Saltu al enhavo

Svahillingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svahillingva Vikipedio
Retadreso sw.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo svahila
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 19-a de junio 2025
Artikolnombro 99 769
Profundeco 7
Paĝoj 198 316
Redaktoj 1 430 000
Uzantoj 78 518
Aktivaj uzantoj 561
Administrantoj 15
Dosieroj 1 188
vdr

La svahillingva Vikipedio aŭ pli koncize svahila Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la svahila lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wikipedia ya Kiswahili. La projekto komenciĝis en aprilo 2003.[1] Ĝi estas la unua kaj nuntempe unu el nur kvar lingvaj eldonoj de Vikipedio en Niĝer-kongaj lingvoj kun pli ol 1000 artikoloj. Temas pri la dua plej granda lingva eldono de Vikipedio en Niĝer-konga lingvo, post la joruba Vikipedio.

La projekto estis menciita la 27-an de aŭgusto 2006 en artikoloj de la periodaĵoj International Herald Tribune kaj New York Newsday pri la luktoj de malgrandaj lingvoeldonoj de Vikipedio.[2] En 2009, Google finance subtenis la kreadon de artikoloj en la svahila Vikipedio. [3] La 20-an de junio 2009, la svahillingva Vikipedio fundamente novigis la aspekton de sia ĉefpaĝo. La 19-an de junio 2025 ĝi enhavas 99 769 artikolojn. Interesa detalo estas, ke en la komenca fazo de la projekto laŭ vikipediaj statistikoj dufoje la artikolo "Esperanto" estis tiu prilaborita de plej granda nombro da redaktantoj po monato, nome en decembro 2003 kaj en junio 2004.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]