Svahila lingvo
Svahila lingvo | ||
Kiswahili | ||
makrolingvo • natura lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Sabaki • Bantua lingvaro | ||
Parolata en | Tanzanio, Kenjo, Ugando kaj iomete en limaj regionoj de najbaraj landoj | |
Parolantoj | proksimume 60 milionoj | |
Skribo | Latina alfabeto | |
Lingvistika klasifiko | ||
Niĝerkonga lingvaro
| ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Tanzanio, Kenjo, Ugando, Demokratia Respubliko Kongo | |
Reguligita de | Baraza la Kiswahili la Taifa | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | sw | |
ISO 639-2 | swa | |
ISO 639-3 | swa | |
SIL | SWA | |
Glottolog | swah1254 | |
Angla nomo | Swahili | |
Franca nomo | swahili | |
Specimeno | ||
La Patro Nia:
Baba yetu uliye mbinguni, | ||
Vikipedio | ||
La svahila lingvo (malofte sŭahila aŭ suahila[1], svahile Kiswahili [kisŭaHIli]) estas bantua lingvo parolata en la orienta Afriko, ĉefe en Tanzanio, Kenjo, Ugando kaj en la limaj regionoj de Kongo, Zambio kaj Mozambiko. La nuntempa norma Zanzibaro, insulo antaŭ Tanzanio.
Historio
La svahila lingvo estiĝis kiam la bantuaj popoloj renkontiĝis kun arabaj komercistoj ĉe la marbordo (kaj la vorto "svahilo" mem venis el la araba vorto sahel ساحل: "el la marbordo"). Poste la portugaloj koloniigis la tieajn regionojn, sekvotaj de la germanoj kaj post la unua mondmilito la angloj. En la 19-a jarcento multaj baratanoj kaj pakistananoj venis tien por komerco. Pro tio, la svahila havas fremdvortojn de ĉiuj lingvoj de ĉi tiuj popoloj. Tamen la gramatiko, kaj la ofte uzataj vortoj, ĉefe devenas de la bantua lingvofamilio. La araba alportis la plej multajn fremdvortojn, sekvita de la angla.
Dum la frua kolonia periodo, kiam oni ekproduktis la unuajn lernolibrojn por la svahila, la zanzibara dialekto de la svahila iĝis la norma dialekto. Tial la nuntempe disvastigata versio de la svahila devenas de tiu dialekto. La aliaj dialektoj ankoraŭ estas iomete uzataj, kvankam forte influitaj de la zanzibara dialekto.
Svahila Marbordo
La termino Svahila Marbordo referencas al marborda areo en Sudorienta Afriko loĝataj de parolantoj de la Svahila lingvo. Ĝi ĉefe konsistas el marborda Kenjo, Tanzanio kaj norda Mozambiko. La termino povas inkludi ankaŭ kelkajn el la insuloj de la Hinda Oceano, kiaj Zanzibaro, Pate kaj Komoroj, kiuj kuŝas ĉe la Svahila Marbordo. La Svahila Marbordo havas distingan kulturon, demografion, religion kaj geografion, kaj kiel rezulto - kun aliaj faktoroj, kiaj ekonomio - vidis aperintajn movadojn por separismo.[2]
Nuna stato
Nuntempe la svahila estas la nura ŝtatlingvo en Tanzanio, kaj unu el la du ŝtatlingvoj de Kenjo (kune kun la angla). Ĝi estas multe uzata por kompreniĝo inter la diversaj triboj de orientafriko, kiuj ĉiuj havas siajn tribajn lingvojn. Tamen nuntempe en Tanzanio la plejmulto de la homoj (kaj ĉefe la junuloj) regas la svahilan same bone kiel sian triban lingvon. Por pli da informoj pri la lingva situacio en Tanzanio, rigardu la paĝon pri Tanzanio.
Trajtoj
Kiel en la aliaj bantuaj lingvoj, en la svahila ekzistas diversaj substantivklasoj, kiuj estas signalitaj de la prefikso de la substantivo. La verboj kaj adjektivoj devas kongrui kun la substantivklaso de la ĉefa substantivo.
La svahila havas fonetikan ortografion, uzante 24 el la 26 latinaj literoj. Ĝi estas fonetika en la senco ke ĉiu sono estas skribata en nur unu maniero. Tamen kelkaj sonoj estas skribataj per pli ol unu litero (ekz. sh por la sono ŝ), do malkiel Esperanto ĝi ne estas fonetika en la senco ke ĉiu litero nur reprezentas unu sonon.
Notoj
- ↑ Plej fidela al la svahila prononco estus la esperantigo "sŭahila", kiu tamen estas problema, ĉar "ŭ" post konsonanto ne estas kutima en Esperanto kaj estas eĉ kontraŭ-Fundamenta. "svahila" estas la plej kutima formo, kaj ankaŭ sekvas la Esperantan kutimon en tiaj okazoj uzi "v" anstataŭ "ŭ" (kiel ĉe "Urugvajo").
- ↑ "Contagion of discontent: Muslim extremism spreads down east Africa coastline," The Economist (3a de Novembro 2012)
Aliaj projektoj
Vidu ankaŭ
- Lingvistiko
- Listo de lingvoj
- Esperanto-svahila vortaro
- Jan Knappert
- Maorea lingvo
- Svahillingva Vikipedio
Eksteraj ligiloj
- Kamusi Project Internet Living Swahili Dictionary
- Kisa cha Mzee Meko Tanzania bildstrio kun esperanto-traduko