Svainsona pasero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Svainsona pasero
Svainsona pasero, en Debre Berhan, Etiopio
Svainsona pasero, en Debre Berhan, Etiopio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Passer
Specio: 'P. swainsonii'
Passer swainsonii
(Rüppell, 1840)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Svainsona pasero (Passer swainsonii) estas birdo de la familio de Paseredoj kaj plej tipa genro de paseroj, troviĝanta en la altaj teroj de Etiopio kaj Somalio.

Ĝi estas ofte konsiderata raso de la Grizkapa pasero, sed ĝi tendencas esti pli malhela, ĉefe ĉe kapo kaj ŝultroj. Ankaŭ la ĝenerala koloro estas pli uniforme malhelgriza en kapo kaj subaj partoj. Estas blanka flugilstrio en ŝultro, sed ĝi ne ĉiam estas videbla. Simile, la palbruna pugo ne ĉiam estas videbla kaj la vosto estas pli malhela. En etiopiaj urboj ĝi estas la komuna pasero.[1] La beko estas fortika, tre dika ĉebaze kaj tre malhelgriza al nigreca. La irisoj estas brunaj kaj la kruroj brungrizaj.

Tiu pasero ricevis sian nomon el la angla ornitologo William John Swainson.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sinclair, Ian & Ryan, Peter (2003) Birds of Africa south of the Sahara, Struik, Cape Town.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]