Svatobořice-Mistřín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svatobořice-Mistřín
germane Swatoborschitz-Mistersing
municipo
Svatoborice kostel 2.jpg
Preĝejo de Ĉielvizito de Virgulino Maria el la jaro 1743
Svatoborice-Mistrin CZ flag.svg
Flago
Svatoborice-Mistrin CoA CZ.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Svatobořice-Mistřín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Hodonín
Administra municipo Kyjov
Historiaj regionoj Moravio, Grandmoravia imperio
Montaro Kyjova montetaro
Situo Svatobořice-Mistřín
 - alteco 193 m s. m.
 - koordinatoj 48° 59′ 01″ N 17° 05′ 42″ O / 48.98361 °N, 17.09500 °O / 48.98361; 17.09500 (mapo)
Areo 23,11 km² (2 311 ha)
Loĝantaro 3 527 (2023)
Denseco 152,62 loĝ./km²
Plantaro Vina vito
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 696 04
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0645
NUTS 5 CZ0645 586625
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Svatobořice-Mistřín
Retpaĝo: www.svatoborice-mistrin.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Svatobořice-Mistřín (germane Swatoborschitz-Mistersing) estas municipo en distrikto Hodonín, en Sudmoravia regiono en Ĉeĥio situanta 4 km sudokcidente de Kyjov. La municipo konsistas el du partoj, Svatobořice kaj Mistřín. Vivas ĉi tie 3 527 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La municipo estiĝis en la jaro 1964 per unuigo de du memstaraj vilaĝoj Svatobořice kaj Mistřín, el kiuj ĉiu havas sian propran historion. Svatobořice unuafoje menciiĝas en la jaro 1349, kiam Bolek el Otaslavice vendis parton de la vilaĝo al Markvart el Morkovice.

Mistřín estas menciata en la jaro 1228 kiel posedaĵo de monaĥejo Velehrad.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Malfrue baroka preĝejo de Ĉielvizito de Virgulino Maria el la jaro 1743
  • Sonorilejo el la jaro 1719 kun sunhorloĝo
  • Du ŝtonaj kapoj kun aspekto de romia dio Jano
  • Statuo de sankta Floriano el la jaro 1745
  • Internejo el la unua kaj la dua mondmilito. La 7-an de oktobro 2017 estis sur ĝia loko malfermita monumento kaj muzeo.[1]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-09-08. Alirita 2021-09-08.