu litero nur reprezentas unu sonon.

La svahila skribiĝis per la araba alfabeto ĝis la 18a jarcento, sed la formo skribita kutima en la aktualo uzas la latinan alfabeton. Ĵuse oni disvastigis la skribsistemon Mandombe por kelkaj centrafrikaj lingvoj, inter kiuj estas la svahila, kvankam tiu estas minoritata kaj ligata al la kongaj lingvoj kaj la religio kimbanga. La moderna skribmaniero estas tre fonembaza, pro kio ties legado kaj prononcado estas sufiĉe facila, diference ekzemple de la angla kaj franca, kie la etimologia skribmaniero hegemonias super la fonema, partikulare ĉe la vokaloj.

Fonologio[redakti | redakti fonton]

Vortotrezoro[redakti | redakti fonton]

Salutoj kaj ĉiutagaĵoj[redakti | redakti fonton]

la Patro Nia en la svahila lingvo, en Jerusalemo
  • (si)Jambo: Saluton *
  • Usiku Mwema: Bonan nokton
  • Hakuna matata: Ĉio en ordo
  • Habari: Kiel vi fartas?
  • Shikamoo: Respektomontra saluto al aŭtoritatoj aŭ maljunuloj
  • Marahaba: Respondo al shikamoo
  • Bwana: Sinjoro
  • mama: Sinjorino
  • pole sana: Mi bedaŭras
  • Samahani: Pardonu (araba prunto)
  • Asante: Dankon
  • kwa heri : Adiaŭ
  • Hujambo: Kiel vi fartas?
  • Karibu: Bonvenon

Noto: jambo estas vorto dirata al kiu supozeble ne konas aŭ parolas la lingvon. Se oni interkomprenas la svahilan, la respondo estas sijambo; se la interparolanto ne parolas ĝin, la respondo estas jambo simple.

Neologismoj[redakti | redakti fonton]

  • hoteli: hotelo (de la angla hotel)
  • baisikeli: biciklo (de la angla bicycle)
  • polisi: polico (de la angla police)
  • kadi: karto (de la angla card)
  • picha: foto (de la angla picture)
  • maji: akvo (de la araba mā´)
  • safi: pura (de la araba sāfī, 'pura')
  • krismasi: kristnasko (de la angla Christmas)
  • daktari: kuracisto (de la angla doctor)
  • askari: gvardio (de la araba `askarī, 'soldado')
  • kondom: kondomo (de la angla condom)
  • vinyo : vino (de la portugala "vinho")
  • meza : tablo (de la portugala "mesa")
  • bendera : flago (de la portugala "bandeira")
  • limau : citrono (de la portugala "limão")

Noto: granda parto de la vortotrezoro devenas de la araba, angla kaj portugala pro historiaj, ekonomiaj kaj koloniaj tialoj. La plej parto de fremdaj vortoj, kvankam ne ĉiuj, finas per I, kio facile identigas ilin. Same estas lingvoj kiuj prenis vortojn el la svahila, por ekzemplo, la portugala kaj franca ananás (kaj de tie en Esperanto ananaso).

Manĝoj kaj utilaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Baridi: malvarma (de la araba bārid)
  • chumvi: salo
  • kahawa: kafo (de la araba qahwa)
  • chai: teo (de la araba shāy)
  • sukari: sukero (de la araba sukkar)
  • chakula: manĝo
  • Nyama: viando
  • limau : citrono (de la portugala)
  • vinyio: vino (de la portugala)
  • ananas : ananaso

Animaloj[redakti | redakti fonton]

  • jogoo: koko
  • Simba: leono
  • Popo: vesperto
  • pweza: polpo
  • tembo: elefanto
  • kiboko: hipopotamo
  • chui: leopardo
  • duma: gepardo
  • Nugu: paviano
  • sokwe: ĉimpanzo

Gramatikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • sasa: nun
  • zaidi: pli (de la araba ziyāda)
  • chache zaidi: malpli

Utilaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • meza: tablo
  • jua kali: multa suno
  • mtoto: infano
  • hoteli ya chakula: restoracio
  • dala dala: aŭtobuso
  • chumba: ĉambro
  • choo: necesejo
  • rafiki: amiko (de la araba rafīq, 'kompano')

Koloroj[redakti | redakti fonton]

  • nyeupe: blanka
  • nyeuse: nigra
  • blu: blua (de la angla blua)

Noto: en svahila oni diras rangi ya blu; koloro de bluo

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Pole pole: Pli malrapide
  • Bendera, mabendera: flago, flagoj
  • Hakuna Matata/Hakuna matatizo/Hamna matatizo: Senprobleme
  • Nairobi: freŝa akvo

Nombroj[redakti | redakti fonton]

  • Nulo : sifuri (de la araba sifar)
  • Unu: moja
  • Du: mbili
  • Tri: tatu
  • Kvar: Nne
  • Kvin: Tano
  • Ses: Sita (de la araba sitta)
  • Sep: Saba (de la araba saba`a)
  • Ok: Nane
  • Naŭ: Tisa (de la araba tisa`)
  • Dek: Kumi
  • Dekunu: Kumi na moja
  • Dudek: Ishihirini (de la araba `ishrīn)
  • Unua: a kwanza
  • Dua: a pili

Noto: la nombroj devenaj el la araba uzatas kun artikolo, spite ke ne ekzistas artikolo en svahila.

Direktoj[redakti | redakti fonton]

  • kulia: dekstre
  • kushoto: maldekstre
  • kilometri: kilometro

Vehikloj[redakti | redakti fonton]

  • gari: aŭto (de la angla car)
  • pikipiki: motorciklo
  • mafuta: benzino
  • forbaifor: ĉiaterena veturilo (de la angla four by four: 4x4)
  • Dala dala: aŭtobuzo / aŭ kamioneto de transporto de pasaĝeroj

Verboj[redakti | redakti fonton]

  • Kusema: paroli
  • Kuwika: saluti
  • Kuhitaji: bezoni (nahitaji: mi bezonas, sihitaji: mi ne bezonas)

Monatoj[redakti | redakti fonton]

  • Januari : januaro
  • februari : februaro
  • machi : marto
  • aprili : aprilo
  • mei : majo
  • juni : junio
  • julai : julio
  • agostai : aŭgusto
  • septemba : septembro
  • octoba : oktobro
  • novemba : novembro
  • desemba : decembro

Ĉiuj monatojnomoj estas fremdaj vortoj el la angla, sed ekzistas ankaŭ alternativaj monatojnomoj, p. ek.: mwezi ya pili, dua monato.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plej fidela al la svahila prononco estus la esperantigo "sŭahila", kiu tamen estas problema, ĉar "ŭ" post konsonanto ne estas kutima en Esperanto kaj estas eĉ kontraŭ-Fundamenta. "svahila" estas la plej kutima formo, kaj ankaŭ sekvas la Esperantan kutimon en tiaj okazoj uzi "v" anstataŭ "ŭ" (kiel ĉe "Urugvajo").
  2. "Contagion of discontent: Muslim extremism spreads down east Africa coastline," The Economist (3a de Novembro 2012)
  3. 2005 World Bank Data.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]