Svatopluk Čech

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Svatopluk ČECH)
Svatopluk Čech
Persona informo
Svatopluk Čech
Naskiĝo 21-an de februaro 1846 (1846-02-21)
en Ostředek, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Morto 23-an de februaro 1908 (1908-02-23) (62-jaraĝa)
en Prago, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Tombo tombejo de Vyšehrad vd
Nacieco ĉeĥo
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario vd
Alma mater Universitato de Karolo vd
Subskribo Svatopluk Čech
Familio
Patro František Jaroslav Čech vd
Gefratoj Miloš Čech • Růžena Čechová • Vladimír Čech • Božena Čechová vd
Profesio
Okupo verkisto, prozisto, ĵurnalisto, vojaĝisto
Laborkampo Ĉeĥlingva literaturo vd
Aktiva dum 1863– vd
Verkado
Ĝenroj lirikaj rakontoj
Verkoj Nova epoka ekskurso de sinjoro Skarabeto, ĉi-foje en la XV-an jarcenton vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Svatopluk ČECH (naskiĝis la 21-an de februaro 1846; mortis la 23-an de februaro 1908) estis ĉeĥa poeto kaj satira verkisto, en sia tempo tre populara.

Li verkis lirikajn rakontojn en versoj (En ombro de tilio, La forĝisto el Lešetín) kaj historiajn (Žižka, Ĉerkes). Sian satiran talenton li montris en poemo Hanumano (pri simio, kiu volis imiti la homan civilizon) kaj ĉefe en Ekskursoj de sinjoro Mateo Brouček (= Skarabeto). Brouček estas Praga urbano, domposedanto, neklera, senpoezia kaj malkuraĝa, sed tre fiera pri sia havaĵo. En la unua ekskurso (ebriula sonĝo) li estis tirita de la Luno kaj konstatis, ke tie loĝas nacio de artistoj, kiuj senĉese turmentis lin per siaj verkoj. Ankoraŭ pli akra estas lia dua ekskurso, kiam li vekiĝas en 1420 en Prago inter husanoj, sieĝataj de krucmilitaj armeoj. Interese estas, ke la verko aperis en 1889, same kiel Jenkio en la kortego de reĝo Arturo de Mark Twain, sed dum Twain kritikas la mezepokon, Svatopluk Čech male primokas la timemon kaj malkuraĝon de la nuntempaj praganoj kompare kun la heroaj antaŭuloj.

Svatopluk Čech sur laŭtempa fotografio el ĉirkaŭ la jaro 1908

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Epiko[redakti | redakti fonton]

  • Husita na Baltu – (husano ĉe Balto)
  • Adamité (Adamanoj)
  • Žižka
  • Václav z Michalovic
  • Dagmar
  • Roháč na Sioně
  • Evropa (Eŭropo)
  • Slávie (Slavio, nomo de ŝipo, sur kiu navigas slavaj nacioj)
  • Lešetínský kovář (Forĝisto de Lešetín)
  • Ve stínu lípy(En ombro de tilio)
  • Sekáči (Falĉistoj)
  • Zpěvník Jana Buriana (Kantaro de Jan Burian)
  • Václav Živsa
  • Bouře (Ŝtormo)
  • Step (Stepo)
  • Do světa širého (En la vastan mondon)

Liriko[redakti | redakti fonton]

  • Jitřní písně (Matenaj kantoj)
  • Nové písně (Novaj kantoj)
  • Písně otroka – (Kantoj de sklavo, 23 poemoj el 1895)

Satiro[redakti | redakti fonton]

  • Hanuman (Hanumano, simia ŝtato imitanta homojn, precipe Aŭstrujon-Hungarujon)
  • Kratochvilná historie o ptáku Velikánu Velikánoviči (Amuza historio pri la birdo Grandulo Granduloviĉ – satiro pri Rusujo)
  • Petrklíče (Primoloj)
  • Šotek (Koboldo)

Prozo[redakti | redakti fonton]

Rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • Povídky, arabesky a humoresky (Rakontoj, arabeskoj kaj humoreskoj, 1878-83)
  • Několik drobných povídek (Kelkaj nelongaj rakontoj, 1884)
  • Humoresky, satiry a drobné črty (Humoreskoj, satiroj kaj etaj skizoj, 1887)
  • Různé črty žertovné i vážné (Diversaj skizoj ŝercaj kaj ankaŭ seriozaj, 1887)
  • Několik povídek a různých črt (Kelkaj rakontoj kaj diversaj skizoj, 1888)
  • Pestré cesty po Čechách (Buntaj vojaĝoj tra Bohemujo, 1891)
  • Jestřáb kontra Hrdlička (Akcipitro kontraŭ Turto, 1897)
  • Pravý výlet pana Broučka do Měsíce (La vera ekskurso de sinjoro Skarabeto al la luno, 1888)
  • Nový epochální výlet pana Broučka, tentokráte do XV. století (Nova epoka ekskurso de sinjoro Skarabeto, ĉi-foje en la XV-an jarcenton, 1888)
  • Matěj Brouček na výstavě (Mateo Skarabeto en ekspozicio, 1892)

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Kandidát nesmrtelnosti (Kandidato de senmorteco, 1879)
  • Ikaros (Ikaro, 1885)
  • Druhý květ (La dua floro, 1893) – li priskribas sian junaĝon kaj studadon en gimnazio

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Mistera paperpezilo (tr. Alex Vl. Zahel, Bohema revuo esperantista, 1910, p. 147-149)
  • Terura mistero (Bohema revuo esperantista, 1911, p. 33-34)
  • Kelkaj el la kantoj de sklavo kaj fragmento el Žižka, en: Ĉeĥoslovaka antologio, Budapest: Literatura Mondo, 1935.
  • Primoloj (tr. Josef Vondroušek, en manuskripto)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.